Sadržaj

Esperanto tajpilo por ifono/ipado/ipodo

od jubilo, 22. rujna 2010.

Poruke: 7

Jezik: Esperanto

jubilo (Prikaz profila) 22. rujna 2010. 15:49:48

Jen senkosta klavaro/tajpilo por ĉapeliaj literoj en la apple-komputiletoj iphone / ipod touch / ipad

estas tute senkosta!

http://bit.ly/8YsSuZ

RiotNrrd (Prikaz profila) 23. rujna 2010. 01:39:24

Mi elŝutis ĝin al mia iPad, kaj provis ĝin. Ĝi funkcias bone! Mi antaŭe sentis la mankon de tia klavaro, sed nun feliĉas. Dankon por la ligilo!

Nun, estus bonege se mi povus anstataŭigi tute la normalan klavaron kaj uzi la novan trans ĉiuj "app"-oj (antaŭ ĉio la foliumiloj). Sed... mi kredas ke Apple neebligas tion per ĝia softvara konstruo.

Andreo Jankovskij (Prikaz profila) 9. listopada 2010. 07:20:17

RiotNrrd:
Nun, estus bonege se mi povus anstataŭigi tute la normalan klavaron kaj uzi la novan trans ĉiuj "app"-oj (antaŭ ĉio la foliumiloj). Sed... mi kredas ke Apple neebligas tion per ĝia softvara konstruo.
Mi instalis ĉi tiun E-klavaron al Ajpado.
Do, en listo de klavaroj la vorto Esperanto ne aperis. Sed aperis aparta programeto en kiu eblas skribi kun ĉapaletojn. Kaj poste kopii la tekston en foliumilo...

Jes, ni bezonas veran E-klavaron.

Sed, se ankoraŭ forestas vera E-klavaro, tiu ĉi ilo estas utila.

Andreo Jankovskij (Prikaz profila) 1. prosinca 2010. 14:59:27

Mi proponas uzi la vortojn:

Ajpado
Ajpodo
Ajfono


Verŝajne ili estas pli esperantigitaj kaj kompreneblaj (ol ifono/ipado/ipodo). Kiel vi pensas?

mihxil (Prikaz profila) 1. prosinca 2010. 16:24:23

Andreo Jankovskij:Mi proponas uzi la vortojn:

Ajpado
Ajpodo
Ajfono


Verŝajne ili estas pli esperantigitaj kaj kompreneblaj (ol ifono/ipado/ipodo). Kiel vi pensas?
Mi pensas ke estas fekegale. Evidente ties prononcoj pli proksimas la originalojn, sed la skribo, aliflanke, aspektus al multaj iom stranga. Mi preferus simplan 'ipodo' aŭ eĉ 'iPodo', ĉar al mi la skribo ŝajnas esti minimume tiom grava kiom la prononco.

Alia ideo estus 'MiPodo"... ridulo.gif

dobri (Prikaz profila) 1. prosinca 2010. 20:45:54

Andreo Jankovskij:Mi proponas uzi la vortojn:

Ajpado
Ajpodo
Ajfono


Verŝajne ili estas pli esperantigitaj kaj kompreneblaj (ol ifono/ipado/ipodo). Kiel vi pensas?
Laŭ mia opinio vi sukcese esperantigis la internaciajn terminojn. Skribado devas adaptiĝi al prononcado.

sev (Prikaz profila) 18. prosinca 2010. 22:20:10

Klavaro por Esperanto, sur via Android-poŝtelefono : http://traduku.net/androidklavaro

Mi plezure uzas ĝin.

Natrag na vrh