去目錄頁

Ne sufiĉas...krome necesas....

Francisko1, 2010年9月13日

讯息: 18

语言: Esperanto

nikko (显示个人资料) 2010年9月13日下午7:56:42

Filu:
jan aleksan:Cetere, Hilter havis lipharojn. Ĉu oni timu lipharulojn?
Li ja vere VERE ruinigis tiun lipharstilon, ĉu ne? Kiu nun sekvas tiun stilon?
Li ankaŭ senkredigis svastikon kiel religia simbolo, jen aĉaĵego.

fizikisto (显示个人资料) 2010年9月13日下午8:15:14

Manĝi bestojn estas malbone por la medio, ĉar oni bezonas multe da akvo, multe da tersurfaco, kaj multe da energio por produkti viandon. Krome, bestoj eligas metanon kaj do kontribuas al la tera plivarmigo. Estus pli bone manĝi fruktojn kaj legomon.
La malsato en la mondo kaŭsas kaj kaŭsos militojn, ne la ĉasado de bestoj. Se ĉiu manĝus malpli da viando, estus pli facile manĝigi la tutan homaron.
Mi konfesas ke mi ja manĝas viandon, sed ne ĉiutage kaj nur malmulte. Ofte mi decidas kontraŭ viando kaj elektas legomon, terpomojn aŭ rizon por manĝi.

Filu (显示个人资料) 2010年9月14日上午12:57:53

fizikisto:Mi konfesas ke mi ja manĝas viandon, sed ne ĉiutage kaj nur malmulte. Ofte mi decidas kontraŭ viando kaj elektas legomon, terpomojn aŭ rizon por manĝi.
Mi ne sentas bezonon "konfesi", sed mia karnmanĝmoroj estas similaj al viaj: ne ĉiutage, kaj plej ofte en receptoj kie ĝi estas ĉirkaŭ kvin- al kvar-ono de plado aŭ malpli.

Malgraŭ ke mi tre ŝatas ŝafidon, salmon, truton, karibuon, alkon, ktp., mi tre ofte decidas manĝi salaton el legomoj kaj/aŭ fazeoloj kaj entute eviti viandon.

AnFu (显示个人资料) 2010年9月14日上午1:06:26

jan aleksan:
nikko:>ĝi stimulas la instinkton bestan

Tute male, viandoanĝado trankviligas homon kaj satigas bone. Rifuzo de viando faras homon truda kaj nervozema, kion estas facile rimarki, observinte vegetaranojn.
Ahah nenene mi tute malkonsentas kun tia aserto.
Sed, Jan... via foto ŝajnas ioma nervoza. Ĉu eble estas vegetarano? rido.gif

AnFu (显示个人资料) 2010年9月14日上午1:54:14

Hitler ne estis vegetarano.

Hitler pretendis esti vegetarano. Li nur diris ke estis vegetarano. Estis parto de lia propaganda maŝino.

Lia kuirulo diris ke la manĝaĵo plej ŝatata de Hitler estis iajn birdetojn. Li ankaŭ manĝis kolbasojn kaj kaviaron.

Esti vegetarano estas malfacila kiam oni mangas kolbasojn, kaviaron, kaj birdojn.

Oni ne devus facile kaj plene krei homon, kiu mortigas 6,000,000 personojn.

------------------------------------------------------------------
Bonvolu, NE korektu miajn erarojn.

jan aleksan (显示个人资料) 2010年9月15日下午6:50:45

Kion vi pensas pri la vianda robo de Lady Gaga? vianda robo

AnFu (显示个人资料) 2010年9月16日上午3:15:31

jan aleksan:Kion vi pensas pri la vianda robo de Lady Gaga?
Mi pensas ke estas abomene kiel la coloro de la viando konfliktas kun la coloro de la haŭto de Gaga.

rideto.gif

------------------------------------------------------------------
Bonvolu, ne korektu miajn erarojn.

tucarj (显示个人资料) 2010年9月16日上午5:10:59

AnFu:
jan aleksan:Kion vi pensas pri la vianda robo de Lady Gaga?
Mi pensas ke estas abomene kiel la coloro de la viando konfliktas kun la coloro de la haŭto de Gaga.

rideto.gif

------------------------------------------------------------------
Bonvolu, ne korektu miajn erarojn.
uauhauhauhauha....mi ŝatas Gaga...sed kelkfoje mi timas ŝin haha

----------------------------------------------
NE VIDU !!! Utila kaj Vanta rido.gif

回到上端