ไปยังสารบัญ

Esperanto estas lingvo por rasistoj.

จาก greenmanwitch, 25 สิงหาคม 2010

ข้อความ 61

ภาษา: Esperanto

Vilius (แสดงโปรไฟล์) 2 กันยายน 2010, 05:13:22

qwertz:Kaj vi estas tirkestopensadulo.
Kion signifas "Tirkestopensadulo"? Mi komprenas la vortpartojn, sed ne la kunmetaĵon... Ĉu temas pri persono, kiu prenas pensojn el "tirkesto" (elpensas?), sed ne el la reala monddo?

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 2 กันยายน 2010, 06:20:16

Vilius:
qwertz:Kaj vi estas tirkestopensadulo.
Kion signifas "Tirkestopensadulo"?
Ankaŭ mi ne komprenas, kion signifas ĉi tiu vorto.
tirkestoskribisto - estas skribisto, kiu metas siajn verkojn en tirkeston, ĉar li ne povas publiki ilin nun; eble iu poste elprenos el la kesto kaj publikos. Sed ĉu tio estas utila por pensoj?
Vilius: provu traduki partojn al la germana (vi ricevos ion similan al 'Schubfachdenker') kaj provu trovi ĝin en germana vortaro, Esperanto kutime ne uzas tiom longajn vortojn.

jan aleksan (แสดงโปรไฟล์) 2 กันยายน 2010, 11:12:22

Ne, mi pensas ke temas pri homoj kiu tro haste metas ulojn en kategorioj (tirkesto). Vi estas esperantisto ? aŭtomate mi metas vin en la tirkesto "rasisto".

Ianna (แสดงโปรไฟล์) 2 กันยายน 2010, 13:11:17

Mi pensas ke ekzistas nur unu rason: la homa raso! Ĉu ne? demando.gif

pohli (แสดงโปรไฟล์) 2 กันยายน 2010, 13:52:26

Ianna:Mi pensas ke ekzistas nur unu rason: la homa raso! Ĉu ne? demando.gif
Tre bela eldiro. Tute vere. Ne ĉiu biologiisto konsentus, sed ĝi estas la ĝusta respondo al tiu demando.

Kaj mi kredas, ke sufiĉas tion diri. Kial iu venas, diras ion provokantan kaj poste tute ne partoprenas la diskutadon pri tio, kion li diris?

qwertz (แสดงโปรไฟล์) 2 กันยายน 2010, 16:07:27

jan aleksan:Ne, mi pensas ke temas pri homoj kiu tro haste metas ulojn en kategorioj (tirkesto).
Jes, tion mi volis paroli. "tirkesto" = "kategorioj" = "Antaŭjuĝo". In germana: "Schubladendenken/Schub-Laden-Denken". En angle MAL-"Open Mind".

Vilius (แสดงโปรไฟล์) 3 กันยายน 2010, 04:14:26

Ianna:Mi pensas ke ekzistas nur unu rason: la homa raso! Ĉu ne? demando.gif
Ne ne, ekzistas du rasoj:
1. Belegaj brazilaj virinoj
2. Kaj ĉiuj aliaj
rideto.gif

qwertz:Jes, tion mi volis paroli. "tirkesto" = "kategorioj" = "Antaŭjuĝo". In germana: "Schubladendenken/Schub-Laden-Denken". En angle MAL-"Open Mind".
Ho, nun mi komprenas.

sergejm (แสดงโปรไฟล์) 3 กันยายน 2010, 04:35:32

qwertz:Jes, tion mi volis paroli. "tirkesto" = "kategorioj" = "Antaŭjuĝo". In germana: "Schubladendenken/Schub-Laden-Denken". En angle MAL-"Open Mind".
Mia germana vortaro tradukas "tirkesto" kiel "Schublade" kaj "Schubfach" aŭ simple "Lade" kaj "Fach". Esperanta "fako", kiu devenas de germana "Fach", signifas "kategorio", vi devis uzi tiun radikon por fari vian vorton por ne estu demandoj.

novatago (แสดงโปรไฟล์) 3 กันยายน 2010, 07:21:34

qwertz:Jes, tion mi volis paroli. "tirkesto" = "kategorioj" = "Antaŭjuĝo". In germana: "Schubladendenken/Schub-Laden-Denken". En angle MAL-"Open Mind".
Eble enfakigulo, etikedisto aŭ etikedemulo estus pli bonaj vortoj ol tirkestpensadulo.

Ĝis, Novatago.

qwertz (แสดงโปรไฟล์) 3 กันยายน 2010, 20:44:31

Vilius:
qwertz:Jes, tion mi volis paroli. "tirkesto" = "kategorioj" = "Antaŭjuĝo". In germana: "Schubladendenken/Schub-Laden-Denken". En angle MAL-"Open Mind".
Ho, nun mi komprenas.
Video: In welcher Schublade steckst du? - "En kiu tirkesto vi ŝtopiĝis?/ En kiu tirkesto aliaj homoj vin ŝtopigis?"

Germana "Schubladendenken"-vorto ne meminventis de mi.

กลับไปด้านบน