Al la enhavo

Pri podkastoj en Esperanto

de Jev, 2007-aprilo-28

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

Urho (Montri la profilon) 2007-majo-03 16:53:31

Jev:
Andybolg:La islanduloj ĉiam trovas novajn islandajn vortojn por nova teknologio. Mi pensas, ke ankaŭ Esperantistoj ĈIAM devas fari tion!
Esperantistoj nenion devas. Sed vi rajtas fari vian proponon, eble ĝi estos tiel bona, ke ĉiuj ŝatos ĝin kaj komencos uzi. Kion vi proponas por la vorto "podkasto"? rideto.gif
Ĉu la vorto "elŝutaĵo" (el/ŝut/aĵ/o < ŝut/i) eblas anstataŭ la vorto "podkasto"?

Jev (Montri la profilon) 2007-majo-03 16:59:56

Urho:Ĉu la vorto "elŝutaĵo" (el/ŝut/aĵ/o < ŝut/i) eblas anstataŭ la vorto "podkasto"?
Ne, ĉar la vorto "elŝutaĵo" povas signifi ion ajn, kion eblas elŝuti - muziko, libroj, pdf-dosieroj, programoj ktp. Per tiu vorto oni certe ne komprenos, ke temas pri retaj radio-elsendoj, kiujn eblas sekvi per RSS-fluoj.

Andybolg (Montri la profilon) 2007-majo-04 16:32:18

Jev:
Andybolg:La islanduloj ĉiam trovas novajn islandajn vortojn por nova teknologio. Mi pensas, ke ankaŭ Esperantistoj ĈIAM devas fari tion!
Esperantistoj nenion devas. Sed vi rajtas fari vian proponon, eble ĝi estos tiel bona, ke ĉiuj ŝatos ĝin kaj komencos uzi. Kion vi proponas por la vorto "podkasto"? rideto.gif
Se mi estus maljuna, sperta, fama kaj saĝa Esperantisto mi certe volus proponi pli bonan vorton. Sed mi nur estas juna, malsperta, malfama kaj eble eĉ malsaĝa Esperantisto lango.gif
Mi ankaŭ ne havas sufiĉajn anglajn konojn por tiel grandega tasko.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-30 15:18:55

Kio okazis kun "Radio Verda"? Mi ne povas trovi la paĝaron. Ĉu ĝi ŝanĝis la adreson?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-30 17:01:14

Ĝi denove funkcias.

Reen al la supro