Tartalom

Esperanto sen Fleksio

nissa_amas_katoj-tól, 2010. szeptember 14.

Hozzászólások: 15

Nyelv: Esperanto

nissa_amas_katoj (Profil megtekintése) 2010. szeptember 14. 15:15:51

Ĉu vi scias pri la Esperanto 'dialekto' Esperanto sen Fleksio?

Ĉu estas retejoj kaj blogoj pri/en la lingvo?

Mi volas usi la lingvon en romano.

jan aleksan (Profil megtekintése) 2010. szeptember 15. 11:48:26

nissa_amas_katoj:Ĉu vi scias pri la Esperanto 'dialekto' Esperanto sen Fleksio?

Ĉu estas retejoj kaj blogoj pri/en la lingvo?

Mi volas usi la lingvon en romano.
mi ne konas, ĉu vi povas doni ekzemplajn frazojn?

patrik (Profil megtekintése) 2010. szeptember 15. 14:11:27

jan aleksan:mi ne konas, ĉu vi povas doni ekzemplajn frazojn?
Jen: Esperanto sen Fleksio okulumo.gif

patrik (Profil megtekintése) 2010. szeptember 15. 14:11:31

Pardonu pro la duoblaĵo.

SinjoroRoboto (Profil megtekintése) 2010. szeptember 16. 7:36:02

patrik:
jan aleksan:mi ne konas, ĉu vi povas doni ekzemplajn frazojn?
Jen: Esperanto sen Fleksio okulumo.gif
Bedaŭrinde por la originala mesaĝinto, ŝajnas ke la ideon de Esperanto sen Fleksio jam ne estas multa pli ol la enhavoj de tiu paĝo. Per Vikipedio, la verkinto de tiu paĝo ankaŭ estas la verkisto de tiu dialekto. Eble oni kiu volus verki en tiu lingvo devas kontakti al Rick Harrison, kaj peti lin se li volus kunlabori en la verkado.

Laŭ mi, estus pli bona skribi novan literaturon en norma Esperanto (Jes, mis scias ke mia lingvouzo jam ne estas "norma", sed mi provas bonigi ĝin.). La esperantista komunumo jam estas eta kaj maldensa. Malverŝajnas ke ĝi pliiĝos per tiaj vastaj subitaj reformoj.

Tamen mi konsentas ke la ideo de tiu dialekto estas meme interesa. Ĉiaokaze, bonsorto kun la romano.

yugary (Profil megtekintése) 2010. október 3. 8:06:19

Mi tre dubas ĉu oni rajtas nomi la finaĵojn de Esperanto "fleksioj". Fleksioj estas nedisigeblaj partoj de vorto. Esperanto do jam estas senfleksia.

Altebrilas (Profil megtekintése) 2010. október 9. 21:13:11

mi serĉis la advantaĝojn de tiu lingvo en la TTT pag'o.

La aŭtoro asertas, ke:
- estas amuze konsideri reformojn de esperanto, kvankam esperantistoj malŝatas ilin
- sia lingvo forigas aferojn kiuj kreas malfacilaĵojn por uzantoj de lingvoj kun pli simpla gramatiko ol esperanto, ĉefe terminaĵojn.

Kompreneble, esperanto ne estas perfekta, kaj oni povas simpligi ĝin laŭ multaj manieroj.

Ĉiun reformon oni povas facile imagi, sed estas multe pli malfacile konvinki pli ol dek personojn uzi ĝin. demando.gif

yugary (Profil megtekintése) 2010. november 7. 7:45:08

yugary:Mi tre dubas ĉu oni rajtas nomi la finaĵojn de Esperanto "fleksioj". Fleksioj estas nedisigeblaj partoj de vorto. Esperanto do jam estas senfleksia.
Jn o ??? n ki jn an!!! Ig ajn os iĝ ajn el i os ant-iom krom eĉec ebl igiĝ jam as on la tre de is i em... ktp...

A naci inter o lingv la, o ant esper.
La vortelementoj de Esperanto estas "disigeblaj" en la senco ke ili estas tute ne kunfandemaj. Alivorte, oni povas kunmeti ilin kun aliaj elementoj sen ŝanĝi la formon de iu ajn elemento de la kunmetaĵo. La vortfarado de Esperanto estas do aglutina, ne kunfandeme fleksia kiel ekzemple Latino aŭ la rusa. Eĉ finaĵoj kiel -o, -as, ­ktp estas tiaj. Ekzemploj troviĝas en vortoj kiel "o-vorto", "as-tempo", ktp.

Rohan (Profil megtekintése) 2010. november 7. 19:26:29

SinjoroRoboto:(Jes, mis scias ke mia lingvouzo jam ne estas "norma", sed mi provas bonigi ĝin.).
Ĉu mi maltrafis ion? Via lingvouzo ŝajnas sufiĉe norma kaj plaĉa al mi. rideto.gif

Roberto12 (Profil megtekintése) 2010. november 14. 10:28:49

Lingvo sen plurala sufikso, sen akuzativa sufikso, kaj sen verbaj konjugacioj, ne estas malbona ideo. Tre simpla - eble tro simpla. Sed mi mem tro ŝatas la morfologion de Esperanto, pensi pri ĉirkaŭbraki tiun idon.

Mi vidas problemon kun la senakuzativa sistemo tie. Rigardu ĉi tiun frazon:

Hieraŭ ĝi esti manĝanta bovino.

Ĉu ĝi signifas (Esperante) "hieraŭ ĝi estis manĝanta bovinon", aŭ "hieraŭ ĝi estis bovino kiu manĝis" ?

Vissza a tetejére