ไปยังสารบัญ

Transitivaj verboj en esperanto

จาก Genjix, 30 สิงหาคม 2010

ข้อความ 16

ภาษา: Esperanto

Belmiro (แสดงโปรไฟล์) 30 สิงหาคม 2010, 20:26:41

Se oni volas bone paroli, bone skribi kaj bone kompreni Esperanton, oni devas lerni ĝin tia kia ĝi estas: kun ĝiaj reguloj, ĝiaj afiksoj, ĝiaj tabelvortoj, ĝia akuzativo, ktp, ktp.

Estas je dispono tie ĉi en “Lernu” sufiĉe bonaj kursoj por la lernado.

Mi konsentas ke ne estas facila afero la “akuzativo” sed, oni ne faru de tio grandegan problemon. En ĉiutaga konversacio povas okazi ke oni eraras. Sed kie estas la problemo? En mia gepatra lingvo oni aŭdas ĉiutage en la televido grandajn erarojn diritaj de edukitaj homoj. Mi ankaŭ faras eraron . Povas esti ke la pruvo estas eĉ tie ĉi en mia skribaĵo.

Ni devas scii la ekzaktan sencon de la verbo. Ĉu la verbo montras agon kiu “falas” sur iu aŭ ion? Do, transitiva verbo! Mi legas libron – mi legas kion? Ha! mi legas ion, do transitiva verbo. Vi forgesis la “n”? Bone, ne tro gravas (espereble). Oni komprenos vin.
Sed ne forgesu: Sen laboro ne eblas bone lerni. Kaj ne pensu ke tiu aŭ tiu ĉi regulo estas evitebla.

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 31 สิงหาคม 2010, 10:49:11

Manĝi ne estas necese afero de kompletiĝo.

'Mi manĝis la panon' - eble ne plu estas pano.

'Dum ni manĝis la panon, eksonis bruo de la kuirejo' - la pano ne estis finkonsumita.

Do, manĝiĝis povus rilati al manĝateco kaj manĝiteco.

Ĉu estas erare diri 'Dum la pano manĝiĝis, mi subite ekhavis la penson ke ni ne havas sufiĉon'?

tommjames (แสดงโปรไฟล์) 31 สิงหาคม 2010, 11:12:58

sudanglo:Do, manĝiĝis povus rilati al manĝateco kaj manĝiteco.
Jes, manĝiteco, manĝateco, kiel ajn vi volas priskribi la aferon. En mia afiŝo mi volis elmontri nur, ke estas diferenco inter fariĝo en iun staton, kaj normala pasiva ago. La du frazoj "pano manĝiĝis" kaj "pano estis manĝata" montras tiun gramatikan diferencon.

Genjix (แสดงโปรไฟล์) 31 สิงหาคม 2010, 12:09:34

sudanglo:...
Saluton!

Ĉu vi loĝas Ramsgate? Mi loĝas proksime al vi... ĉe Broadstairs ridulo.gif

Mi sendis mesaĝon al vi, do mi petas ke vi respondi

Ĝis!

Belmiro (แสดงโปรไฟล์) 31 สิงหาคม 2010, 13:44:24

Ja! Tio ĉi estas granda malfacilaĵo!

Genjix (แสดงโปรไฟล์) 31 สิงหาคม 2010, 14:47:06

Belmiro:Ja! Tio ĉi estas granda malfacilaĵo!
eble eraroj

กลับไปด้านบน