Al la enhavo

Transitivaj verboj en esperanto

de Genjix, 2010-aŭgusto-30

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Genjix (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-30 09:54:58

Iom da lingvoj defaŭlte havas transitivajn verbojn.

Kial esperanto ne samas? Ĝi estus pli facila.

tommjames (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-30 10:07:25

Transitiveco estas nur povo agi rekte al objekto. Se verbo faras tion, eblas nomi ĝin "transitiva". Se ne, do "netransitiva".

Estas verboj en Esperanto por kiuj vere ne havas sencon meti objekton. Ekzemple "boli". Akvo bolas, sed oni ne "bolas akvon". Estas aliaj verboj kiuj kutime ne funkcias transitive, sed kiuj povas havi sencan objekton, kiam tio ne estas tro malklara. Ekzemple oni kutime diras "iri laŭ vojo", sed oni povas anstataŭigi la prepozicion per la akuzativo, rezultigante "iri vojon".

Ne pensu pri transitiveco kiel esenca eco de verboj. Anstatŭe nur pensu pri la signifo de la verbo. Tiam la "transitiveco" fariĝos klara.

Genjix (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-30 15:51:46

Mi nur konfuzas ĉar vi devas memori la finaĵojn.

Se oni ne povas uzi ne transitivan verbon oni ĵus ne uzus ĝin! Kaj esperanto faciliĝus!

tommjames (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-30 16:09:33

Ŝajne mi ne klare komprenas vin. Oni uzas n-finaĵon por montri rektan agon al objekto. Se ne ĉeestas rekta ago, oni ne uzas ĝin. Ĉu tio konfuzas vin?

Genjix (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-30 17:21:55

Bedaŭru krokodili sed mian esperanton estas malbona:

In some languages the verbs are by default transitive. If they are meaningless when transitive then they're just unused in their default (transitive form).

Why esperanto doesn't default to transitive verbs? It makes sense. I have no idea which verbs are transitive or intransitive.

Respondu esperanton okulumo.gif Mi apologias al vi por la angla

tommjames (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-30 18:37:47

Genjix:Why esperanto doesn't default to transitive verbs?
Vi povas uzi iun ajn verbon transitive se tio havas sencon. Ĉu konfuzas vin ke "boli" ne havas rektan objekton, malkiel "rompi"? Se jes, ne estas bona kialo por tio. Se vi lernus la signifon de "boli" estus klara al vi ke ĝi estas netransitiva, ĉar ĝia signifo (esti en stato de gasiĝo) ne permesas sencan objekton.

Genjix:I have no idea which verbs are transitive or intransitive.
Kiel mi diris, nur lernu la signifon de la verbo kaj ĝia transitiveco kutime fariĝos klara. Ne tro pensu ĉu la verbo estas en unu kategorio aŭ la alia.

galvis (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-30 18:47:26

Ĉu tiuj ĉi esprimoj estas ekvivalentaj ?

Mi manĝis la panon, kaj la pano manĝiĝis.

Mi manĝis la panon, kaj la pano estis manĝata.

Iretka (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-30 18:53:07

Mi ankaǔ havis problemojn pri transtiveco, sed mi ekkomprenis ke ĝi estas parto de la verbsignifo.

Ekzemple, "akvo bolas", ĉar "bola" signifas ke akvo estas je 100 ºC kaj vaporiĝas.

Sed ĝenerale, oni ne "bolas akvon", ĉar tio signifus ke "oni" estas je 100 ºC kaj vaporiĝas al akvo (en ĝia direkto) , aǔ ion similan.
Ĝuste, "oni boligu akvon", ĉar oni ĝenerale volus esprimi ke oni faru la akvon bola.

La problemo foriĝas kiam oni komprenas ke la transitiveco estas parto de la verbsignifo.
Ankaǔ oni bezonas ne kompari esperantan verbkonstruadon kaj verbsignifon ol anglalingva.

Ĝis revido!

mat956 (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-30 18:53:30

Tio ankaŭ al mi ŝajnis stranga, ke regula lingvo kiel E-o devus havi nur transitivajn verbojn, kiujn oni povas netransitivigi (aŭ inverse). Sed kiam oni malfermas vortaron, oni trovas vortojn jen kun o-, a- aŭ i-finaĵo. Tio signifas, ke vorto havas per si mem (kelkfoje sen ja esti esence verboj) transitivecan aŭ netransitivecan esencon. Oni do provu koni kaj la sencon kaj la esencon de la radikoj.

Korekteto:

Genjix:Bedaŭru krokodili sed mian esperanton estas malbona
-- "Mi bedaŭras krokodili, sed mia Esperanto-nivelo estas malalta."

Genjix:Respondu esperanton okulumo.gif Mi apologias al vi por la angla
-- "Respondu Esperante (nepre kun majusklo). Mi pardonpetas pro uzo de la angla." Apologii ne signifas "to apologize" sed "solene pravagi".

tommjames (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-30 18:59:17

galvis:Ĉu tiuj ĉi esprimoj estas ekvivalentaj ?

Mi manĝis la panon, kaj la pano manĝiĝis.

Mi manĝis la panon, kaj la pano estis manĝata.
Similaj sed ne ekvivalentaj. "La pano manĝiĝis" signifas ke la pano fariĝis en stato de manĝiteco, aŭ "fariĝis manĝita", dum "La pano estis manĝata" signifas ke oni estis manĝanta la panon.

Kompreneble en la realo pano "manĝiĝas" ĝuste pro tio ke oni ĝin manĝas. La diferenco do estas pli gramatika afero, ol logika. En la praktiko ofte eblas uzi "iĝ" anstataŭ la pasivon por krei sufiĉe similan ideon.

Reen al la supro