Al la enhavo

Saluton al ĉiuj. Mi estas komencanto kaj nova uzanto de ĉi tiuj forumoj.

de Omniknowledge, 2007-aprilo-24

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

Omniknowledge (Montri la profilon) 2007-aprilo-24 20:24:43

Saluton al ĉiuj.

Mi eklernis Esperanton antaŭ ĉirkaŭ unu semajno. Mi trovis ke lernu! estas tre utila kaj tre bona situo por lerni Esperanton. Mi decidis kompletigi la plejparton de kursoj, kaj mi jam kompletigis iom da kursoj.
Unu el miaj celoj estas uzi Esperanton por komuniki kun personoj de tuta mondo. Mi scias ke ĉi tia komunikado povas okazi en iu lingvo, sed tre helpas kiam la komunikantoj havas komunan intereson (ekzemple Espernato).
Mi ekvidis la "Kial esperantistoj ne skribas al forumoj?" temon. Tial mi decidis ke mi komencos komuniki antaŭ pli bone lerni la lingvon.

Iom pri mi...
Mi nomiĝas Iulian. Mi loĝas en la lando Moldovio (malgranda lando en la orienta Eŭropo), en ĝia ĉefurbo, Chisinau (elparolata proksime kiel "Kiŝinaŭ").

Esperanto estas mia kvina lingvo. Ankaŭ mi scias la rumanan, la anglan, la rusan kaj iom la francan. Laŭ mia opinio, lerni lingvojn estas interese. Mi esperas ke Esperanto donos al mi eblon komumiki eĉ pli multe kaj renkontiĝi kun diversaj personoj de la tuta mondo.

Ĉiaj kritikoj kaj observoj pri eraroj estas tre bonvenaj. Eĉ pli bonvena estas iom da informo pri vi.
Estas tre agrable konatiĝi kun vi ĉiuj!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-24 21:37:36

Saluton, Iuliano!
Mi mem loĝas en Rusio. Ĝi estas iom pli granda lando nord-oriente de via.
Ankaŭ mi estas komencanto kaj mi esperas, ke ĉiuj forumanoj bonvenigos kaj ne mordos min, ĉar mi estas mola, blanka, lanuga kaj treege bonkora.

Iuliano:Ankaŭ mi scias la romanan, la anglan, la rusan kaj iom la francan. Laŭ mia opinio, lerni lingvojn estas interese. Mi esperas ke Esperanto donos al mi eblon de (anstataŭ "de" mi konsilus uzi "por" aŭ eĉ nenion) komuniki eĉ pli multe kaj renkontiĝi kun diversaj personoj en la tuta mondo.
Forumanoj!
Mi certiĝis, ke Esperanto estas reale tre facila lingvo, se post unusemajna lernado komencanto kapablas tiel ĝuste, flue kaj bele esprimi siajn esperojn.
Verŝajne, estimata Iulian, multe helpis al vi la scio de aliaj lingvoj.
Bonvenon al nia granda amika familio!
Terurĉjo.

andreasvc (Montri la profilon) 2007-aprilo-24 21:38:19

Via Esperanto estas tre bona por iu kiu lernadis dum nur unu semajno. Mi ne kredas vin -- aŭ mi estas ĵaluza (mi lernas Esperanto dum kelkaj monataj). Mi Gratulas vin!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-24 21:42:47

andreasvc:Via Esperanto estas tre bona por iu kiu lernadis dum nur unu semajno. Mi ne kredas vin -- aŭ mi estas ĵaluza (mi lernas Esperanto dum kelkaj monataj). Mi Gratulas vin!
Andre, vi estas sorĉisto, vi povas legi pensojn! lango.gif

richardhall (Montri la profilon) 2007-aprilo-24 21:53:50

andreasvc:Via Esperanto estas tre bona por iu kiu lernadis dum nur unu semajno. Mi ne kredas vin -- aŭ mi estas ĵaluza (mi lernas Esperanto dum kelkaj monataj). Mi Gratulas vin!
Ankaŭ mi gratulas vin. Vi ŝajnas esti tre memfida. Vere, mi estas ĵaluza!

Mielo (Montri la profilon) 2007-aprilo-24 22:12:06

Homoj egzistas, kiuj estas lingvtalento. Laŭ mi amiko - kiu lernis Esperante ankaŭ dum unu monato - iu povas lerni ia ajn lingvojn dum mallonga tempo. Li konas 12 lingvojn. Hmm.. laŭ mi, ne iu estas taŭga.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-24 22:14:28

Ekvidinte tion, mi maliciĝis!

richardhall:
andreasvc:Via Esperanto estas tre bona por iu kiu lernadis dum nur unu semajno. Mi ne kredas vin -- aŭ mi estas ĵaluza (mi lernas Esperanton dum kelkaj monatoj). Mi gratulas vin!
Ankaŭ mi gratulas vin. Vi ŝajnas esti (LMMO, "esti" superfluas) tre memfida. Vere, mi estas ĵaluza!
Mi ne estas tia, ĉar al mi tre plaĉis nia komencanto. Li devigis iujn ĵaluziĝi, aliajn pripensi pri siaj lingvaj scioj.
Mi aplaŭdas!

Iuliano, nia lingvo korekte estas skribata Esperanto, ne Espernato. sal.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-24 22:18:18

Mielo, saluton!
Mi tre ĝojas vidi vin denove!
Mi timis, ke vi vojeraris sur Slovakia montaro.
Aŭ ĉu en Slovakio montaro forestas?

Omniknowledge (Montri la profilon) 2007-aprilo-25 13:24:33

Dankon al ĉiuj por la varma bonveno. Estas tre agrable aŭdi tiajn komentojn.

Edito: Mi editis la erarojn... "Espernato" estis hazarda tajpada eraro, fakte, mi ankaŭ misliterumis ĝi kiel "Esperaton" aliloke. ridulo.gif

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-aprilo-26 03:16:36

Unu semajno!?!? Ho! Vi estas tre talentita! Mi eklernis esperanton antaŭ pli ol unu jaro, kaj mi ne povas skribi tiel bona kiel vin!

Reen al la supro