目次へ

Ciganoj

Eddycgn,2010年9月9日の

メッセージ: 33

言語: Esperanto

maratonisto (プロフィールを表示) 2010年9月10日 15:40:11

La kutimo de ciganoj estas ne nur migrado.
Mi konas bone la situon en Ungario. Tie ekzistas multaj vilaĝoj miksitaj kun loĝantaro cigana kaj hungara. La tendenco estas klara ke la parto de ciganoj plimultiĝas. La plej granda problemo estas la krimema konduto de ciganoj. La ciganoj ne kulturas iliajn parcelojn, sed ŝtelas el hungaroj. Tiamaniere la hungaroj estas viktimoj de ilia "geografio". Ili ne povas vendi iliajn loĝejojn kaj transloĝiĝi en hungarajn vilaĝojn. La ciganoj ne havas monon por aĉeti la loĝejojn, la hungaroj ne volas transloĝiĝi en miksitajn vilaĝojn. Rezulte la hungaroj ofte saviĝas sin lasanta iliajn loĝejojn (kutime kiam la maljunaj gepatroj restas sen gefiloj, kiuj ne volas returni al gepatra loĝejo).
La personoj, ke rezonas pri egaleco, devas provi loĝi proksime al ciganoj aŭ almenaŭ demandi la konatulojn, kiuj havas ciganajn najbarojn.

orthohawk (プロフィールを表示) 2010年9月10日 23:37:56

sinjoro:
Ĉu ili iel diferencas de aliaj rumanianoj kaj bulgarianoj? Kial ili havu malpli da rajtoj ol ĉiuj ceteraj civitanoj de eŭropaj landoj?

Jes ja, ili apartenas al nia civilizo kaj al ĝi kontribuas.
Ciganoj venis, de origino, de la nordokcidenta regiono de Bharato, apud la regiono de la hodiaŭaj Punjabi. Ilia lingvo estas klarvide de origino Indo-Arja.

Ĝis tiam, kiam la Schengen traktato inkluzivos Rumanion kaj Bulgarion (nuntempe ĝi ne inkluzivas tiujn) eĉ ne-ciganaj rumanoj kaj bulgaroj ne permesiĝas loĝi/movi senvize al aliaj landoj ene en la Unio.

palaman (プロフィールを表示) 2010年9月11日 12:12:10

Eddycgn:Ili estas ortodoksoj. Ĉu vi opinias ke ili apartenas al nia civilizado?
Mi loĝas en Rusujo, kie ankaŭ multe da ciganoj loĝas. Mi multfoje konversaciis kun ciganoj (tiuj en Rusio sufiĉe bone parolas ruse) kaj mi scias, ke ne ĉiu cigano estas kristano. Estas ankaŭ ciganoj-islamanoj, estas eĉ ciganoj-paganoj, kiu adoras iliajn malnovajn diajn (kaj tiuj ne malofte okazas spertaj en specifika cigana sorĉo).
Tamen se ni parolas pri civilizacio, tio ne gravas. Ĉar nia civilizacio tute ne komencas de la kristizmo; pludire, mi opinias ke ĝi preskaŭ neniam estis vere kristana. Ĉar vera kristizmo ne estas ia-tia civilizacio, sed ĝi estas malfacila spirita vojo, oportuna ne por ĉiu. Nur malmultaj homoj estis kaj estas vere kristanoj.

Do, kial ciganoj ne apartenas al nia civilazio? Mi ne vidas ajna kaŭzo.

palaman (プロフィールを表示) 2010年9月11日 12:27:40

maratonisto:La personoj, ke rezonas pri egaleco, devas provi loĝi proksime al ciganoj aŭ almenaŭ demandi la konatulojn, kiuj havas ciganajn najbarojn.
Jes, ciganoj estas ne tre plezuraj najbaroj, fakte.
Mi povas certigi la opinion.

Astero (プロフィールを表示) 2010年9月11日 14:43:39

palaman:
maratonisto:La personoj, ke rezonas pri egaleco, devas provi loĝi proksime al ciganoj aŭ almenaŭ demandi la konatulojn, kiuj havas ciganajn najbarojn.
Jes, ciganoj estas ne tre plezuraj najbaroj, fakte.
Mi povas certigi la opinion.
Estas kompreneble, ke la unua sento por la ciganoj estas skeptikeco kaj, ĝenerale, timo. Ili ofte krimas kaj rifuzas integriĝi.
Sed mi pensas, ke oni devas provi supervenki la timon kaj eviti agadi pro tiu sento.
Kion kaŭzas cedi al la timo? Laŭ mi, nur pli da violento kaj malpli de integriĝo.
Ĉiuj el ni estas ĉiam tentitaj cedi al la istinkta timo, sed tiel la problemo solvos neniam.

Kiam regadoj kiel la itala, la franca, ktp. ekfavoras la ulajn timojn anstataŭ klopodi pri la plibona solvo, mi kredas, ke oni devas maltrankviliĝi. Ili agas nur por akiri konsenton, ni devas kompreni kaj ĉesi doni ĝin al ili.

jan aleksan (プロフィールを表示) 2010年9月11日 15:01:39

Eddycgn:
Do kiel vi eksplikas ke en Francujo kaj Italio la plejparto de la loĝantaro volas ke la ciganoj elpelitus el la lando?
Kara Eddy, la kialo estas tre facile klarigebla. Ĝi apartenas al strategia komunikado. La franca registraro volas ŝajnigi ke ĝi faras efikajn aferojn. Do, ili planas konduki "la Rom en Rumanio".

Se oni rigardas la aferojn detale, kaj eĉ se oni apogas la registaron, oni povas vidi problemojn.

1 - Rom ne = Rumanoj: Rom signifas homo en la cigana lingvo kaj havas neniun etimologian rilaton kun rumanio. Plie estas ciganoj preskaŭ ĉie en Europo, ankaŭ en Francio. Sed Francio celis ĉefe Rumanio kaj Bulgario certe ĉar tiuj landoj ankoraŭ ne havas la saman statuson ol aliaj landoj.

2 - Mi ankoraŭ ne aŭdis pri integriga plano de Francio, sed ja pri integriga plano de Rumanio laŭ iniciato de Francio. Tio mi taska kaj malrespekta por Rumanio, kaj malefika. Alivorte: oni forsendas la problemaj homoj, ke la aliaj okupiĝu pri la problemoj (kaj denove: estas ankaŭ ciganoj, kiu laŭleĝe estas en Francio).

3 - Post kelkaj jaroj la ciganoj de Rumanio kaj Bulgario povos tutlibere veturi en Europo, do, la "problemoj" kontraŭ kiu oni volas lukti ne estos solvita.

Kaj fine: La franca registaro reagis tre akre al konsiloj de la Europa Parlamento, forgesante ke: la parlemento estas demokrata instanco, signifas ke okazis voĉdonon, do ne havas sencon kritiki tiun decidon, aŭ oni kritiku la 300 homoj kiu voĉdonis por, kaj malkonsentas kun demokrata sistemo. Ĉiukaze, tio estas nur konsila, kaj Francio estas libera ne sekvi ĝin.

Mi tre bedaŭras, ĉar ĝis nun mi milde malapogis Sarkozy, sed ĉi foje mi havas veran impreson, ke Francio preteriras faŝismon... Oni ne forgesu ke ciganoj estis viktimoj de naziismo ankaŭ. Pri la ciganoj oni fakte scias tre malmulte.

Eddycgn (プロフィールを表示) 2010年9月11日 18:28:34

Mi ne konsideras la ciganojn kiel granda problemo por Eŭropo, ili pli facile integrigitas ol la izlamanoj.
Por tio mi diris ke ili estas “ortodoksoj (varŝajne la plejparte)”.

Mi pli timas la izlamizadon de Eŭropo ol la “ciganadon”:
Gadafo el Libio vizitis Italujon antaŭ 2 semajnoj kaj diris publike:
“La tuta Eŭropo baldaŭ fariĝos izlama”
“Mi invitas la italajn virinojn izlamiĝi kaj edzigi libianojn virojn.”

Eble kalkaj ciganoj estas malgrandaj ŝtelistoj, do mi pensas ke ili traktas la virinoj pli bone ol la araboj en Saŭdi-Arabio, Egiptio, Irano aŭ Afganistano….

Kion vi opinias?

maratonisto (プロフィールを表示) 2010年9月11日 18:45:32

izlamanoj aŭ islamanoj?

Sed Vi ne menciis la islamanojn en Via unua posteno. Tiel la problemo kiun Vi pridiskutas laste, estas tute alia.

Eddycgn (プロフィールを表示) 2010年9月12日 15:00:12

maratonisto:izlamanoj aŭ islamanoj?

Sed Vi ne menciis la islamanojn en Via unua posteno. Tiel la problemo kiun Vi pridiskutas laste, estas tute alia.
Vi rajtas, por tio mi skribis ke ciganoj estas ortodoksoj, aludante ke tio estas pli malgranda dangero por nia "civilizado".

Ankaŭ vi rajtas: islamanoj.

sinjoro (プロフィールを表示) 2010年9月13日 1:08:45

palaman:
maratonisto:La personoj, ke rezonas pri egaleco, devas provi loĝi proksime al ciganoj aŭ almenaŭ demandi la konatulojn, kiuj havas ciganajn najbarojn.
Jes, ciganoj estas ne tre plezuraj najbaroj, fakte.
Mi povas certigi la opinion.
Kaj mi ĝin povas malcertigi. Mi loĝas en urbocentro en apartamentaro kaj najbaras min cigana familio. Temas pri tre afablaj, kulturaj homoj, ĉiam tre (eĉ foje tro!) elegantaj kaj bone integriĝintaj en la kvartalo. Kelkajn domojn for loĝas aliaj ciganaj familioj kaj mi neniam aŭdis pri problemoj kaŭzitaj de ili. Maltrankviligas min foje nur tio, ke ili inter si krias unu al la alia anstataŭ mallaŭte diri, sed jen eble familia kutimo. Ili krias tion pollingve kaj Pollando estas por ili hejmo. Ĉiuj loĝas en ordinaraj domegoj kun poloj kaj vivas simile.

Sed mi memoras ke dum mia infanaĝo en la sama bazlernejo lernis kelkaj cigan-infanoj, tre ruzaj kaj timigaj. Ili anstataŭ kolegiĝi preferis rabi sandviĉojn de siaj samaĝuloj, sed mi scias, ke ili loĝis en teruraj kondiĉoj kaj infanaĝis en patologia familio. Tiutempa socio preferis eviti la problemon anstataŭ enmiksiĝi en ĝin.

Jen du tute kontraŭaj bildoj. Ambaŭ montras ciganojn. Ambaŭ okazis en la sama urbo, Bjalistoko. Sed tute diferencis la vivkondiĉoj kaj iom la epoko - sociala progreso kaj integriĝo kaŭzas grandan ŝanĝon, sendepende de raso, nacieco kaj aliaj diferencoj.

先頭にもどる