Listo de porinfanaj televidprogramoj en kiuj la karakteroj balbutas sensence
af greenmanwitch, 12. sep. 2010
Meddelelser: 3
Sprog: Esperanto
greenmanwitch (Vise profilen) 12. sep. 2010 00.07.27
Lastatempe mi trovis http://familioj.wikispaces.com/Filmoj kie oni dublis "Mejzi Muson".
Mi ŝatus ankaŭ entrepreni tian projekton, sed mi ne kapablas fari la voĉojn por multaj rolantoj. Pli simple se oni povus rekomendi programon similan je Mejzi Mus, kie nur la rakontisto parolas.
Antaŭdank'
P.S. Mi celis 'rolanton', ne 'karakteron'.
KienLi (Vise profilen) 15. sep. 2010 18.53.34
greenmanwitch:Lastatempe mi trovis http://familioj.wikispaces.com/Filmoj kie oni dublis "Mejzi Muson".La dublista projekto de Verda Filmejo okupiĝas ĝuste pri dublado de filmoj en Esperanton.
Mi ŝatus ankaŭ entrepreni tian projekton, sed mi ne kapablas fari la voĉojn por multaj rolantoj.
La unua filmo jam estas dublita kaj, mi esperas, baldaŭ aperos.
Nuntempe estas tradukataj ankoraŭ du filmoj.
Unu havas malpli da voĉoj ol la alia.
Se vi ŝatus, vi povas aliĝi al la teamo.
novatago (Vise profilen) 16. sep. 2010 00.50.36
greenmanwitch:Mi ŝatus ankaŭ entrepreni tian projekton, sed mi ne kapablas fari la voĉojn por multaj rolantoj. Pli simple se oni povus rekomendi programon similan je Mejzi Mus, kie nur la rakontisto parolas.Pokojo estas simila. La vortoj, kiujn diras la bebo estas kompreneblaj sed vere li ne havas dialogon.
Ankaŭ eblas vidi ĝin en la angla, la franca, la germana, la itala, la portugala, la ĉina kaj mi ne trovis pli.
Ĝis, Novatago.