ورود به محتوا

Esperanto estas kvazaŭ religio

از greenmanwitch, 27 اوت 2010

پست‌ها: 16

زبان: Esperanto

Frankouche (نمایش مشخصات) 28 اوت 2010،‏ 0:51:33

Ci aŭdas nur kion ci volas aŭdi !

Ci pli devus legi kaj aŭdi pri esperanto.

Eĉ ĉu iuj tro esperantiĝas, cia temo tro trolas.

Ĉu ci ne akordas kun tiuj esperantistoj, diru ilin direkte ! okulumo.gif

Religio ankaŭ tre seriozas pri aferoj kiuj ne koncernas eon, kiel vivo post morto...

Bonvolu, respektu tiujn malsimilojn, kaj ne uzu la vorton "religio".

qwertz (نمایش مشخصات) 28 اوت 2010،‏ 9:01:39

greenmanwitch:Ofte mi renkontas finvenkistojn kiuj tiom varbas por Esperanto, kvazaŭ ĝi estas iu religio.

Ekzemple, mi aŭdis de iu ĉe mia loka klubo:

"Esperanto sukcesos... ni nur atendu. Ni finvenkos."

Kompreneble li diris tion balbutante ĉar lia esperanto eĉ ne estis tre flua.

Ĉu laŭ vi stultuloj esperanto estas die endlösung?

Kabeu mi.
Ankaŭ ekzistas raŭmisma e-o uloj, ĉu ne?

"Ne batalu por/pro/pri E-o, Kulturegigu E-on."

Paulinho (نمایش مشخصات) 29 اوت 2010،‏ 22:35:04

Tion mi pensas:
Esperanto ne estas kvazaŭ religio nek religio estas kvazaŭ esperanto. Homoro estas stranga grego. Ni faras militon kvankam ni sonĝas pri paĉo. Religio estas ofte vojo al la paĉo. Vidu Adolfo Perez Esquivel, Desmond Tutu, Belo (en Timoro), Rigoberta Menchu, Helder Câmara, Martin Luther King, Gilbran Kalil Gilbran. Esperanto estas ankaŭ vojo al la paĉo. Mi ne kredas ke esperanto nur venkOS. Esperanto venkis, venkas, venkos ĉar ni povas esprimi nin per esperanto...

BONVOLU.... "Sonĝi pri la paĉo" taŭgas?

feliz123 (نمایش مشخصات) 30 اوت 2010،‏ 1:17:19

Ĉi tie (en la paĝaro, ĝenerale), oni eble bezonas la diron "La veron estas kia rara ŝtono. Ĝi plaĉas kiam zorge donita, sed ĝi ŝokas kaj koleriĝas kiam ĵetitaj en ies vizaĝo".

Paulinho, belaj vortoj.

LyzTyphone (نمایش مشخصات) 30 اوت 2010،‏ 5:00:13

Vilius:
greenmanwitch:Kabeu mi.
Laŭ la Reta Vortaro, vorto "kabei" signifas:
Fari kiel Kabe, forlasi la esperantismon post vigla kaj sukcesa partopreno en la movado.
Laŭ tiu difino kabei vi ne povas, ĉar kelkaj stultaĵoj, kiujn vi skribis en ĉi tiu forumo ne sufiĉas por "vigla kaj sukcesa partopreno". okulumo.gif
Certe, forlasi vi povas, kaj faru tion, se la lingvo, movado aŭ io alia malplaĉas al vi.
Dankon por tio! (Ridege

Vilius (نمایش مشخصات) 30 اوت 2010،‏ 8:46:28

LyzTyphone, nedankinde. Mi delonge atendis ŝanson por skribi tion rideto.gif.

بازگشت به بالا