前往目錄

Nenecesaj komoj

貼文者: yugary, 2010年9月25日

訊息: 8

語言: Esperanto

yugary (顯示個人資料) 2010年9月25日上午5:12:35

Mi bone scias ke Esperanto ne havas firmajn regulojn pri interpunkcio, kaj pro tiu manko Esperantistoj emas aŭ sekvi la interpunkcian uzadon de sia nacilingvo aŭ imiti la Zamenhofan interpunkcian stilon, kiu ŝajnas bazita sur tiu de la orienteŭropaj lingvoj. Pro tiuj kialoj, multaj dokumentoj verkitaj en Esperanto estas surŝutitaj per nebezonataj komoj kiuj aldonas neniun al la senco de la frazoj kaj, almenaŭ laŭ mia opinio, eĉ povas malhelpi komprenon. Jen tipa ekzemplo de frazo kun superfluaj komoj (trovita Interrete en dokumento pri lingvistiko):

"Dusenceco povas rezulti de tio, ke la aŭskultanto/leganto ne scias, ĉu temas pri indikanta esprimo, aŭ ne."

Frazoj tiel "pipritaj" per komoj balbutigas la voĉon en mia menso kaj "singultigas" al mi la okulojn.

En tiu frazo, ĉiu komo povas esti forlasita sen perdi eĉ iometon da signifo. Rigardu:

"Dusenceco povas rezulti de tio ke la aŭskultanto/leganto ne scias ĉu temas pri indikanta esprimo aŭ ne."

Mi opinias ke ni devus esti pli ŝparema je komoj, ilin uzante nur kiam ili efektive helpas al la leganto tiel ke li povu legi glite kaj tuj kompreni ĉiun frazon je la unua trapaso.

zan (顯示個人資料) 2010年9月25日上午6:56:23

Al mi pli malfacilas sen-koma frazo.
Relative ĉi-forumanoj uzas malmultajn komojn. Tial mi fojfoje malfacile komprenas iliajn frazojn. (Sed mi pene ellegas ilin.)
Taŭgaj komoj helpas al mi kompreni frazon.
Tamen la uzado de komoj spegulas la karakteron de skribinto. Mi opinias, ke diverseco riĉigos esperanton.

darkweasel (顯示個人資料) 2010年9月25日上午8:55:05

Certe ekzistas multaj nenecesaj komoj, kiujn eblus forlasi sen perdi signifon, sed komoj helpas al la leganto kompreni pli bone la strukturon de frazo kaj do plirapidigas la legadon.

5KFunRun (顯示個人資料) 2010年9月25日下午2:45:08

Mi ankaŭ pensas kiel yugary. Oni kutime povas komprenas frazerojn sen komoj. Certaj vortoj de senkomaj frazoj gvidos legantojn, ekz. "ke" kaj "sed" kaj ofte "kiu".

"Kaj" konfuzigas min ĉar kelkfoje ĝi ligas substantivojn kaj (!!!) kelkfoje ĝi ligas klaŭzojn. Mi ofte devas legi dufoje por kompreni.

horsto (顯示個人資料) 2010年9月25日下午3:45:44

yugary:
"Dusenceco povas rezulti de tio, ke la aŭskultanto/leganto ne scias, ĉu temas pri indikanta esprimo, aŭ ne."

Frazoj tiel "pipritaj" per komoj balbutigas la voĉon en mia menso kaj "singultigas" al mi la okulojn.
Mi eble ne metus la lastan komon, sed la aliaj oni metus ankaŭ en la germana lingvo. Certe oni povas kompreni la frazon sen la komoj. Sed se vi dirus tiun frazon al aliuloj kaj se vi volus ke la aliuloj bone komprenu vin, tiam vi farus mallongan paŭzon ekzakte tie kie estas la komoj. Do la komoj indikas la paŭzojn.

nikko (顯示個人資料) 2010年9月27日上午9:34:06

Mi uzas komojn rusmaniere - indikas subfrazojn kaj alparolojn senrilate ĉu ĉeestas "ke, se" kaj aliaj subfrazigaj vortetoj. Tio ĉi estas ioma redundo, sed permesas 100%-e montri la sintaksan sturkturon.

Tio ne estas kontraŭregula, ĉar Z mem skribis, ke interpunkcio estu varia.

KoLonJaNo (顯示個人資料) 2010年9月27日上午11:52:32

Saluton!

Ankaŭ mi eble emas meti tro da komoj, sed opinias tion preferinda al maltro da aŭ tuta manko de komoj.

Kompreneble gravas, ke oni ne metu komojn same hazarde kiel iuj aldonas la finaĵon -N al vortoj. okulumo.gif

Komeme,
Kolonjano

Hispanio (顯示個人資料) 2010年9月27日下午1:16:56

Certe Esperanto estas lingvo por ĉiuj, kaj ĉiuj povas kompreni iun tre bone, ne gravas ĉu estas komoj aŭ ne en kelkaj partoj.

Mi emas ne skribi komojn en tiuj partoj, pro tio ke en la hispana la regulo estas tiel. Kaj mi kredas ke ĉiuj povas kompreni min.

La gramatikaj reguloj de Esperanto ne estas ŝanĝeblaj, sed la demeto aŭ enmeto de komoj ne estas grava afero por la (mis)kompreno inter la homoj.

回到上端