Meldinger: 23
Språk: Esperanto
nikko (Å vise profilen) 2010 9 22 07:45:31
novatago (Å vise profilen) 2010 9 22 08:34:15
nikko: Se ĝi estus facila, ĉiuj ĝin lernusTio ja evidentas ne esti tiel. La problemo estas ke vi volas vidi Esperanton kvazaŭ facila lingvo. Tamen Esperanto estas PLI facila OL la aliaj lingvoj.
nikko:esperanitstoj rapide sukcesas en ĝi, ne danke al gramatiko aŭ lingva strukturo, sed danke al ilia obseda strebo.Tiu ne estas mia kazo. Laŭ mi, la plejmulto de la Esperantistoj lernas Esperanton sukcese ĉar havas veran interesiĝon. Tamen la obsedo temas pri disvastigi ĝin kaj vidi ke aliaj ne havas interesiĝon. Tiam venas la obsedaj pensoj pri kial ne ekzistas tia intereso. La respondo ne estas en Esperanto. La respondo estas ke multaj personoj havas aliajn interesiĝojn. Ili certe ankaŭ estas frikuloj sed pri aliaj frikaĵoj kaj la tago nur havas 24 horojn kaj ĉiuj bezonas dormi plurajn horojn.
nikko:Esperanto postulas de homo la plej malfacilan agon - pensi analize kaj konstrue. Aliaj lingvoj postulas plejparte memori vortojn, regulojn kaj eksterregulajn nuancojn. Esperantistoj ĉiam diris, - "Ho! Vi ne plu devas memori aron da malregilaĵoj!Esperanto postulas praktikon tiel, kiel aliaj lingvoj postulas praktikon. Tamen esperanto ne postulas lerni malnecesajn esceptojn kaj tial oni havas pli da tempo por praktiki.
nikko:Por publiko tiu ĉi lingvo estas multe pli teda kaj nekomprenebla.Kiel eblas ke tio estu vera se la plejmulto eĉ ne scias pri la ekzisto de la lingvo?
nikko: ke Esperanto ne estas bona solvoEble Esperanto ne estas la plej bona sed ĝi certe estas la plej bona unua paŝo. Kvakam laŭ mi, nun ne estas la momento por serĉi pli bonan solvan ĉar ĝi certe ricevos la saman bonvenon aŭ malpli bonan, kiun havis Esperanto. Tio ja estas evidenta pro la "sukceso", kiun havis la aliajn proponojn.
Ĝis, Novatago.
nikko (Å vise profilen) 2010 9 22 08:43:56
Ĉu vi ne komprenas, ke por plejparto de homoj lerni esceptojn estas pli facile ol pripensadi ĉiun vorton analize? Tio estas ŝlosilo al mia vidpunkto.
zan (Å vise profilen) 2010 9 22 08:58:57
nikko:Esperanto postulas de homo la plej malfacilan agon - pensi analize kaj konstrue.JES, Jes jes,, vi pravas.
.....
Sed tio ne estas pli facila vojo por plejparto de homoj, sed nur por homoj havantaj analizecan kaj profundopensan menson. Por publiko tiu ĉi lingvo estas multe pli teda kaj nekomprenebla.
Ju pli oni diris, ke Esperanto estas logika lingvo, des pli mi timis, ke mi ne havas logikecon...
Sed tamen lastatempe mi pensas, ke Esperanto estas ne tiel logika lingvo. Same kiel aliaj lingvoj Esperanto enhavas mallogikecon. Mirinde, tia mallogikeco devenas de eŭropaj lingvoj!(Mi rimarkis tion en iama "konsultejo" .) Do ne timu. Esperanto ne estas tiel speciala lingvo kiel oni laŭdas.
AlfRoland (Å vise profilen) 2010 9 22 11:13:01
Kvankam neniu lingvo estas tute facila, Esperanto tamen tre facilas kompare al la germana sed ankaŭ kompare al la angla kaj la hispana.
oxymor (Å vise profilen) 2010 9 22 11:48:51
Li ŝparos malpli da tempo ol la aliaj, sed tamen iomete ĉar li ne devos lerni konjugaciojn, genroj.
Mi ankaŭ kredas ke ĉiu kapablas rapide trovi kelkajn simplajn rilatojn inter vortoj...ĉu ne?
novatago (Å vise profilen) 2010 9 22 12:20:06
nikko:Tamen esperanto ne postulas lerni malnecesajn esceptojn kaj tial oni havas pli da tempo por praktiki.Mi ne pensas tiel. Krome, mi ripetas ĉar ŝajne vi ne komprenis min: Esperanto postulas praktikon. Praktiko igas malnecesa la analizon. Aliflanke tiu parto de Esperanto, kiun vi kritikas, ne nur helpas serĉi taŭgajn vortojn por bone ekspliki ideojn, kiam ni ne havas vortaron aŭ se ni ne scias bone kiel diri ion sed ankaŭ helpas por pli bone kompreni. Ĉu tio ne estas same facila por ĉiuj? Certe ĝi ne estas sed en aliaj lingvoj ĝi simple estas tre malfacila por ĉiuj.
Ĉu vi ne komprenas, ke por plejparto de homoj lerni esceptojn estas pli facile ol pripensadi ĉiun vorton analize? Tio estas ŝlosilo al mia vidpunkto.
Ĝis, Novatago.
horsto (Å vise profilen) 2010 9 22 12:50:28
Sed Esperanto ja ne estas tia lingvo. Mi tute konsentas kun oxymor. Imagu homon, kiu tute ne kapablas pensi logike. Tiu homo povus lerni Esperanton same kiel la naciajn lingvojn, li eble neniam uzus novajn, proprajn manieron esprimi ion, sed ĉiam nur ripetus la jam lernitajn parolturnojn. Sed ankaŭ por tia homo estus pli facile lerni Esperanton ol iun nacian lingvon, kiel oxymor skribis, li ne devus lerni deklinacii, konjugacii, genrojn, ktp.
Bonvolu legi pri la historio de Esperanto. En la komenco de la movado Esperanto estis tre sukcesa ĉe normalaj homoj, kiuj ne havis altan edukon, laboristoj, fervojistoj, ktp. Tio bone montras ke Esperanto facilas por ĉiuj homoj.
darkweasel (Å vise profilen) 2010 9 22 13:05:13
horsto:li ne devus lerni deklinacii, konjunkcii, genrojn, ktp.Oni ja devas "lerni" konjunkcii (se onia nacia lingvo ne havas konjunkciojn). Mi pensas, ke vi celas, ke oni ne devas lerni konjugacii.
Ĉiuokaze, jen kion mi respondis jam hodiaŭ IRC-e (h-sisteme, ĉar mi tajpis poŝtelefone delerneje).
2010-09-22 09:56:00 <darkweasel> nu, lau mi tiuj al kiuj malfacilas pensi strukture
2010-09-22 09:56:35 <darkweasel> povas analizi aferojn kiel malvarm- kiel unuradikajn
2010-09-22 09:56:55 <darkweasel> sen analizi
2010-09-22 10:00:57 <darkweasel> mi mem fakte longe pensis ke depend' estas radiko
2010-09-22 10:01:13 <darkweasel> ghis mi iam serchis ghin en revo
(Venis la argumento, ke en naciaj lingvoj oni kutime ne diskutas pri kio estas logika kaj kio ne, sed povas simple diri "oni diras tiel!", kaj tio estas pli facila.)
2010-09-22 10:03:22 <darkweasel> jes sed tio estas pro alia kialo
2010-09-22 10:04:17 <darkweasel> tiel estas ne pro la esperanta kunmetemo sed char eo ne havas normodonan denaskularon
2010-09-22 10:04:44 <darkweasel> kiun oni povas intervjui pri chiu lingvero
2010-09-22 10:06:01 <darkweasel> [...] tio estas ghenerala "problemo" de planlingvoj
2010-09-22 10:08:48 <darkweasel> diskutado pri kiel oni parolu estas neevitebla en planlingvo
horsto (Å vise profilen) 2010 9 22 13:27:17
darkweasel: Mi pensas, ke vi celas, ke oni ne devas lerni konjugacii.Jes, dankon.