去目錄頁

ŝalti kaj malŝalti

fizikisto, 2010年9月10日

讯息: 34

语言: Esperanto

novatago (显示个人资料) 2010年9月11日下午1:04:49

fizikisto:Se vi volas skribi vortojn al la du ŝaltilpozicioj, kiujn vortojn vi uzus? ..."ŝalti" kaj "malŝalti" estas pli longaj vortoj kaj ili ne plaĉas al mi.
Mi ne vidas problemon por ŝalti kaj malŝalti sed mi proponus al vi ek kaj halt'.

Ĝis, Novatago.

fizikisto (显示个人资料) 2010年9月11日下午4:39:55

novatago:Mi ne vidas problemon por ŝalti kaj malŝalti sed mi proponus al vi ek kaj halt'.
0 kaj 1 fojfoje ankaŭ estas uzata en Germanujo.

Ankaŭ ek kaj halt' estus uzeblaj, almenaŭ se temas pri motoro aŭ simila afero.

darkweasel (显示个人资料) 2010年9月11日下午5:32:38

tommjames:
horsto:oni foje ankaŭ trovas "enŝalti" kaj "elsalti". Sed tio ne estas tre logika. "ŝalti" jam havas la signifon de "enŝalti", aktivigi, do kial la "en"? Kaj ankaŭ "malŝalti" estas pli logika ol "elŝalti", ĉu ne?
Mi aŭdis kelkajn argumentojn, ke pli bona sistemo estas:

enŝalti = aktivigi
elŝalti = malaktivigi
ŝalti = aktivigi aŭ malaktivigi, laŭ kunteksto
Tia sistemo estus kontraŭa al la oficiala difino de ŝalti:
ŝalt/i. Ekfunkciigi aparaton per tiucela regilo (ŝaltilo), precipe tiel ke ĝi komencu produkti sonon, lumon, varmon, akvon ktp. (la gramatika objekto povas indiki la aparaton aŭ la produktatan efikon): ŝalti televidilon; ŝalti komputilon; ŝalti sonon; ŝalti lumon; ŝalti elektron. mal/ŝalt/i. Ĉesigi funkciadon de aparato per tiucela regilo (ŝaltilo). ŝalt/il/o. Aranĝaĵo por ŝalti aŭ malŝalti: baskula ŝaltilo; butonŝaltilo.
Ĝi spegulas la germanlingvan uzon de la verbo schalten, de kiu devenas ŝalti, sed laŭ mi oni sekvu la oficialan difinon.

Ĉiuokaze la rokmuzika terminaro de Bertilo Wennergren proponas ek kaj for por elektraj aparatoj.

sudanglo (显示个人资料) 2010年9月12日上午10:23:34

Ŝajnas al mi ke 'EK' kaj 'HALT' estas bonaj mallongigoj por etikedi maŝinon kiu moviĝas, aŭ kun moviĝantaj elementoj. Anglalingve START k. STOP.

Mi kredas ke eĉ mi iam vidis tiun uzon en iu bildstria rakonto.

Sed por elektraj cirkvitoj - kial ne, 'EN' kaj 'EL' por ON k. OFF.

Ŝaltilo ne estas afero per kiu oni povas nur konekti. Ĝi ankau servas por fari malkonekton. Kaj tiam oni ne nomas ĝin malŝaltilo.

Do pli klaras la senco se on precizigas, kaj laŭ mia kompreno, kutime tiel per EN kaj EL.

Sed ke oni eĉ bezonas pridiskuti tion nur montras, kiel mi ofte diras, Esperanto malsamas.

En nacia lingvo estus jam establita kutimo, kaj aŭ vi rigardus aparaton aŭ petus informon de denaska parolanto.

Oni bezonas multe pli da Esperantistoj. Estas plorinde kiel malmultnombraj ni estas.

Kiom ofte mi vidis en la forumoj 'Mi ankoraŭ ne renkontis alian Esperantiston kun kiu mi povus praktiki la parolon'

Leporino (显示个人资料) 2010年9月13日下午6:41:04

Mi diras ENŝalti kaj ELŝalti la lumon.

Do la mallongigoj por mi estus EN kaj EL.

rideto.gif

fizikisto (显示个人资料) 2010年9月13日下午7:30:19

Mi ne ŝatas "enŝalti" kaj "elŝalti", nek la mallongigojn EN kaj EL. Tio sonas tre germanece kaj mi dubas, ke ĉiu scias pri kio temas. Kiam mi vidas EN aŭ EL, mi demandas al mi EN KIO aŭ EL KIO.
EK kaj FOR aŭ HALT ŝajnas al mi pli logike. Vidu ankaŭ alian fadenon pri ĉi tiu afero en aliaj lingvoj: http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t... Ŝajnas, ke ne ĉiu lingvo havas mallongajn vortojn por la ŝaltilpozicioj.

Leporino (显示个人资料) 2010年9月14日上午8:13:08

Eble vi pravas fizikisto. Verŝajne ĉiu komprenus EK pli bone.

En la REVO oni trovas la vortojn ŝalti kaj EL- aŭ MALŝalti.

Kial do ne simple EK kaj MAL?

sudanglo (显示个人资料) 2010年9月14日上午10:01:26

Pli bone gardi EK kaj HALT por START kaj STOP.

On ne haltigas la televidon au iun radio-ricevilon, nek ekirigas tiajn aparatojn.

Donniedillon (显示个人资料) 2010年9月14日下午1:27:22

sudanglo:Pli bone gardi EK kaj HALT por START kaj STOP.

On ne haltigas la televidon au iun radio-ricevilon, nek ekirigas tiajn aparatojn.
Sed kiam oni ŝaltas la ŝaltilo oni ekigas aŭ haltigas la fluo de elektron. Ĉu ne? Mi ŝatas EK kaj HALT.

Chainy (显示个人资料) 2010年9月14日下午7:02:54

fizikisto:Mi ne ŝatas "enŝalti" kaj "elŝalti", nek la mallongigojn EN kaj EL. Tio sonas tre germanece kaj mi dubas, ke ĉiu scias pri kio temas.
Jam multaj vortoj en Esperanto estas 'germanecaj'! Do, laŭ mi tio ne estas kialo por ne elekti 'en' kaj 'el' por tia uzado. Kaj en NPIV, jam estas 'enŝalti' kaj 'elŝalti'.

fizikisto:Kiam mi vidas EN aŭ EL, mi demandas al mi EN KIO aŭ EL KIO.
Ĝuste kiel oni oftege demandas sin legante la anglajn vortojn 'on' kaj 'off' ĉu temas pri 'sur kio' aŭ 'de sur kio'?! demando.gif

Mi persone preferas 'en' kaj 'el'. 'Ek' estas ankaŭ bona varianto, sed oni tiam havas la problemon, kion elekti kiel la malo. 'For' signifas ĉefe 'malproksimen' - Oni ne povas diri 'forŝalti' la lumon, ĉu?! Sed 'elŝalti la lumon' oni ja povas diri.

'En' kaj 'El' ankaŭ aspektas bone kune!

回到上端