Kie oni povas aĉeti kion ?
从 white knight, 2010年8月25日
讯息: 8
语言: Esperanto
white knight (显示个人资料) 2010年8月25日上午8:28:02
Oni aĉetas ŝuojn ... ŝuvedejo.
Oni aĉetas fruktojn ... bazaro.
Mi ŝatus scii la ĝustajn prepoziciojn kaj mi ŝatus scii tiujn frazojn en aliaj lingvoj.
Kion opinias vi ?
glig (显示个人资料) 2010年8月25日上午9:12:01
Oni aĉetas panon ĉe bakisto.
Oni aĉetas ŝuojn en ŝuvendejo.
Oni aĉetas fruktojn en bazaro.
En la kroata:
Kruh se kupuje kod pekara.
Obuća se kupuje u trgovini s obućom.
Voće se kupuje na tržnici.
darkweasel (显示个人资料) 2010年8月25日上午9:36:03
glig:Mi dirus tiel:Mi konsentas, mi dirus tiel en Esperanto.
Oni aĉetas panon ĉe bakisto.
Oni aĉetas ŝuojn en ŝuvendejo.
Oni aĉetas fruktojn en bazaro.
(Mi ne donos nun la germanlingvajn frazojn, ĉar vi kiel germanlingvano jam scias ilin!)
sudanglo (显示个人资料) 2010年8月25日上午11:28:07
En Esperanto, se oni dubas pri prepozicio oni ĉiam povas utiligi 'je'.
oxymor (显示个人资料) 2010年8月25日下午12:00:08
On achète du pain chez le boulanger.
On achète des chaussures dans un magasin de chaussures.
On achète des fruits au marché.
Ianna (显示个人资料) 2010年8月25日下午2:15:18
Oni aĉetas panon ĉe bakisto.
Oni aĉetas ŝuojn en ŝuvendejo.
Oni aĉetas fruktojn en bazaro.
En la portugala, de Brazilo:
Você compra pão na padaria.
Você compra sapatos na sapataria.
Você compra frutas na fruteira.
white knight (显示个人资料) 2010年8月26日上午8:41:59
Mi ĝojus, se ankoraŭ pli el aliaj landoj partoprenantus.
Al mi plaĉas la Brazilan tradukon, ĉar oni uzas nur unu prepozicion.
Germane oni devas uzi tri diferentajn:
Man kauft Brot beim Bäcker, Schuhe im Schuhladen und Obst auf dem Markt.
RiotNrrd (显示个人资料) 2010年8月29日上午12:40:58
Oni panaĉetas panvendeje.
Oni ŝuaĉetas ŝuvendeje.
Oni fruktaĉetas fruktvendeje.