У садржају

La kato bluas kaj koleras

од Genjix, 10. септембар 2010.

Поруке: 12

Језик: Esperanto

Genjix (Погледати профил) 10. септембар 2010. 23.14.56

Vikipedio (angle)

"La kato bluas."

Bone. Kiel mi uzas adjektivon per ĉi tia skribo?

"La kolera kato bluas"

"La kato bluas kaj koleras"

Ambaŭ frazoj ĝustas?

horsto (Погледати профил) 11. септембар 2010. 11.03.58

Genjix:Vikipedio (angle)

"La kato bluas."

Bone. Kiel mi uzas adjektivon per ĉi tia skribo?

"La kolera kato bluas"

"La kato bluas kaj koleras"

Ambaŭ frazoj ĝustas?
Jes.
"La kolera kato bluas" = "La kolera kato estas blua"
"La kato bluas kaj koleras" = "La kato estas blua kaj kolera"

Sed la demando estas malĝusta:
Ĉu ambaŭ frazoj ĝustas?

Ĉu ambaŭ frazoj estas ĝustaj?

Genjix (Погледати профил) 11. септембар 2010. 11.17.11

Dankon. Ĝis!

sudanglo (Погледати профил) 11. септембар 2010. 11.30.41

La verbigo de adjektivaj/adverbaj radikoj povas kunporti la ideon de iu portempa afero, dum la adjektiva uzo implicus pli permanentan staton.

'La kato bluas' estas ebla, sed iomete ne-normala.

Sed, 'Vi malfruas denove' aŭ 'Ĉu vi malvarmas?' estus tute naturaj.

Notu, ke koleri estas jam verba. Do nenio rimarkinda pri 'La kato koleras'.

La frazo 'La mia bluas', la via ruĝas' al kiu saltigas via ligilo ne estas eble modela, sed en ĉiutaga konversacio kompreneblas (pli parolŝpara ol estas blua estas ruĝa).

KoLonJaNo (Погледати профил) 11. септембар 2010. 11.58.49

Saluton!

horsto:Sed la demando estas malĝusta:
Ĉu ambaŭ frazoj ĝustas?

Ĉu ambaŭ frazoj estas ĝustaj?
Ĉu do laŭ vi ĝusti ne uzeblas aŭ havas alian signifon ol esti ĝusta?

Oni ja uzas pravi kaj pravigi, do kial ne ankaŭ ĝusti krom ĝustigi?

Kolonjano

horsto (Погледати профил) 11. септембар 2010. 12.18.22

KoLonJaNo:
Ĉu do laŭ vi ĝusti ne uzeblas aŭ havas alian signifon ol esti ĝusta?
Jes, sed eble mi eraras. Kiun signifon vi celas?
Vi certe ne proponas ke oni uzu ĝusti anstataŭ ĝustigi.

KoLonJaNo (Погледати профил) 11. септембар 2010. 12.23.01

Saluton!

horsto:
KoLonJaNo:
Ĉu do laŭ vi ĝusti ne uzeblas aŭ havas alian signifon ol esti ĝusta?
Jes, sed eble mi eraras. Kiun signifon vi celas?
Vi certe ne proponas ke oni uzu ĝusti anstataŭ ĝustigi.
Kompreneble ne.

Mi celas la analogian uzadon:

ĝusti : ĝustigi = pravi : pravigi

Do, LMNO ĝusti = esti ĝusta.

Kolonjano

utku (Погледати профил) 11. септембар 2010. 12.38.25

Eblus uzi la verbon -est- kiel sufikson por eviti plursignifecon? Sed, ĉu ĝi ŝajnas malbone stile, ekzemple ĝustesti?

KoLonJaNo (Погледати профил) 11. септембар 2010. 12.54.27

Saluton!

utku:Eblus uzi la verbon -est- kiel sufikson por eviti plursignifecon? Sed, ĉu ĝi ŝajnas malbone stile, ekzemple ĝustesti?
Tia uzo ŝajnas al mi iom nekutima kaj eble eĉ konfuza.

Tute male, mi rekomendus uzi est nur kun prefiksoj, ekz. ĉeestiforesti.

Cetere ankaŭ en via kunmetaĵo kun adjektiva radiko est ne estas sufikso.

Kolonjano

darkweasel (Погледати профил) 11. септембар 2010. 17.26.44

KoLonJaNo:
Tute male, mi rekomendus uzi est nur kun prefiksoj, ekz. ĉeestiforesti.
... nur ke nek ĉe nek for estas prefikso.

En la libro "Doktoro L. L. Zamenhof, Lingvaj Respondoj - Konsiloj kaj Opinioj pri Esperanto, Esperantaj Francaj Eldonoj, 1962, editoris G. Waringhien" oni trovas sur la paĝo 27 la opinion de Zamenhof:
...Pri eusebeô kaj eutukheô, ŝajnas al mi, ke plej bone estas traduki ilin per du vortoj (esti pia, esti feliĉa); sed se oni nepre bezonas havi unu vorton, oni povas traduki: piesti, feliĉesti, aŭ (eble eĉ pli bone) simple: pii, feliĉi.
Tamen en la nuna lingvo oni preskaŭ neniam uzas -est sufiksece, krom en la vortoj menciitaj de KoLonJaNo (foresti, ĉeesti).

Ĉiuokaze mi ne vidas la esencon de la "disputo" inter KoLonJaNo kaj horsto. horsto ja mem proponis al Genjix uzi ĝustas!

Вратите се горе