Al la enhavo

Ĉu libera elekto eblas?

de palaman, 2010-septembro-07

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

palaman (Montri la profilon) 2010-septembro-07 16:09:54

Ĉiu homo sentas, ke lia ago estas iom libera, ĉar li elektas, kion agi.

Tamen, se homa konduto estas rezulto de fizikaj kaj kemiaj procesoj en la cerbo, do neniu elekto ekzistas vere!

Ĉar tiuokaze la rezulto de tiu "elektado" estas sekvo de naturaj leĝoj - do tio estas aŭ difinita aŭ iuokaze eĉ hazarda.

Tamen ne "libera" proprasence!

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-septembro-07 16:55:06

Oni estas liberaj se oni sekvas la proprajn naturajn leĝojn..

Tre ofte niaj agoj estas malliberaj kaŭze de la truddevigo per aliaj homoj aŭ societoj.
Ekzemple: virinoj ne estas liberaj en Irano, ne gravas kiaj estas ŝiaj naturaj leĝoj. (Mi pensas pri la povra Sakineh Aŝtjani)

Do kia estas la limo de nia libereco?
Laŭ JJ. Rousseau, en lia “Socia Kontrakto” (1762) la limo dependas de la akordiĝo de la homoj en iu ajn societo. La principo estas : ĉio eblas, kio ne damaĝas la aliajn.
En tio teorio ne estas spaco por dioj, tradicioj kaj similaj aferoj.
Lia verko estas jam malnova, tamen tre moderna…

.

Belmiro (Montri la profilon) 2010-septembro-07 16:56:25

palaman:Tamen, se homa konduto estas rezulto de fizikaj kaj kemiaj procesoj en la cerbo, do neniu elekto ekzistas vere!
Stranga “ SE “ por ekleziulo!!! Do, kie estas la mano de Dio? Aŭ ĉu Li estas ankaŭ fizika aŭ kemia produktado?

Amike!

mihxil (Montri la profilon) 2010-septembro-07 19:10:17

palaman:Ĉiu homo sentas, ke lia ago estas iom libera, ĉar li elektas, kion agi.

Tamen, se homa konduto estas rezulto de fizikaj kaj kemiaj procesoj en la cerbo, do neniu elekto ekzistas vere!

Ĉar tiuokaze la rezulto de tiu "elektado" estas sekvo de naturaj leĝoj - do tio estas aŭ difinita aŭ iuokaze eĉ hazarda.

Tamen ne "libera" proprasence!
Kion precize signifas 'proprasenca libero'?

Laŭ mi iom gravas tion scii por bone povi respondi la demandon. Memkompreneble baze niaj cerboj funkcias nur per fizikaj kaj ĥemiaj procezoj. Se tiu sola fakto en viaj okuloj jam difinas ke ni ne estas liberaj, tiam estu tiel. Sed en miaj okuloj tio tute ne estas tiom klara, kaj tia difino pri libero ne estas utila.

Kiel funkcias la cerbo, tio estas ne jam tute elkomprenata (kvankam multo ja estas sciata). Precipe la origino de memkonscio ŝajnas esti iom komplika, kaj certe ne prezentebla per nur kelkaj frazoj.

samueldora (Montri la profilon) 2010-septembro-07 20:18:08

Jes, oni povas elekti libere, sed eble malpli ol oni pensas.

jeeks (Montri la profilon) 2010-septembro-07 21:15:43

La cerbaj procesoj ne okazas hazarde. Ili estas reakcioj al (eksteraj) okazaĵoj.
Laŭ mia opinio, niaj decidoj malgraŭe ne estas vere liberaj, ĉar nia ĉirkaŭaĵo influas nin.

palaman (Montri la profilon) 2010-septembro-08 15:51:53

samueldora:Jes, oni povas elekti libere, sed eble malpli ol oni pensas.
Mi tute konsilas: jes, ne malofte oni agas difinitece, erare opiniante ke la ago liberas.

Tamen laŭ mi neeblas ke ciu homa ago estas antaŭdifinita (aŭ hazarda).

jeeks:La cerbaj procesoj ne okazas hazarde. Ili estas reakcioj al (eksteraj) okazaĵoj. Laŭ mia opinio, niaj decidoj malgraŭe ne estas vere liberaj, ĉar nia ĉirkaŭaĵo influas nin.
Ĉu neniu krimulo povas esti vere kulpa pri liaj krimoj? (Ja laŭ vi liaj decidoj estas influita de lia ĉirkaŭaĵo)

Belmiro:
palaman:Tamen, se homa konduto estas rezulto de fizikaj kaj kemiaj procesoj en la cerbo, do neniu elekto ekzistas vere!
Stranga “ SE “ por ekleziulo!!! Do, kie estas la mano de Dio? Aŭ ĉu Li estas ankaŭ fizika aŭ kemia produktado?
Certe, ne! Tamen eĉ ekleziulo devas povi uzi aliajn vidpunktojn, se li volas ke ila kredo estu racia.
Mi certas, ke la fizika mondbildo estas nekompleta. Ĉar tiuokaze ĝi rezultus la absurdan konkludon ke la libera elektado tute ne ekzistas.

palaman (Montri la profilon) 2010-septembro-08 16:03:39

Eddycgn:Oni estas liberaj se oni sekvas la proprajn naturajn leĝojn..
Tre ofte niaj agoj estas malliberaj kaŭze de la truddevigo per aliaj homoj aŭ societoj.
Ekzemple: virinoj ne estas liberaj en Irano, ne gravas kiaj estas ŝiaj naturaj leĝoj. (Mi pensas pri la povra Sakineh Aŝtjani)
Do kia estas la limo de nia libereco?
Laŭ JJ. Rousseau, en lia “Socia Kontrakto” (1762) la limo dependas de la akordiĝo de la homoj en iu ajn societo. La principo estas : ĉio eblas, kio ne damaĝas la aliajn.
En tio teorio ne estas spaco por dioj, tradicioj kaj similaj aferoj.
Lia verko estas jam malnova, tamen tre moderna…
Ĉu vi supozas, ke homoj povas neglekti la naturajn fizikajn leĝojn?
1) se ne, do ĉiu ago de homo estas natura rezulto de naturaj leĝoj - sekve, kontraŭi la naturon neeblas.
2) se jes, do homo estas supernautra fenomeno, se oni rigardas fizikojn (kemiajn ktp)legojn esti sola regulo de la naturo.

Laŭ mi, ĝuste (2)-o estas vera

palaman (Montri la profilon) 2010-septembro-08 16:14:03

miĥil:Kion precize signifas 'proprasenca libero'?

Laŭ mi iom gravas tion scii por bone povi respondi la demandon. Memkompreneble baze niaj cerboj funkcias nur per fizikaj kaj ĥemiaj procezoj. Se tiu sola fakto en viaj okuloj jam difinas ke ni ne estas liberaj, tiam estu tiel. Sed en miaj okuloj tio tute ne estas tiom klara, kaj tia difino pri libero ne estas utila.

Kiel funkcias la cerbo, tio estas ne jam tute elkomprenata (kvankam multo ja estas sciata). Precipe la origino de memkonscio ŝajnas esti iom komplika, kaj certe ne prezentebla per nur kelkaj frazoj.
Laŭ mi, la nocio "libero" estas nedisiĝeble kunligita kun la nocio "respondeco".
Se baze niaj cerboj funkcias nur per fizikaj kaj ĥemiaj procezoj, do homo tiom povas respondi pri liaj agoj, kiom ĉiu alia estaĵo - hundo, ĉevalo aŭ eĉ ŝtono.
Tamen tiuokaze malestas ajna respondeco, do malestas la libero.

jeeks (Montri la profilon) 2010-septembro-08 17:02:57

palaman:
jeeks:La cerbaj procesoj ne okazas hazarde. Ili estas reakcioj al (eksteraj) okazaĵoj. Laŭ mia opinio, niaj decidoj malgraŭe ne estas vere liberaj, ĉar nia ĉirkaŭaĵo influas nin.
Ĉu neniu krimulo povas esti vere kulpa pri liaj krimoj? (Ja laŭ vi liaj decidoj estas influita de lia ĉirkaŭaĵo)
Mi aŭdis krimulon (junan ŝteliston) diri ke ŝtelado ne estas malbonaĵo, ĉar "ĉiu el miaj amikoj iam faris tion". Jes, ne ĉiu krimulo havas krimajn amikojn, sed mi estas certa, ke ĉiu krimo havas kaŭzon, ekzemple malriĉeco, agresemo aŭ eĉ enuo.

Krome krimuloj estas kulpaj, ĉar ili scias, ke ilia faraĵo kontraŭas leĝojn. Sed influo da amikoj, familianoj aŭ amaskomunikiloj estas pli granda ol influo de instruistoj aŭ policianoj.

Reen al la supro