Al la enhavo

Ne sufiĉas...krome necesas....

de Francisko1, 2010-septembro-13

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

nikko (Montri la profilon) 2010-septembro-13 19:56:42

Filu:
jan aleksan:Cetere, Hilter havis lipharojn. Ĉu oni timu lipharulojn?
Li ja vere VERE ruinigis tiun lipharstilon, ĉu ne? Kiu nun sekvas tiun stilon?
Li ankaŭ senkredigis svastikon kiel religia simbolo, jen aĉaĵego.

fizikisto (Montri la profilon) 2010-septembro-13 20:15:14

Manĝi bestojn estas malbone por la medio, ĉar oni bezonas multe da akvo, multe da tersurfaco, kaj multe da energio por produkti viandon. Krome, bestoj eligas metanon kaj do kontribuas al la tera plivarmigo. Estus pli bone manĝi fruktojn kaj legomon.
La malsato en la mondo kaŭsas kaj kaŭsos militojn, ne la ĉasado de bestoj. Se ĉiu manĝus malpli da viando, estus pli facile manĝigi la tutan homaron.
Mi konfesas ke mi ja manĝas viandon, sed ne ĉiutage kaj nur malmulte. Ofte mi decidas kontraŭ viando kaj elektas legomon, terpomojn aŭ rizon por manĝi.

Filu (Montri la profilon) 2010-septembro-14 00:57:53

fizikisto:Mi konfesas ke mi ja manĝas viandon, sed ne ĉiutage kaj nur malmulte. Ofte mi decidas kontraŭ viando kaj elektas legomon, terpomojn aŭ rizon por manĝi.
Mi ne sentas bezonon "konfesi", sed mia karnmanĝmoroj estas similaj al viaj: ne ĉiutage, kaj plej ofte en receptoj kie ĝi estas ĉirkaŭ kvin- al kvar-ono de plado aŭ malpli.

Malgraŭ ke mi tre ŝatas ŝafidon, salmon, truton, karibuon, alkon, ktp., mi tre ofte decidas manĝi salaton el legomoj kaj/aŭ fazeoloj kaj entute eviti viandon.

AnFu (Montri la profilon) 2010-septembro-14 01:06:26

jan aleksan:
nikko:>ĝi stimulas la instinkton bestan

Tute male, viandoanĝado trankviligas homon kaj satigas bone. Rifuzo de viando faras homon truda kaj nervozema, kion estas facile rimarki, observinte vegetaranojn.
Ahah nenene mi tute malkonsentas kun tia aserto.
Sed, Jan... via foto ŝajnas ioma nervoza. Ĉu eble estas vegetarano? rido.gif

AnFu (Montri la profilon) 2010-septembro-14 01:54:14

Hitler ne estis vegetarano.

Hitler pretendis esti vegetarano. Li nur diris ke estis vegetarano. Estis parto de lia propaganda maŝino.

Lia kuirulo diris ke la manĝaĵo plej ŝatata de Hitler estis iajn birdetojn. Li ankaŭ manĝis kolbasojn kaj kaviaron.

Esti vegetarano estas malfacila kiam oni mangas kolbasojn, kaviaron, kaj birdojn.

Oni ne devus facile kaj plene krei homon, kiu mortigas 6,000,000 personojn.

------------------------------------------------------------------
Bonvolu, NE korektu miajn erarojn.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-septembro-15 18:50:45

Kion vi pensas pri la vianda robo de Lady Gaga? vianda robo

AnFu (Montri la profilon) 2010-septembro-16 03:15:31

jan aleksan:Kion vi pensas pri la vianda robo de Lady Gaga?
Mi pensas ke estas abomene kiel la coloro de la viando konfliktas kun la coloro de la haŭto de Gaga.

rideto.gif

------------------------------------------------------------------
Bonvolu, ne korektu miajn erarojn.

tucarj (Montri la profilon) 2010-septembro-16 05:10:59

AnFu:
jan aleksan:Kion vi pensas pri la vianda robo de Lady Gaga?
Mi pensas ke estas abomene kiel la coloro de la viando konfliktas kun la coloro de la haŭto de Gaga.

rideto.gif

------------------------------------------------------------------
Bonvolu, ne korektu miajn erarojn.
uauhauhauhauha....mi ŝatas Gaga...sed kelkfoje mi timas ŝin haha

----------------------------------------------
NE VIDU !!! Utila kaj Vanta rido.gif

Reen al la supro