Missatges: 34
Llengua: Esperanto
novatago (Mostra el perfil) 11 de setembre de 2010 13.04.49
fizikisto:Se vi volas skribi vortojn al la du ŝaltilpozicioj, kiujn vortojn vi uzus? ..."ŝalti" kaj "malŝalti" estas pli longaj vortoj kaj ili ne plaĉas al mi.Mi ne vidas problemon por ŝalti kaj malŝalti sed mi proponus al vi ek kaj halt'.
Ĝis, Novatago.
fizikisto (Mostra el perfil) 11 de setembre de 2010 16.39.55
novatago:Mi ne vidas problemon por ŝalti kaj malŝalti sed mi proponus al vi ek kaj halt'.0 kaj 1 fojfoje ankaŭ estas uzata en Germanujo.
Ankaŭ ek kaj halt' estus uzeblaj, almenaŭ se temas pri motoro aŭ simila afero.
darkweasel (Mostra el perfil) 11 de setembre de 2010 17.32.38
tommjames:Tia sistemo estus kontraŭa al la oficiala difino de ŝalti:horsto:oni foje ankaŭ trovas "enŝalti" kaj "elsalti". Sed tio ne estas tre logika. "ŝalti" jam havas la signifon de "enŝalti", aktivigi, do kial la "en"? Kaj ankaŭ "malŝalti" estas pli logika ol "elŝalti", ĉu ne?Mi aŭdis kelkajn argumentojn, ke pli bona sistemo estas:
enŝalti = aktivigi
elŝalti = malaktivigi
ŝalti = aktivigi aŭ malaktivigi, laŭ kunteksto
ŝalt/i. Ekfunkciigi aparaton per tiucela regilo (ŝaltilo), precipe tiel ke ĝi komencu produkti sonon, lumon, varmon, akvon ktp. (la gramatika objekto povas indiki la aparaton aŭ la produktatan efikon): ŝalti televidilon; ŝalti komputilon; ŝalti sonon; ŝalti lumon; ŝalti elektron. mal/ŝalt/i. Ĉesigi funkciadon de aparato per tiucela regilo (ŝaltilo). ŝalt/il/o. Aranĝaĵo por ŝalti aŭ malŝalti: baskula ŝaltilo; butonŝaltilo.Ĝi spegulas la germanlingvan uzon de la verbo schalten, de kiu devenas ŝalti, sed laŭ mi oni sekvu la oficialan difinon.
Ĉiuokaze la rokmuzika terminaro de Bertilo Wennergren proponas ek kaj for por elektraj aparatoj.
sudanglo (Mostra el perfil) 12 de setembre de 2010 10.23.34
Mi kredas ke eĉ mi iam vidis tiun uzon en iu bildstria rakonto.
Sed por elektraj cirkvitoj - kial ne, 'EN' kaj 'EL' por ON k. OFF.
Ŝaltilo ne estas afero per kiu oni povas nur konekti. Ĝi ankau servas por fari malkonekton. Kaj tiam oni ne nomas ĝin malŝaltilo.
Do pli klaras la senco se on precizigas, kaj laŭ mia kompreno, kutime tiel per EN kaj EL.
Sed ke oni eĉ bezonas pridiskuti tion nur montras, kiel mi ofte diras, Esperanto malsamas.
En nacia lingvo estus jam establita kutimo, kaj aŭ vi rigardus aparaton aŭ petus informon de denaska parolanto.
Oni bezonas multe pli da Esperantistoj. Estas plorinde kiel malmultnombraj ni estas.
Kiom ofte mi vidis en la forumoj 'Mi ankoraŭ ne renkontis alian Esperantiston kun kiu mi povus praktiki la parolon'
Leporino (Mostra el perfil) 13 de setembre de 2010 18.41.04
Do la mallongigoj por mi estus EN kaj EL.
fizikisto (Mostra el perfil) 13 de setembre de 2010 19.30.19
EK kaj FOR aŭ HALT ŝajnas al mi pli logike. Vidu ankaŭ alian fadenon pri ĉi tiu afero en aliaj lingvoj: http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t... Ŝajnas, ke ne ĉiu lingvo havas mallongajn vortojn por la ŝaltilpozicioj.
Leporino (Mostra el perfil) 14 de setembre de 2010 8.13.08
En la REVO oni trovas la vortojn ŝalti kaj EL- aŭ MALŝalti.
Kial do ne simple EK kaj MAL?
sudanglo (Mostra el perfil) 14 de setembre de 2010 10.01.26
On ne haltigas la televidon au iun radio-ricevilon, nek ekirigas tiajn aparatojn.
Donniedillon (Mostra el perfil) 14 de setembre de 2010 13.27.22
sudanglo:Pli bone gardi EK kaj HALT por START kaj STOP.Sed kiam oni ŝaltas la ŝaltilo oni ekigas aŭ haltigas la fluo de elektron. Ĉu ne? Mi ŝatas EK kaj HALT.
On ne haltigas la televidon au iun radio-ricevilon, nek ekirigas tiajn aparatojn.
Chainy (Mostra el perfil) 14 de setembre de 2010 19.02.54
fizikisto:Mi ne ŝatas "enŝalti" kaj "elŝalti", nek la mallongigojn EN kaj EL. Tio sonas tre germanece kaj mi dubas, ke ĉiu scias pri kio temas.Jam multaj vortoj en Esperanto estas 'germanecaj'! Do, laŭ mi tio ne estas kialo por ne elekti 'en' kaj 'el' por tia uzado. Kaj en NPIV, jam estas 'enŝalti' kaj 'elŝalti'.
fizikisto:Kiam mi vidas EN aŭ EL, mi demandas al mi EN KIO aŭ EL KIO.Ĝuste kiel oni oftege demandas sin legante la anglajn vortojn 'on' kaj 'off' ĉu temas pri 'sur kio' aŭ 'de sur kio'?!
Mi persone preferas 'en' kaj 'el'. 'Ek' estas ankaŭ bona varianto, sed oni tiam havas la problemon, kion elekti kiel la malo. 'For' signifas ĉefe 'malproksimen' - Oni ne povas diri 'forŝalti' la lumon, ĉu?! Sed 'elŝalti la lumon' oni ja povas diri.
'En' kaj 'El' ankaŭ aspektas bone kune!