לתוכן העניינים

Ĉu al vi plaĉas la rusa belkanto?

של palaman, 28 בספטמבר 2010

הודעות: 12

שפה: Esperanto

palaman (הצגת פרופיל) 28 בספטמבר 2010, 20:00:35

Aŭskultu bonvole

http://mvsolohin.ru/files/tebe-odeyuscegosya.mp3

Al mi ŝajnas tio esti neordinare bela kaj mirinde profunda muziko.

Antikva, stranga, ĉarma...

Kion dirus vi?

Genjix (הצגת פרופיל) 28 בספטמבר 2010, 20:06:58

belkanto ŝajnas kanto de beleco, ne bela kanto.

Miland (הצגת פרופיל) 29 בספטמבר 2010, 14:45:28

Ja bela. Ĉu ortodoksa liturgia kanto? Mi aŭdis la vortojn "boĵe", "kriste" kaj "gospodi".

palaman (הצגת פרופיל) 29 בספטמבר 2010, 18:38:15

Miland:Ja bela. Ĉu ortodoksa liturgia kanto? Mi aŭdis la vortojn "boĵe", "kriste" kaj "gospodi".
Jes, tio estas ortodoksa liturgia kanto, kiun oni kantas dum la Pasiono.

palaman (הצגת פרופיל) 29 בספטמבר 2010, 18:51:25

Genjix:belkanto ŝajnas kanto de beleco, ne bela kanto.
Jes, tamen tiuokaze mi uzis la alian vortfaradon.
Nome.
"Belkatno" signifas ado "belkanti".
"Belkanti" ion estas kanti ion bela.

Temas pri la tute aparta maniero de kantado, kiun oni kutime uzas en Itala opero kaj kiun nomas ĝuste "belkanto" (do, "belkanto" estas itala vorto). La saman kantmanieron oni uzis en Rusa eklezio antaŭ lastaj persekutoj. Bedaŭrinde, nun preskaŭ neniu scipovas belkanti en la Rusa eklezio, ĉar preskaŭ ĉiuj kantistoj estis mortigitaj, la tradicio iom mortis.
Tamen jen kelkuloj ankoraŭ scipovas belkanti kirke ĝis nun!

Eddycgn (הצגת פרופיל) 2 באוקטובר 2010, 13:44:54

Belkanto ne estas nur kanto de beleco, ĝi povas esti drama kanto...

Mi konas multajn bonegajn rusajn belkantkantistinojn, kiuj kantas en konataj operoj, kiel:
Edita Gruberova, Anna Jurjewna Netrebko, Julia Novikova, kiun mi vidis kaj aŭdis tiujare en Rigoletto vive el Mantovo (Kun Placido Domingo), eminenta prezentado kaj kantado! Tio estas vera belkanto, kvankam la opero finas tragike!

palaman (הצגת פרופיל) 6 באוקטובר 2010, 19:18:21

Jenas la teksto de la viva dramo:

Per lum' vestitan kiel per ĉemizo
de l' ligno Vin deprenis Jozef' kun Nikodemo
kaj Vin vidante
malviva, nuda, sensepulkra
ekploris kore li, dirante:
Ho ve al mi, Jesuo plej dolĉega!
Apenaŭ Vin ekvidinte sur la Kruco pendanta,
la sun' tegiĝis per mallumo,
la tero tremis pro teruro,
disŝiriĝis la templa vualo;
sed jen mi vidas Vin,
pro mi libervole la morton akceptintan.
Kiel mi Vin sepulkru, ho mia Dio,
en kiun tukon mi Vin envolvu?
Per kiuj manoj mi tuŝu Vian malpereeman Korpon?
Per kiu himno akompanu mi Vian forpason, ho Malavara?
Mi gloras Viajn suferojn,
kaj himnas mi Vian sepulkron kun la Releviĝo
vokante: Haleluja, Sinjoro!

palaman (הצגת פרופיל) 6 באוקטובר 2010, 19:27:45

Arktuso (הצגת פרופיל) 8 באוקטובר 2010, 16:20:31

Unua kanto ekdormigas min. :-/
Sed gi estas mia opinio, ĉiuj-a (estas korekta?) opinio estas malsama.

palaman (הצגת פרופיל) 12 באוקטובר 2010, 16:03:01

Arktuso:Unua kanto ekdormigas min. :-/
Nu, do ĝi povas esti utila eĉ por vi... Fakte pli frue mi regule uzis la ekleziajn kantojn por dormigi mian infanon.
Kial ne?
ĉiuj-a (estas korekta?) opinio estas malsama.
Interesa demando! Ĉu vorto "ĉiua" eblas?
Aŭ pli korektas diri "ĉies"?

לראש הדף