לתוכן העניינים

Ĉu elŝutebla versio de la lernu!-vortaro?

של verevie, 27 באוגוסט 2010

הודעות: 15

שפה: Esperanto

verevie (הצגת פרופיל) 27 באוגוסט 2010, 22:53:41

Ĉu estas maniero elŝuti la lernu!-vortaron? Mi provis uzi "La Vortaro" kiu montratas sub la lernu!-a, sed mi ŝatas kiel ĝi disdividas la vortojn al la radikoj.

Belmiro (הצגת פרופיל) 27 באוגוסט 2010, 23:16:33

verevie:Ĉu estas maniero elŝuti la lernu!-vortaron? Mi provis uzi "La Vortaro" kiu montratas sub la lernu!-a, sed mi ŝatas kiel ĝi disdividas la vortojn al la radikoj.
Inter aliaj, vi povas elŝuti sur via komputilo la Reta’n Vortaro’n kio estas tre interesa.

Maldekstre de la paĝaro vi povas elekti vian lingvon.

Jasminka (הצגת פרופיל) 28 באוגוסט 2010, 15:18:21

verevie:Ĉu estas maniero elŝuti la lernu!-vortaron? Mi provis uzi "La Vortaro" kiu montratas sub la lernu!-a, sed mi ŝatas kiel ĝi disdividas la vortojn al la radikoj.
Saluton. Ne, la vortaro de lernu! ne estas elŝutebla.

qwertz (הצגת פרופיל) 23 בספטמבר 2010, 19:18:33

Eble tion interesas?

reta-vortaro.de estas elŝuteble

Jev (הצגת פרופיל) 23 בספטמבר 2010, 20:55:50

Aŭ antaŭ mallonga tempo aperis [url=/lernado/els'xutaj'xoj/vortaroj.php]tio ĉi[/url].

qwertz (הצגת פרופיל) 24 בספטמבר 2010, 14:16:27

Jev:Aŭ antaŭ mallonga tempo aperis [url=/lernado/els'xutaj'xoj/vortaroj.php]tio ĉi[/url].
O-ha. Koran dankon. Mi definitive provos. rideto.gif

Genjix (הצגת פרופיל) 1 באוקטובר 2010, 13:17:20

linuksa vortaro:

http://github.com/genjix/kio

elŝutu la dosiero kiu nomiĝas 'eodict', se vi volas la vortaron.

Oijos (הצגת פרופיל) 10 בנובמבר 2013, 23:28:57

Ĉu eblas fari tiel, ke oni povus savi la enhavon de la vortaro, antaŭ ol Lernu! malaperos? Ĉar iam Lernu! malaperos. Sed jam la nuna vortaro estas tre valorhava. Ekzemple ĝi estas la plej multampleksa suoma-Esperanto vortaro iam ajn farita.

Alia rilata afero: sub kiu licenco estas la enhavo? Ĉu oni rajtus inkluzivigi ĝin en alia vortaro (se oni povus elŝuti la enhavon)? Ĉu nur por ne-komercaj uzoj?

Mi pensas, ke ĉi tiuj estas gravaj demandoj. Mi volus plibonigi la vortaron, ĉar ankoraŭ multe mankas.

Chainy (הצגת פרופיל) 11 בנובמבר 2013, 01:17:50

Mi samopinias, ke la Lernu-vortaro estu libere elŝutebla. En la kazo de la angla-Esperanta vortaro ĉe Lernu tutcerte ne estas ajna kialo por ne ebligi al homoj libere elŝuti ĝin. Jes, tie oni skibis, ke ĝia fonto estas "La Vortaro", sed multo ŝanĝiĝis ekde tiu tempo kaj la Lernu-vortaro nun fariĝis io tute nova (dank' al la kontribuoj de multaj Lernuanoj-volontuloj).

Mi fakte skribis al la proprietulo de la kopirajto de "La Vortaro", kaj li diris, ke li tute ne kontraŭstarus la liberan elŝuteblon de la nuna angla-Esperanta Lernu-vortaro. Mi informis la Lernu-teamon pri tio, sed ili diris, ke ili ne havas tempon kaj ili ne volis konfirmi, ĉu ili ja faros la vortaron elŝutebla aŭ ne.

Same kiel Oijos, mi zorgas pri la estonteco de la Lernu-vortaro. Ĝi ne apartenu nur al la organizo malantaŭ Lernu, ĉar tiu organizo ja povus malaperi. Mi mem donis multe da mia tempo al la plibonigado de la vortaro ĉi tie kaj tial mi preferus scii, ke ĝia estonteco estas sekura. La plej sekura estonteco por la vortaro estus, se ĝi apartenus al la komunumo, al ni ĉiuj.

Oijos (הצגת פרופיל) 11 בנובמבר 2013, 01:58:33

Chainy:Jes, tie oni skibis, ke ĝia fonto estas "La Vortaro", sed multo ŝanĝiĝis ekde tiu tempo kaj la Lernu-vortaro nun fariĝis io tute nova (dank' al la kontribuoj de multaj Lernuanoj-volontuloj).
Kie oni skribis? Kio estas ""La Vortaro""?
Mi fakte skribis al la proprietulo de la kopirajto de "La Vortaro", kaj li diris, ke li tute ne kontraŭstarus la liberan elŝuteblon de la nuna angla-Esperanta Lernu-vortaro.
Kiu estas la proprietulo? Mi tute ne komprenas, kion vi skribas. Kial nur unu ulo posedus ĝin? Ĉu vi parolas pri programkodo?

לראש הדף