前往目錄

Ciganoj

貼文者: Eddycgn, 2010年9月9日

訊息: 37

語言: Esperanto

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年9月9日下午7:47:59

Kion vi pensas pri la situacio de la milionoj de ciganoj en Eŭropo?
Ĉu ili devas resti en Romanio kaj Bulgario, aŭ ili povas libere moviĝi en Eŭropo kiel la aliaj civitanoj?

Ili estas ortodoksoj. Ĉu vi opinias ke ili apartenas al nia civilizado?

qwertz (顯示個人資料) 2010年9月9日下午8:03:51

Mi trovas via demandoj tre strange. Ili estas samvalora homoj kiel iu homoj, ĉu ne? Homoj por kiuj naciolimoj ne havas gravecego.

Djelem djelem - Esperanto (kun subteksto) (Cigana himno en e-o lingvo)

alonsososo (顯示個人資料) 2010年9月9日下午8:13:26

Eddycgn:Kion vi pensas pri la situacio de la milionoj de ciganoj en Eŭropo?
Ĉu ili devas resti en Romanio kaj Bulgario, aŭ ili povas libere moviĝi en Eŭropo kiel la aliaj civitanoj?

Ili estas ortodoksoj. Ĉu vi opinias ke ili apartenas al nia civilizado?
Estas serioza demando? Kia estas "nia civilizado"? Por me la tuta mondo estas nia civilizado. Mi juste vivas en Anglio kaj kun mi multe da "alilandanoj" vivas tie ankaŭ, kiel ortodoksoj, hinduoj, moslemoj kaj kelkaj kristanoj.

alonsososo (顯示個人資料) 2010年9月9日下午8:23:57

alonsososo:
Eddycgn:Kion vi pensas pri la situacio de la milionoj de ciganoj en Eŭropo?
Ĉu ili devas resti en Romanio kaj Bulgario, aŭ ili povas libere moviĝi en Eŭropo kiel la aliaj civitanoj?

Ili estas ortodoksoj. Ĉu vi opinias ke ili apartenas al nia civilizado?
Estas serioza demando? Kia estas "nia civilizado"? Por me la tuta mondo estas nia civilizado. Mi juste vivas en Anglio kaj kun mi multe da "alilandanoj" vivas tie ankaŭ, kiel ortodoksoj, hinduoj, moslemoj kaj kelkaj kristanoj.
Dankon qwertz pro dielem,dielem.
Mi konis jam ĉi tiun koron varman videon.

sinjoro (顯示個人資料) 2010年9月9日下午9:53:28

Eddycgn:
Ĉu ili devas resti en Romanio kaj Bulgario, aŭ ili povas libere moviĝi en Eŭropo kiel la aliaj civitanoj?

Ili estas ortodoksoj. Ĉu vi opinias ke ili apartenas al nia civilizado?
Ĉu ili iel diferencas de aliaj rumanianoj kaj bulgarianoj? Kial ili havu malpli da rajtoj ol ĉiuj ceteraj civitanoj de eŭropaj landoj?

Jes ja, ili apartenas al nia civilizo kaj al ĝi kontribuas.

zan (顯示個人資料) 2010年9月10日上午12:51:44

Historie japanien ciganoj ne venis. Sed nemalmulaj japanioj amas ciganajn muzikojn, mi pensas. Ĉar ankaŭ mi amas ilin.rideto.gif
Migrado estas ilia kutimo de la komenco. Kial ne permesi ilian naturan vivon? Eĉ se ne EU, ili rajtas tion.

alonsososo (顯示個人資料) 2010年9月10日上午5:28:58

Jes,migrado estas ilia kutimo...

Nuntempe multe da manaĝeroj, inĝenieroj aŭ oficistoj devas vajaĝi ofte. Bruselo estas la moderna migrado loko, sed tendoj kaj veturiloj nun estas de betono kaj glaso.
Kaj se ni pensas pri miliono de homoj kiu ciuj tago kun aŭto veturi al laboro...

sev (顯示個人資料) 2010年9月10日上午7:53:57

Dankon al Qwertz pro la ligo al la cigana himno en internacia lingvo. Ghis

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年9月10日上午10:12:15

qwertz:Mi trovas via demandoj tre strange. Ili estas samvalora homoj kiel iu homoj, ĉu ne?
Mi konsentas kun vi, certe.
Li estas civitanoj de la Eŭropa Unio (25 milionoj?).
Do kiel vi eksplikas ke en Francujo kaj Italio la plejparto de la loĝantaro volas ke la ciganoj elpelitus el la lando?

Ĉiuj eŭropaj landoj devas akcepti ilin kaj farigi ke ili integrigitas, la infanoj iru al lernejo, ktp.

@alonsososo
...Por me la tuta mondo estas nia civilizado...
La ŝtonmortigo en Irano aŭ la honormortigo de la filinoj en Egiptio aŭ en aliaj izlamlandoj ne estas "nia" civilizado.

nikko (顯示個人資料) 2010年9月10日下午2:05:55

Pardonu, kiel ciganoj rilatas al bulgaroj kaj rumanoj? Ĉu tio ne estas stulta mito pri ilia parenceco? Se ciganoj loĝis plejparte en tiuj landoj, tio nenion signifas.

Ciganoj ne estas problemo per si mem, sed se ilia tradicio kontraŭas al leĝoj de ŝtato, ŝtato rajtas reagi. Se cigano vivas laŭ leĝo, ne estas problemo. Tamen mi mem observas ne tre leĝeman kondutiĝon de ciganoj en mia urbo, certe mi voĉdonas por ŝtata reago rilate ili. Se monpetado, ŝtelado, kaj vendado(sen permesilo) estas kotnraŭleĝa, ciganoj respondecu. Se ili ne volas akcepti normojn de la ŝtato, ili lasu ŝtaton. Tiu praktiko estas entute normala.

回到上端