إلى المحتويات

Kiu rajtas krei atoma bomboj?

من LVX, 27 سبتمبر، 2010

المشاركات: 40

لغة: Esperanto

LVX (عرض الملف الشخصي) 27 سبتمبر، 2010 2:26:57 م

Mia opinio pri la supra demando:
Fakte neniu, tiaj bomboj nur kaŭzas doloroj kaj malĝojo en la mondo.

SED.

Se kelkaj landoj havas ĝin, do mi pensas ke aliaj ajn landoj, ankaŭ rajtas fari ĝin.
Tio nomiĝas egalrajtoj.
Se Usono rajtas produkti atomicaj bombojn do ankaŭ Irano rajtas.

Egalrajto por ĉiuj!!

Kion vi pensas pri tio?
Gabriel

Miland (عرض الملف الشخصي) 27 سبتمبر، 2010 5:08:58 م

En Irano homaj rajtoj ne estas tiel bone respektataj kiel en demokratioj, precipe por virinoj. Miaopinie estus danĝere por la tuta mezoriento se Irano sukcesus konstrui atombombon, kaj do indas ke aliaj landoj malhelpu tion.

mihxil (عرض الملف الشخصي) 27 سبتمبر، 2010 5:29:08 م

Mi samopinias ke atombomboj entute ne ekzistu. Kaj Usono ankoraŭ estas la sola lando, kiu efektive iam uzis tiajn bombojn. Ĝi ankaŭ ne jam detruis ĉiujn siajn, do estas iom nekonvinke se Usono volus malpermesi konstruon al aliaj landoj.

Aliflanke mi devas konfesi ke mi preferas ke Usono disponas pri atombomboj al ke Irano disponas

Pli aŭ simile zorgige estas ke Israelo, Pakistano kaj Barato havas. Ne estas neimageble ke en tiuj regionoj oni eĉ pretas iam uzi.

Genjix (عرض الملف الشخصي) 27 سبتمبر، 2010 5:50:18 م

Sonĝo de Carl Sagan

Post kiam mi unue rigardis tiun videon, mi ploris. Multaj scientistoj konsentas ke bomboj teruras.

Ĝi estas la plej malĝoja aĵoj kiun mi vidis iam ajn.

vincas (عرض الملف الشخصي) 27 سبتمبر، 2010 5:59:05 م

>Egalrajto por ĉiuj!!

Ĉu ankaŭ teroristoj rajtas produkti bombojn. Mi pensas, ke ne ĉiuj havas rajtoj.

Genjix (عرض الملف الشخصي) 27 سبتمبر، 2010 7:53:50 م

Bomboj povas mortigi, tiel neniu rajtas posedi ilin.

Kaj atoma bombo ne estas utila por venkado de batalo. Moderna milito tre diferencas al antaŭ kiel 'asymmetric warfare'... Ili ne efektive kontraŭbatalas. Moderna milito bezonas kaj informaĵojn kaj aliajn novajn ilojn.

MAD 'mutually assured destruction' estas kaj stultega kaj danĝera ideo. Homaro devas ne ludi kun tio, kiel malzorgaĵo

AlfRoland (عرض الملف الشخصي) 27 سبتمبر، 2010 8:29:11 م

Morale neniu rajtas, sed tio estas teorio. Praktiko estas bedaŭrinde alia afero!

Miland (عرض الملف الشخصي) 27 سبتمبر، 2010 9:23:16 م

Eble atoma eksplodo povas havi pozitivan aspekton.

Serioze, Einstein sugestis ke kia ajn batalilojn oni uzos dum la tria mondmilito, dum la kvara oni uzos rokojn kaj ŝtonojn!

Eddycgn (عرض الملف الشخصي) 27 سبتمبر، 2010 9:35:56 م

Miland:... eble atoma eksplodo povas havi pozitivan aspekton[/url]!
Certe, por la insektoj. La ununuraj pretervivintaj post la kompleta eksplodo... senkulpa.gif

zan (عرض الملف الشخصي) 27 سبتمبر، 2010 11:47:39 م

Kial vi ĉiuj menciis nur pri Usono, Irano, Israelo, Pakistano kaj Barato? Ja ankaŭ estas Anglio, Francio, Rusio kaj Ĉinio. Kaj suspektinda estas Norda-koreio.
Ĉi lastaj ankaŭ estas danĝeraj por ne-havantaj landoj, ĉu ne?
Unue ĉiuj havantaj landoj egale malpliigu sian nuklean armilon.

عودة للاعلى