目次へ

Listo de porinfanaj televidprogramoj en kiuj la karakteroj balbutas sensence

greenmanwitch,2010年9月12日の

メッセージ: 3

言語: Esperanto

greenmanwitch (プロフィールを表示) 2010年9月12日 0:07:27

Sal,

Lastatempe mi trovis http://familioj.wikispaces.com/Filmoj kie oni dublis "Mejzi Muson".

Mi ŝatus ankaŭ entrepreni tian projekton, sed mi ne kapablas fari la voĉojn por multaj rolantoj. Pli simple se oni povus rekomendi programon similan je Mejzi Mus, kie nur la rakontisto parolas.

Antaŭdank'

P.S. Mi celis 'rolanton', ne 'karakteron'.

KienLi (プロフィールを表示) 2010年9月15日 18:53:34

greenmanwitch:Lastatempe mi trovis http://familioj.wikispaces.com/Filmoj kie oni dublis "Mejzi Muson".

Mi ŝatus ankaŭ entrepreni tian projekton, sed mi ne kapablas fari la voĉojn por multaj rolantoj.
La dublista projekto de Verda Filmejo okupiĝas ĝuste pri dublado de filmoj en Esperanton.

La unua filmo jam estas dublita kaj, mi esperas, baldaŭ aperos.

Nuntempe estas tradukataj ankoraŭ du filmoj.
Unu havas malpli da voĉoj ol la alia.

Se vi ŝatus, vi povas aliĝi al la teamo.

novatago (プロフィールを表示) 2010年9月16日 0:50:36

greenmanwitch:Mi ŝatus ankaŭ entrepreni tian projekton, sed mi ne kapablas fari la voĉojn por multaj rolantoj. Pli simple se oni povus rekomendi programon similan je Mejzi Mus, kie nur la rakontisto parolas.
Pokojo estas simila. La vortoj, kiujn diras la bebo estas kompreneblaj sed vere li ne havas dialogon.

Ankaŭ eblas vidi ĝin en la angla, la franca, la germana, la itala, la portugala, la ĉina kaj mi ne trovis pli.

Ĝis, Novatago.

先頭にもどる