Príspevky: 12
Jazyk: Esperanto
palaman (Zobraziť profil) 28. septembra 2010 20:00:35
http://mvsolohin.ru/files/tebe-odeyuscegosya.mp3
Al mi ŝajnas tio esti neordinare bela kaj mirinde profunda muziko.
Antikva, stranga, ĉarma...
Kion dirus vi?
Genjix (Zobraziť profil) 28. septembra 2010 20:06:58
Miland (Zobraziť profil) 29. septembra 2010 14:45:28
palaman (Zobraziť profil) 29. septembra 2010 18:38:15
Miland:Ja bela. Ĉu ortodoksa liturgia kanto? Mi aŭdis la vortojn "boĵe", "kriste" kaj "gospodi".Jes, tio estas ortodoksa liturgia kanto, kiun oni kantas dum la Pasiono.
palaman (Zobraziť profil) 29. septembra 2010 18:51:25
Genjix:belkanto ŝajnas kanto de beleco, ne bela kanto.Jes, tamen tiuokaze mi uzis la alian vortfaradon.
Nome.
"Belkatno" signifas ado "belkanti".
"Belkanti" ion estas kanti ion bela.
Temas pri la tute aparta maniero de kantado, kiun oni kutime uzas en Itala opero kaj kiun nomas ĝuste "belkanto" (do, "belkanto" estas itala vorto). La saman kantmanieron oni uzis en Rusa eklezio antaŭ lastaj persekutoj. Bedaŭrinde, nun preskaŭ neniu scipovas belkanti en la Rusa eklezio, ĉar preskaŭ ĉiuj kantistoj estis mortigitaj, la tradicio iom mortis.
Tamen jen kelkuloj ankoraŭ scipovas belkanti kirke ĝis nun!
Eddycgn (Zobraziť profil) 2. októbra 2010 13:44:54
Mi konas multajn bonegajn rusajn belkantkantistinojn, kiuj kantas en konataj operoj, kiel:
Edita Gruberova, Anna Jurjewna Netrebko, Julia Novikova, kiun mi vidis kaj aŭdis tiujare en Rigoletto vive el Mantovo (Kun Placido Domingo), eminenta prezentado kaj kantado! Tio estas vera belkanto, kvankam la opero finas tragike!
palaman (Zobraziť profil) 6. októbra 2010 19:18:21
Per lum' vestitan kiel per ĉemizo
de l' ligno Vin deprenis Jozef' kun Nikodemo
kaj Vin vidante
malviva, nuda, sensepulkra
ekploris kore li, dirante:
Ho ve al mi, Jesuo plej dolĉega!
Apenaŭ Vin ekvidinte sur la Kruco pendanta,
la sun' tegiĝis per mallumo,
la tero tremis pro teruro,
disŝiriĝis la templa vualo;
sed jen mi vidas Vin,
pro mi libervole la morton akceptintan.
Kiel mi Vin sepulkru, ho mia Dio,
en kiun tukon mi Vin envolvu?
Per kiuj manoj mi tuŝu Vian malpereeman Korpon?
Per kiu himno akompanu mi Vian forpason, ho Malavara?
Mi gloras Viajn suferojn,
kaj himnas mi Vian sepulkron kun la Releviĝo
vokante: Haleluja, Sinjoro!
palaman (Zobraziť profil) 6. októbra 2010 19:27:45
Arktuso (Zobraziť profil) 8. októbra 2010 16:20:31
Sed gi estas mia opinio, ĉiuj-a (estas korekta?) opinio estas malsama.
palaman (Zobraziť profil) 12. októbra 2010 16:03:01
Arktuso:Unua kanto ekdormigas min. :-/Nu, do ĝi povas esti utila eĉ por vi... Fakte pli frue mi regule uzis la ekleziajn kantojn por dormigi mian infanon.
Kial ne?
ĉiuj-a (estas korekta?) opinio estas malsama.Interesa demando! Ĉu vorto "ĉiua" eblas?
Aŭ pli korektas diri "ĉies"?