المشاركات: 61
لغة: Esperanto
Vilius (عرض الملف الشخصي) 2 سبتمبر، 2010 5:13:22 ص
qwertz:Kaj vi estas tirkestopensadulo.Kion signifas "Tirkestopensadulo"? Mi komprenas la vortpartojn, sed ne la kunmetaĵon... Ĉu temas pri persono, kiu prenas pensojn el "tirkesto" (elpensas?), sed ne el la reala monddo?
sergejm (عرض الملف الشخصي) 2 سبتمبر، 2010 6:20:16 ص
Vilius:Ankaŭ mi ne komprenas, kion signifas ĉi tiu vorto.qwertz:Kaj vi estas tirkestopensadulo.Kion signifas "Tirkestopensadulo"?
tirkestoskribisto - estas skribisto, kiu metas siajn verkojn en tirkeston, ĉar li ne povas publiki ilin nun; eble iu poste elprenos el la kesto kaj publikos. Sed ĉu tio estas utila por pensoj?
Vilius: provu traduki partojn al la germana (vi ricevos ion similan al 'Schubfachdenker') kaj provu trovi ĝin en germana vortaro, Esperanto kutime ne uzas tiom longajn vortojn.
jan aleksan (عرض الملف الشخصي) 2 سبتمبر، 2010 11:12:22 ص
Ianna (عرض الملف الشخصي) 2 سبتمبر، 2010 1:11:17 م

pohli (عرض الملف الشخصي) 2 سبتمبر، 2010 1:52:26 م
Ianna:Mi pensas ke ekzistas nur unu rason: la homa raso! Ĉu ne?Tre bela eldiro. Tute vere. Ne ĉiu biologiisto konsentus, sed ĝi estas la ĝusta respondo al tiu demando.
Kaj mi kredas, ke sufiĉas tion diri. Kial iu venas, diras ion provokantan kaj poste tute ne partoprenas la diskutadon pri tio, kion li diris?
qwertz (عرض الملف الشخصي) 2 سبتمبر، 2010 4:07:27 م
jan aleksan:Ne, mi pensas ke temas pri homoj kiu tro haste metas ulojn en kategorioj (tirkesto).Jes, tion mi volis paroli. "tirkesto" = "kategorioj" = "Antaŭjuĝo". In germana: "Schubladendenken/Schub-Laden-Denken". En angle MAL-"Open Mind".
Vilius (عرض الملف الشخصي) 3 سبتمبر، 2010 4:14:26 ص
Ianna:Mi pensas ke ekzistas nur unu rason: la homa raso! Ĉu ne?Ne ne, ekzistas du rasoj:
1. Belegaj brazilaj virinoj
2. Kaj ĉiuj aliaj

qwertz:Jes, tion mi volis paroli. "tirkesto" = "kategorioj" = "Antaŭjuĝo". In germana: "Schubladendenken/Schub-Laden-Denken". En angle MAL-"Open Mind".Ho, nun mi komprenas.
sergejm (عرض الملف الشخصي) 3 سبتمبر، 2010 4:35:32 ص
qwertz:Jes, tion mi volis paroli. "tirkesto" = "kategorioj" = "Antaŭjuĝo". In germana: "Schubladendenken/Schub-Laden-Denken". En angle MAL-"Open Mind".Mia germana vortaro tradukas "tirkesto" kiel "Schublade" kaj "Schubfach" aŭ simple "Lade" kaj "Fach". Esperanta "fako", kiu devenas de germana "Fach", signifas "kategorio", vi devis uzi tiun radikon por fari vian vorton por ne estu demandoj.
novatago (عرض الملف الشخصي) 3 سبتمبر، 2010 7:21:34 ص
qwertz:Jes, tion mi volis paroli. "tirkesto" = "kategorioj" = "Antaŭjuĝo". In germana: "Schubladendenken/Schub-Laden-Denken". En angle MAL-"Open Mind".Eble enfakigulo, etikedisto aŭ etikedemulo estus pli bonaj vortoj ol tirkestpensadulo.
Ĝis, Novatago.
qwertz (عرض الملف الشخصي) 3 سبتمبر، 2010 8:44:31 م
Vilius:Video: In welcher Schublade steckst du? - "En kiu tirkesto vi ŝtopiĝis?/ En kiu tirkesto aliaj homoj vin ŝtopigis?"
qwertz:Jes, tion mi volis paroli. "tirkesto" = "kategorioj" = "Antaŭjuĝo". In germana: "Schubladendenken/Schub-Laden-Denken". En angle MAL-"Open Mind".Ho, nun mi komprenas.
Germana "Schubladendenken"-vorto ne meminventis de mi.