Į turinį

"Das Ding an sich" (de filozofio)

Roberto12, 2010 m. rugpjūtis 18 d.

Žinutės: 22

Kalba: Esperanto

Chainy (Rodyti profilį) 2010 m. rugpjūtis 18 d. 21:14:37

Roberto12, ŝajnas al mi, ke la citaĵo, kiun vi mencias el Vikipedio, donas al ni la respondon al via demando, ĉu ne?! Tie estas skribita: 'aĵoj kiel ili vere estas en si mem' Jen kiel oni tion diras! Sed, eble 'aferoj' povus esti pli bona vorto, se temas precipe ne pri fizikaj objektoj, sed pri moraloj ktp...

Do, Aferoj/aĵoj en si mem.

Roberto12 (Rodyti profilį) 2010 m. rugpjūtis 19 d. 08:48:37

Al Miland. Bone rideto.gif Kaj pri emfazo, jes, vi pravas. (Mi unue uzis la vorton intenseco ĉar la termino angla estas "the intensive adjective".)

Al Chainy. Mi ja vidis tion, kaj estas ĉar mi ne havas konfidecon en ĝi ke mi kreis ĉi-tiun fadenon. Pri afero-aŭ-aĵo, mi pli ŝatas la vorton aĵo ĉar, tiel mi komprenas ĝin, la vorto afero signifas obĵeton aŭ temon, kaj "das Ding" ne estas temo (angle: "a matter/issue").

Roberto12 (Rodyti profilį) 2010 m. rugpjūtis 20 d. 08:14:45

Mi pensas ke mi uzos la terminon la aĵo al si, ĉar "al" estas la Esperanta traduko de la germana vorto "an", kaj ĉar oni povas diri (dube!) ke la aĵo montras sin ne al ni, sed nur al si.

Se iu (aŭ eĉ mi) povas ekspliki al mi kial "al" estas malĝusta, mi uzos "je".

darkweasel (Rodyti profilį) 2010 m. rugpjūtis 20 d. 09:30:24

Roberto12:Mi pensas ke mi uzos la terminon la aĵo al si, ĉar "al" estas la Esperanta traduko de la germana vorto "an", kaj ĉar oni povas diri (dube!) ke la aĵo montras sin ne al ni, sed nur al si.

Se iu (aŭ eĉ mi) povas ekspliki al mi kial "al" estas malĝusta, mi uzos "je".
Al havas diversajn signifojn, sed ili ĉiuj iel rilatas al direkto. Ankaŭ la germana an havas diversajn signifojn: "ĉe", "al", kaj en tiu ĉi okazo, ĝi fakte signifas "la aĵo en si".

Roberto12 (Rodyti profilį) 2010 m. rugpjūtis 20 d. 10:24:41

Komprenita.

Do, ĝi estas la aĵo je si sal.gif

horsto (Rodyti profilį) 2010 m. rugpjūtis 20 d. 11:38:06

Verŝajne oni ne povas esperantigi la germanan "an sich". Kial vi volas konservi la germanan esprimon? "la aĵo je si" oni ne komprenos, se oni ne konas la germanan esprimon.
Ĉu ne pli taŭgas:
"la aĵo esenca" aŭ "la aĵo reala"?

Roberto12 (Rodyti profilį) 2010 m. rugpjūtis 20 d. 15:16:38

horsto:Verŝajne oni ne povas esperantigi la germanan "an sich". Kial vi volas konservi la germanan esprimon? "la aĵo je si" oni ne komprenos, se oni ne konas la germanan esprimon.
Ĉu ne pli taŭgas:
"la aĵo esenca" aŭ "la aĵo reala"?
Tiuj terminoj, kvankam ili estas precizaj, estas tro ĝeneralaj. "La Aĵo" estas ideo kiu devas esti eksplikata (al tiuj, kiuj volas koni ĝin) do la fakto ke mia propono estas nekomprenebla ne estas problemo. La grava estas ke la termino estu tiel ĝusta kiel ebla.

Mi volas konservi la ideon en Esperanto ĉar, laŭ mi, ĝi estas ekstreme grava parto de filozofio.

Chainy (Rodyti profilį) 2010 m. rugpjūtis 20 d. 15:30:51

Ŝajne, oni uzas ĉe Vikipedio la esprimon 'en si mem' ĉar oni tiel tradukas ĝin en la anglan, la francan kaj la latinan:

chose en soi - la franca
cosa in se - la latina
the thing in itself - la angla

Sed, mi trovis ĉe la Tekstaro alian rimedon por diri tion. Ekzemple,

"Kredu, ke ĉio, kio per si mem estas bona kaj justa, malgraŭ ĉiuj insultoj pli aŭ malpli frue devas venki kaj nepre venkos."

Ŝajne tio taŭgus: "La aĵo per si mem"

Sed, mi atentigu, ke en la Tekstaro oni povas ankaŭ trovi ekzemplojn de 'en si mem', sed ne tiom multe kiel por 'per si mem'. Tamen, mi pensas ke ambaŭ variantoj estus bonaj.

Se oni serĉas en la Tekstaro la esprimon 'al si mem' aŭ 'je si mem', tiam estas klare, ke tiaj variantoj ne taŭgas por la traduko de 'Das Ding an sich'

Roberto12 (Rodyti profilį) 2010 m. rugpjūtis 20 d. 17:33:07

Mi ne kredas ke nur tiuj vortgrupoj, kiuj estas uzitaj dum la paseo, estas leĝaj. SED, se la vortgrupo "per si (mem)" havas la ĝustan signifon, bone.

La uzo de la adjektivo "mem" konfuzas min. Kial havi ĝin tie?

Do, ĉi-vespere la termino estas "la aĵo per si" (laŭ mi).

Chainy (Rodyti profilį) 2010 m. rugpjūtis 20 d. 18:04:44

Roberto12:La uzo de la adjektivo "mem" konfuzas min. Kial havi ĝin tie?

Do, ĉi-vespere la termino estas "la aĵo per si" (laŭ mi).
Rigardu en PMEG, se 'mem' konfuzas vin. Oni kutime diras 'per si mem' aŭ 'en si mem'. La Tekstaro konfirmas tion.

Atgal į pradžią