Saluton al ĉiuj. Mi estas komencanto kaj nova uzanto de ĉi tiuj forumoj.
从 Omniknowledge, 2007年4月24日
讯息: 24
语言: Esperanto
Omniknowledge (显示个人资料) 2007年4月24日下午8:24:43
Mi eklernis Esperanton antaŭ ĉirkaŭ unu semajno. Mi trovis ke lernu! estas tre utila kaj tre bona situo por lerni Esperanton. Mi decidis kompletigi la plejparton de kursoj, kaj mi jam kompletigis iom da kursoj.
Unu el miaj celoj estas uzi Esperanton por komuniki kun personoj de tuta mondo. Mi scias ke ĉi tia komunikado povas okazi en iu lingvo, sed tre helpas kiam la komunikantoj havas komunan intereson (ekzemple Espernato).
Mi ekvidis la "Kial esperantistoj ne skribas al forumoj?" temon. Tial mi decidis ke mi komencos komuniki antaŭ pli bone lerni la lingvon.
Iom pri mi...
Mi nomiĝas Iulian. Mi loĝas en la lando Moldovio (malgranda lando en la orienta Eŭropo), en ĝia ĉefurbo, Chisinau (elparolata proksime kiel "Kiŝinaŭ").
Esperanto estas mia kvina lingvo. Ankaŭ mi scias la rumanan, la anglan, la rusan kaj iom la francan. Laŭ mia opinio, lerni lingvojn estas interese. Mi esperas ke Esperanto donos al mi eblon komumiki eĉ pli multe kaj renkontiĝi kun diversaj personoj de la tuta mondo.
Ĉiaj kritikoj kaj observoj pri eraroj estas tre bonvenaj. Eĉ pli bonvena estas iom da informo pri vi.
Estas tre agrable konatiĝi kun vi ĉiuj!
andreasvc (显示个人资料) 2007年4月24日下午9:38:19
richardhall (显示个人资料) 2007年4月24日下午9:53:50
andreasvc:Via Esperanto estas tre bona por iu kiu lernadis dum nur unu semajno. Mi ne kredas vin -- aŭ mi estas ĵaluza (mi lernas Esperanto dum kelkaj monataj). Mi Gratulas vin!Ankaŭ mi gratulas vin. Vi ŝajnas esti tre memfida. Vere, mi estas ĵaluza!
Mielo (显示个人资料) 2007年4月24日下午10:12:06
Omniknowledge (显示个人资料) 2007年4月25日下午1:24:33
Edito: Mi editis la erarojn... "Espernato" estis hazarda tajpada eraro, fakte, mi ankaŭ misliterumis ĝi kiel "Esperaton" aliloke.
RiotNrrd (显示个人资料) 2007年4月26日上午3:16:36
manu_fr (显示个人资料) 2007年4月26日上午6:49:46
RiotNrrd:Unu semajno!?!? Ho! Vi estas tre talentita! Mi eklernis esperanton antaŭ pli ol unu jaro, kaj mi ne povas skribi tiel bona kiel vin!Saluton !
Kaj gratulojn al la futura majstro de espernato !!
konsileto : ne legu miajn mesaĝojn, vi malaltiĝus rapide vian bonegan nivelon. (tamen rimarku, kiel mi korekte skribis la akuzativan formon !)
Mi tutkore esperas, ke vi havos tiom bonan edukadon pri espernatismo, kiel pri la gramatiko.
Manu
Mielo (显示个人资料) 2007年4月26日上午9:09:14
Terurĉjo:Mielo, saluton!Ankaŭ mi ĝojas ĉiam, se mi vidas vin.
Mi tre ĝojas vidi vin denove!
Mi timis, ke vi vojeraris sur Slovakia montaro.
Aŭ ĉu en Slovakio montaro forestas?
Ne komprenas tute vian demandon. Jes, mi estis en Slovakio kaj morgaŭ mi vojaĝos al Slovakio denove, nun ni veturos (al) pli malproksime al urbo Selmecbánya. Ĉu vi konas la urbon ? Mi ne volas skribi en ĉi tie forumo pri ĝi, la temo de forumo estas alia.
andreasvc (显示个人资料) 2007年4月26日上午10:23:39
richardhall:Ĉu ankaŭ vi gratulas Omniknowledge-n, la unua aŭtoro, aŭ ĉu vi gratulas ankaŭ min?
Ankaŭ mi gratulas vin. Vi ŝajnas esti tre memfida. Vere, mi estas ĵaluza!
(Mi ne estus gratulinda, ĉar mi studas Esperanton en la universitato, kaj mi ne estas nur memstudanto)
Andybolg (显示个人资料) 2007年4月26日下午8:52:55
Mi kredis, ke mi estis la plej juna uzanto de la forumoj, sed tio ne plu estas vero! Jen vi - nur 14-jara! Sed kompreneble, nek aĝo nek nacieco gravas en ĉi tiu forumo, ĉu ne?
Bonvenon denove!