* Kiel krias la bestoj esperante kaj in viaj lingvoj
de manu_fr, 28 aprilie 2007
Contribuții/Mesaje: 31
Limbă: Esperanto
Mielo (Arată profil) 1 mai 2007, 12:33:31
hungare:
anaso: háp-háp
birdo: csipp-csipp
ĉevalo: nyihaha
bovino: múúúúúú
lupo: aúúúúúúú
meleagro: ? mi ne scias
abelo: zümm-zümm
heliko: ili estas silenta hungare
koko: kukurikúúúú
kokino: koty-koty
hundo: vau-vau
porko: röff-röff
azeno: iáááááá
ŝafo: beeeeeee
kato: nyaúú
rano: brekeke
Andybolg (Arată profil) 1 mai 2007, 14:37:18
Prononco:
U - angle 'crew', 'too'.
Y - Iom simile al Esperante 'ido'. Iom simile al germane 'Tür'.
Æ - angle 'bad' aŭ 'cat.' Ia mikso inter a kaj e.
Ø - angle 'burn' aŭ 'cut'- Ia mikso inter o kaj e.
Å - Esperante hundo.
anaso - 'kvakk-kvakk' ('kvak-kvak, mallonga 'a'.)
birdo - 'piiip-piiip' ('pip-pip')
ĉevalo - 'vrinsk-vrinsk' (tion oni skribas, sed, vere, tio ne estas la korekta sono )
koko - 'kykkelikyyy!'
kokino - 'kakle-kakle' (la sama ^)
bovino - 'møøø'
lupo - 'oouuuu'
abelo - 'bzzzzz', 'zum-zum'
heliko - neniu sono!
kato - 'mjau-mjau'
hundo - 'voff-voff' ('vof-vof', mallonga 'o')
ŝafo - 'bæææ'
rano - 'kvekk-kvekk' aŭ 'kvakk-kvakk'.
porko - 'nøff-nøff'
Mielo (Arată profil) 1 mai 2007, 17:17:36
Terurĉjo:Meleagro blekas: bla-bla-bla, ĉu ne?Mi provas, sed ne povas paroli tiel ol meleagroj.
Rusoj bonvolu ne emociiĝi tro.
Mielo (Arată profil) 1 mai 2007, 17:35:42
Terurĉjo:Necesas tre rapide movi langon supren- suben kaj ĉi-momente paroli: bla-bla-bla.La meleagroj diras rapide: grrrrrrrbrrrrr. Eble
Laŭ mi tio multe similas al la meleagra parolado. Blekado. Kriado. Elbuŝigado.
De kiu vorto devenas la familinomo de usona prezidento Buŝ? Ĉu li bone prelegas?
Sed kara mia Terurĉjo kial vi parolas pri la usona prezidento ĉi tie ???
Mielo (Arată profil) 1 mai 2007, 19:31:49
Terurĉjo:Mi esperas, ke nia estiminda Jevgenio ne estas tiom senkompata, kiom li volus aspekti.Terurĉjo, hodiaŭ vi estas por mi iom mistera. Aŭ mi estas tro laca.
Bonan nokton !
manu_fr (Arată profil) 3 mai 2007, 20:23:36
Mi elkovris, ke ekzistas teorio, laŭ kiu la fonto de lingvo devenus de la maniero kiel homoj dekomence imitis ilia ĉirkaŭon.
Kompreneble bestoj havis grandan rolon.
Mi jen dankas bestojn por tio :
kvakvakĉipĉippipiehehenkokerikakokokohuuu…boŭboŭ grumgrumIAIAbebebebeeemiaŭ !!!!!!!!!!!!!!!
PS :
tutloĝike demandas mi : ĉu mi bone lingvas ? verdire la respondo -laŭ la enketo- diras, ke mi certe estas ankoraŭ nehandertalo...
(aŭ Almastio)
Mi timas, ke estas la vero.
Manu
manu_fr (Arată profil) 3 mai 2007, 21:22:36
Terurĉjo:Ĉu vi certas ?
Se ĉiuj bestoj sendepende de loĝloko blekas egale, kial homoj imitas iliajn blekadojn diverse?
Verdire mi neniam aŭdis rusan ĉevalon.
Eble li vere 'I go go'as ĉe vi ?
Eble estas pro rusa akcento ?
atendu, mi demandas al mia ĉevalo
(vidu sube)
...
Mi ne certas de la respondo, li preferas manĝi herbon
jen, ni neniam scios pro herbtufo.
amike
Manu
manu_fr (Arată profil) 3 mai 2007, 21:35:26
Terurĉjo:Manu!vere mi miras pri rusmusoj...kaj ankaŭ pri i-go-go (ĉu vi havas bonan orelon ?)
Mi eĉ ne atendis tian rimarkindan tabelon!
Por plenigi la rusan parton, mi aldonas:
demando : ĉu vere vi ne havas pavojn en Rusio ? (kompreneble alie ke en Siberio...)
Mielo (Arată profil) 4 mai 2007, 07:28:20
Terurĉjo:Mi ankaŭ legis pri tiu teorio, nomita "teorio vau-vau". Rusa eminenta verkisto kaj lingvisto Lev Uspenskij en sia libro "Vorto pri vortoj" klare montris la plenan bankrotecon de tiu teorio.Mi komprenas pri vi parolas, sed ne komprenas la bebojn. La hungaraj beboj nomas hundon "vau-vau". Sed mi pensas, ili ne diras tiun memstare, ni, gepatroj diras al ili. "Rigardu mia bebo, tie estas vau-vau !"
Se ĉiuj bestoj sendepende de loĝloko blekas egale, kial homoj imitas iliajn blekadojn diverse?
Kial rusaj kokoj kikerikas: ku-ka-re-ku, dum francaj: ko-ko-ri-ko?
Ne lingvoj dependas de animala blekado, sed kontraŭe, homoj imitas la blekadon laŭ siaj lingvoj.
Krom tio, ekzistas la teorio "Niam-niam", laŭ kiu la fonto de lingvoj estas "beba lingvo". Rusaj beboj nomas hundon "av-av". Kiel nomas hundon francaj beboj?
Al mi mankas vortoj...por esprimi tutan plezuron de la teorio.
manu_fr (Arată profil) 5 mai 2007, 18:26:59
Terurĉjo:Kara Konstantin !manu_fr:Jes, rusaj musoj efektive pepas: пи-пи-пи (pi-pi-pi). Sed kio estas PI?Terurĉjo:Manu!vere mi miras pri rusmusoj...kaj ankaŭ pri i-go-go (ĉu vi havas bonan orelon ?)
Mi eĉ ne atendis tian rimarkindan tabelon!
Por plenigi la rusan parton, mi aldonas:
demando : ĉu vere vi ne havas pavojn en Rusio ? (kompreneble alie ke en Siberio...)
PI=3,14...... Ĉu ne? Ĉu ekzistas inter ni matematikistoj, kiuj klarigos?
Manu, komparu, simile al rusaj ĉevaloj henas ĉevaloj Esperantaj (t.e. Internaciaj), polaj, hispanaj, hungaraj. Nur nordaj norvegaj ĉevaloj pro frosto konstante malsanas kaj henas tre strange: "Vriiinsk???"
Mi tuj rememoras pri amikino rusia...
Jen la miskompreno pri la ĉevaloj : en via lingvo, la "g" estas prononcita kiel la "h" en aliaj landoj !
Viaj ĉevaloj henas preskaŭ kiel la aliaj :
"i ho ho"
=
"i go go" rusie
Ĉu mi eraras ?
Ĉu vi komprenas kial mi surprizegis ?
Manu