ไปยังสารบัญ

Diskutu mian tekston!

จาก palaman, 1 กันยายน 2010

ข้อความ 28

ภาษา: Esperanto

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 2 ตุลาคม 2010, 21:46:26

ekster geedzeco (senedze?).

Mi timis, ke iu povas pensi, ĉu temas pri koncipo senedza?
Mi dubas.
"ekster geedzeco" estas iom peza. Sed oni povas esti filino de ne edzinigita virino, kaj tamen koni sian patron - almenaŭ hodiaŭ. Temas pro kultura afero kej oni devas klarigi per noto kial ne eblis koni sian patron en tiaj situacioj: pro fuĝo de la patro, rifuzo fare de la familio, ktp

palaman (แสดงโปรไฟล์) 4 ตุลาคม 2010, 10:56:49

Altebrilas:Se ŝi estis jam en urbo, "en urbo" estas la komplemento de la frazo, ne de la verbo.
Jes! Certe, mi komprenis. Tre honta eraro.

palaman (แสดงโปรไฟล์) 4 ตุลาคม 2010, 11:02:35

Altebrilas:Por simpligi: metu artikolon nur kiam vi parolis antaŭe pri la afero.
"la artikolon ĉiam ŝajnas nenenesa,"
(nek la akuzativo!) okulumo.gif
Tamen ĉi-okaze la panjo estas jam menciita.

"Mia panjo (1) estis nekredanta, mian patron mi tute ne konas, ĉar min naskis panjo (2) ekster geedzeco"

Kial do tiuokaze la artikolo estas nenecesa?

horsto (แสดงโปรไฟล์) 4 ตุลาคม 2010, 16:02:28

palaman:
Altebrilas:Por simpligi: metu artikolon nur kiam vi parolis antaŭe pri la afero.
"la artikolon ĉiam ŝajnas nenenesa,"
(nek la akuzativo!) okulumo.gif
Tamen ĉi-okaze la panjo estas jam menciita.
"Mia panjo (1) estis nekredanta, mian patron mi tute ne konas, ĉar min naskis panjo (2) ekster geedzeco"
Kial do tiuokaze la artikolo estas nenecesa?
La artikolo "la" oni uzu ĉiam, kiam oni celas certan, difinitan objekton. Sed panjo estas karesnomo, tial mi pensas ke la artikolo ne estas bezonata. Se vi dirus patrino anstataŭ panjo, tiam vi bezonus la artikolon.

palaman (แสดงโปรไฟล์) 4 ตุลาคม 2010, 19:17:13

horsto:La artikolo "la" oni uzu ĉiam, kiam oni celas certan, difinitan objekton. Sed panjo estas karesnomo, tial mi pensas ke la artikolo ne estas bezonata. Se vi dirus patrino anstataŭ panjo, tiam vi bezonus la artikolon.
Dankon! Alidire, nomo "panjo" similas al propra nomo. Ĉar oni ne povas nomi "panjo" du diferencajn virinojn.

Mi komprenis!

palaman (แสดงโปรไฟล์) 13 ตุลาคม 2010, 09:05:38

Nu, jen mi akcetis la oficiala permeso de la aŭtoro por traduki la tutan tekston de la libro. Do mi ne plu timas malkaŝi la nomon de la aŭtoro, kaj veran titolon de la libro.

Higumeno Jefrem.

"En montaro Kaŭkaza"

(Laŭ memuaro de monaĥo-dezertulo Merkurio)

Chainy (แสดงโปรไฟล์) 19 ตุลาคม 2010, 17:58:28

Saluton! Mi legis la unuan paĝon de via rakonto, kaj mi faris iujn komentojn. Necesas klaki sur 'montri ŝanĝojn' por vidi ilin! Rigardu la ĉi-kunan dosieron.

palaman (แสดงโปรไฟล์) 20 ตุลาคม 2010, 14:41:06

Grandan dankon! Mi korektu laŭ via bonvola helpo.

กลับไปด้านบน