Ir ao conteúdo

Saluton al ĉiuj. Mi estas komencanto kaj nova uzanto de ĉi tiuj forumoj.

de Omniknowledge, 24 de abril de 2007

Mensagens: 24

Idioma: Esperanto

Omniknowledge (Mostrar o perfil) 24 de abril de 2007 20:24:43

Saluton al ĉiuj.

Mi eklernis Esperanton antaŭ ĉirkaŭ unu semajno. Mi trovis ke lernu! estas tre utila kaj tre bona situo por lerni Esperanton. Mi decidis kompletigi la plejparton de kursoj, kaj mi jam kompletigis iom da kursoj.
Unu el miaj celoj estas uzi Esperanton por komuniki kun personoj de tuta mondo. Mi scias ke ĉi tia komunikado povas okazi en iu lingvo, sed tre helpas kiam la komunikantoj havas komunan intereson (ekzemple Espernato).
Mi ekvidis la "Kial esperantistoj ne skribas al forumoj?" temon. Tial mi decidis ke mi komencos komuniki antaŭ pli bone lerni la lingvon.

Iom pri mi...
Mi nomiĝas Iulian. Mi loĝas en la lando Moldovio (malgranda lando en la orienta Eŭropo), en ĝia ĉefurbo, Chisinau (elparolata proksime kiel "Kiŝinaŭ").

Esperanto estas mia kvina lingvo. Ankaŭ mi scias la rumanan, la anglan, la rusan kaj iom la francan. Laŭ mia opinio, lerni lingvojn estas interese. Mi esperas ke Esperanto donos al mi eblon komumiki eĉ pli multe kaj renkontiĝi kun diversaj personoj de la tuta mondo.

Ĉiaj kritikoj kaj observoj pri eraroj estas tre bonvenaj. Eĉ pli bonvena estas iom da informo pri vi.
Estas tre agrable konatiĝi kun vi ĉiuj!

andreasvc (Mostrar o perfil) 24 de abril de 2007 21:38:19

Via Esperanto estas tre bona por iu kiu lernadis dum nur unu semajno. Mi ne kredas vin -- aŭ mi estas ĵaluza (mi lernas Esperanto dum kelkaj monataj). Mi Gratulas vin!

richardhall (Mostrar o perfil) 24 de abril de 2007 21:53:50

andreasvc:Via Esperanto estas tre bona por iu kiu lernadis dum nur unu semajno. Mi ne kredas vin -- aŭ mi estas ĵaluza (mi lernas Esperanto dum kelkaj monataj). Mi Gratulas vin!
Ankaŭ mi gratulas vin. Vi ŝajnas esti tre memfida. Vere, mi estas ĵaluza!

Mielo (Mostrar o perfil) 24 de abril de 2007 22:12:06

Homoj egzistas, kiuj estas lingvtalento. Laŭ mi amiko - kiu lernis Esperante ankaŭ dum unu monato - iu povas lerni ia ajn lingvojn dum mallonga tempo. Li konas 12 lingvojn. Hmm.. laŭ mi, ne iu estas taŭga.

Omniknowledge (Mostrar o perfil) 25 de abril de 2007 13:24:33

Dankon al ĉiuj por la varma bonveno. Estas tre agrable aŭdi tiajn komentojn.

Edito: Mi editis la erarojn... "Espernato" estis hazarda tajpada eraro, fakte, mi ankaŭ misliterumis ĝi kiel "Esperaton" aliloke. ridulo.gif

RiotNrrd (Mostrar o perfil) 26 de abril de 2007 03:16:36

Unu semajno!?!? Ho! Vi estas tre talentita! Mi eklernis esperanton antaŭ pli ol unu jaro, kaj mi ne povas skribi tiel bona kiel vin!

manu_fr (Mostrar o perfil) 26 de abril de 2007 06:49:46

RiotNrrd:Unu semajno!?!? Ho! Vi estas tre talentita! Mi eklernis esperanton antaŭ pli ol unu jaro, kaj mi ne povas skribi tiel bona kiel vin!
Saluton !

Kaj gratulojn al la futura majstro de espernato !!

konsileto : ne legu miajn mesaĝojn, vi malaltiĝus rapide vian bonegan nivelon. (tamen rimarku, kiel mi korekte skribis la akuzativan formon !)
senkulpa.gif
Mi tutkore esperas, ke vi havos tiom bonan edukadon pri espernatismo, kiel pri la gramatiko.

Manu
sal.gif

Mielo (Mostrar o perfil) 26 de abril de 2007 09:09:14

Terurĉjo:Mielo, saluton!
Mi tre ĝojas vidi vin denove!
Mi timis, ke vi vojeraris sur Slovakia montaro.
Aŭ ĉu en Slovakio montaro forestas?
Ankaŭ mi ĝojas ĉiam, se mi vidas vin. rido.gif
Ne komprenas tute vian demandon. Jes, mi estis en Slovakio kaj morgaŭ mi vojaĝos al Slovakio denove, nun ni veturos (al) pli malproksime al urbo Selmecbánya. Ĉu vi konas la urbon ? Mi ne volas skribi en ĉi tie forumo pri ĝi, la temo de forumo estas alia.

andreasvc (Mostrar o perfil) 26 de abril de 2007 10:23:39

richardhall:
Ankaŭ mi gratulas vin. Vi ŝajnas esti tre memfida. Vere, mi estas ĵaluza!
Ĉu ankaŭ vi gratulas Omniknowledge-n, la unua aŭtoro, aŭ ĉu vi gratulas ankaŭ min?
(Mi ne estus gratulinda, ĉar mi studas Esperanton en la universitato, kaj mi ne estas nur memstudanto)

Andybolg (Mostrar o perfil) 26 de abril de 2007 20:52:55

Saluton!

Mi kredis, ke mi estis la plej juna uzanto de la forumoj, sed tio ne plu estas vero! Jen vi - nur 14-jara! Sed kompreneble, nek aĝo nek nacieco gravas en ĉi tiu forumo, ĉu ne? lango.gif
Bonvenon denove!

De volta à parte superior