Tin nhắn: 15
Nội dung: Esperanto
verevie (Xem thông tin cá nhân) 22:53:41 Ngày 27 tháng 8 năm 2010
Belmiro (Xem thông tin cá nhân) 23:16:33 Ngày 27 tháng 8 năm 2010
verevie:Ĉu estas maniero elŝuti la lernu!-vortaron? Mi provis uzi "La Vortaro" kiu montratas sub la lernu!-a, sed mi ŝatas kiel ĝi disdividas la vortojn al la radikoj.Inter aliaj, vi povas elŝuti sur via komputilo la Reta’n Vortaro’n kio estas tre interesa.
Maldekstre de la paĝaro vi povas elekti vian lingvon.
Jasminka (Xem thông tin cá nhân) 15:18:21 Ngày 28 tháng 8 năm 2010
verevie:Ĉu estas maniero elŝuti la lernu!-vortaron? Mi provis uzi "La Vortaro" kiu montratas sub la lernu!-a, sed mi ŝatas kiel ĝi disdividas la vortojn al la radikoj.Saluton. Ne, la vortaro de lernu! ne estas elŝutebla.
qwertz (Xem thông tin cá nhân) 19:18:33 Ngày 23 tháng 9 năm 2010
Jev (Xem thông tin cá nhân) 20:55:50 Ngày 23 tháng 9 năm 2010
qwertz (Xem thông tin cá nhân) 14:16:27 Ngày 24 tháng 9 năm 2010
Jev:Aŭ antaŭ mallonga tempo aperis [url=/lernado/els'xutaj'xoj/vortaroj.php]tio ĉi[/url].O-ha. Koran dankon. Mi definitive provos.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Genjix (Xem thông tin cá nhân) 13:17:20 Ngày 01 tháng 10 năm 2010
http://github.com/genjix/kio
elŝutu la dosiero kiu nomiĝas 'eodict', se vi volas la vortaron.
Oijos (Xem thông tin cá nhân) 23:28:57 Ngày 10 tháng 11 năm 2013
Alia rilata afero: sub kiu licenco estas la enhavo? Ĉu oni rajtus inkluzivigi ĝin en alia vortaro (se oni povus elŝuti la enhavon)? Ĉu nur por ne-komercaj uzoj?
Mi pensas, ke ĉi tiuj estas gravaj demandoj. Mi volus plibonigi la vortaron, ĉar ankoraŭ multe mankas.
Chainy (Xem thông tin cá nhân) 01:17:50 Ngày 11 tháng 11 năm 2013
Mi fakte skribis al la proprietulo de la kopirajto de "La Vortaro", kaj li diris, ke li tute ne kontraŭstarus la liberan elŝuteblon de la nuna angla-Esperanta Lernu-vortaro. Mi informis la Lernu-teamon pri tio, sed ili diris, ke ili ne havas tempon kaj ili ne volis konfirmi, ĉu ili ja faros la vortaron elŝutebla aŭ ne.
Same kiel Oijos, mi zorgas pri la estonteco de la Lernu-vortaro. Ĝi ne apartenu nur al la organizo malantaŭ Lernu, ĉar tiu organizo ja povus malaperi. Mi mem donis multe da mia tempo al la plibonigado de la vortaro ĉi tie kaj tial mi preferus scii, ke ĝia estonteco estas sekura. La plej sekura estonteco por la vortaro estus, se ĝi apartenus al la komunumo, al ni ĉiuj.
Oijos (Xem thông tin cá nhân) 01:58:33 Ngày 11 tháng 11 năm 2013
Chainy:Jes, tie oni skibis, ke ĝia fonto estas "La Vortaro", sed multo ŝanĝiĝis ekde tiu tempo kaj la Lernu-vortaro nun fariĝis io tute nova (dank' al la kontribuoj de multaj Lernuanoj-volontuloj).Kie oni skribis? Kio estas ""La Vortaro""?
Mi fakte skribis al la proprietulo de la kopirajto de "La Vortaro", kaj li diris, ke li tute ne kontraŭstarus la liberan elŝuteblon de la nuna angla-Esperanta Lernu-vortaro.Kiu estas la proprietulo? Mi tute ne komprenas, kion vi skribas. Kial nur unu ulo posedus ĝin? Ĉu vi parolas pri programkodo?