Al la enhavo

Diskutu mian tekston!

de palaman, 2010-septembro-01

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-oktobro-02 21:46:26

ekster geedzeco (senedze?).

Mi timis, ke iu povas pensi, ĉu temas pri koncipo senedza?
Mi dubas.
"ekster geedzeco" estas iom peza. Sed oni povas esti filino de ne edzinigita virino, kaj tamen koni sian patron - almenaŭ hodiaŭ. Temas pro kultura afero kej oni devas klarigi per noto kial ne eblis koni sian patron en tiaj situacioj: pro fuĝo de la patro, rifuzo fare de la familio, ktp

palaman (Montri la profilon) 2010-oktobro-04 10:56:49

Altebrilas:Se ŝi estis jam en urbo, "en urbo" estas la komplemento de la frazo, ne de la verbo.
Jes! Certe, mi komprenis. Tre honta eraro.

palaman (Montri la profilon) 2010-oktobro-04 11:02:35

Altebrilas:Por simpligi: metu artikolon nur kiam vi parolis antaŭe pri la afero.
"la artikolon ĉiam ŝajnas nenenesa,"
(nek la akuzativo!) okulumo.gif
Tamen ĉi-okaze la panjo estas jam menciita.

"Mia panjo (1) estis nekredanta, mian patron mi tute ne konas, ĉar min naskis panjo (2) ekster geedzeco"

Kial do tiuokaze la artikolo estas nenecesa?

horsto (Montri la profilon) 2010-oktobro-04 16:02:28

palaman:
Altebrilas:Por simpligi: metu artikolon nur kiam vi parolis antaŭe pri la afero.
"la artikolon ĉiam ŝajnas nenenesa,"
(nek la akuzativo!) okulumo.gif
Tamen ĉi-okaze la panjo estas jam menciita.
"Mia panjo (1) estis nekredanta, mian patron mi tute ne konas, ĉar min naskis panjo (2) ekster geedzeco"
Kial do tiuokaze la artikolo estas nenecesa?
La artikolo "la" oni uzu ĉiam, kiam oni celas certan, difinitan objekton. Sed panjo estas karesnomo, tial mi pensas ke la artikolo ne estas bezonata. Se vi dirus patrino anstataŭ panjo, tiam vi bezonus la artikolon.

palaman (Montri la profilon) 2010-oktobro-04 19:17:13

horsto:La artikolo "la" oni uzu ĉiam, kiam oni celas certan, difinitan objekton. Sed panjo estas karesnomo, tial mi pensas ke la artikolo ne estas bezonata. Se vi dirus patrino anstataŭ panjo, tiam vi bezonus la artikolon.
Dankon! Alidire, nomo "panjo" similas al propra nomo. Ĉar oni ne povas nomi "panjo" du diferencajn virinojn.

Mi komprenis!

palaman (Montri la profilon) 2010-oktobro-13 09:05:38

Nu, jen mi akcetis la oficiala permeso de la aŭtoro por traduki la tutan tekston de la libro. Do mi ne plu timas malkaŝi la nomon de la aŭtoro, kaj veran titolon de la libro.

Higumeno Jefrem.

"En montaro Kaŭkaza"

(Laŭ memuaro de monaĥo-dezertulo Merkurio)

Chainy (Montri la profilon) 2010-oktobro-19 17:58:28

Saluton! Mi legis la unuan paĝon de via rakonto, kaj mi faris iujn komentojn. Necesas klaki sur 'montri ŝanĝojn' por vidi ilin! Rigardu la ĉi-kunan dosieron.

palaman (Montri la profilon) 2010-oktobro-20 14:41:06

Grandan dankon! Mi korektu laŭ via bonvola helpo.

Reen al la supro