去目錄頁

Kiu estas korekta?

kanajlo, 2010年8月20日

讯息: 7

语言: Esperanto

kanajlo (显示个人资料) 2010年8月20日下午3:24:16

Kiu estas korekta:
a) Bonvenon al ĉi tie.
b) Bonvenon en ĉi tien.
???

horsto (显示个人资料) 2010年8月20日下午4:21:33

kanajlo:Kiu estas korekta:
a) Bonvenon al ĉi tie.
b) Bonvenon en ĉi tien.
???
Mi dirus:
Bonvenon ĉi tie

mi volas bonvenigi vin ĉi tie

bonvenon en ĉi tiu loko

bonvenon en mia domo

...

'al' vi povas uzi por montri kiun personon vi volas bonvenigi:
Bonvenon al vi

Miland (显示个人资料) 2010年8月20日下午4:58:38

Jen miaj sugestoj:

Bonvenon!
Mi bonvenigas vin al ĉi tiu loko* !

* aŭ al nia urbo, al la kongreso, ktp.

Roberto12 (显示个人资料) 2010年8月20日下午5:23:58

Ankaŭ estas "bonvenu".

horsto (显示个人资料) 2010年8月20日下午6:30:22

Ĉu uzi la prepozicion al ne estas miskompreneble?

Bonvenon al nia urbo
signifas
Mi deziras bonvenon al nia urbo

darkweasel (显示个人资料) 2010年8月20日下午6:48:54

horsto:Ĉu uzi la prepozicion al ne estas miskomprenebla?

Bonvenon al nia urbo
signifas
Mi deziras bonvenon al nia urbo
Teorie eble. Sed en la praktiko la kunteksto plus la homa racio ja helpas kompreni ĝuste.

kanajlo (显示个人资料) 2010年8月21日上午11:17:19

KORAN dankon al ĉiuj helpantoj! rideto.gif

回到上端