Hozzászólások: 25
Nyelv: Esperanto
Urho (Profil megtekintése) 2007. május 3. 16:53:31
Jev:Ĉu la vorto "elŝutaĵo" (el/ŝut/aĵ/o < ŝut/i) eblas anstataŭ la vorto "podkasto"?Andybolg:La islanduloj ĉiam trovas novajn islandajn vortojn por nova teknologio. Mi pensas, ke ankaŭ Esperantistoj ĈIAM devas fari tion!Esperantistoj nenion devas. Sed vi rajtas fari vian proponon, eble ĝi estos tiel bona, ke ĉiuj ŝatos ĝin kaj komencos uzi. Kion vi proponas por la vorto "podkasto"?
Jev (Profil megtekintése) 2007. május 3. 16:59:56
Urho:Ĉu la vorto "elŝutaĵo" (el/ŝut/aĵ/o < ŝut/i) eblas anstataŭ la vorto "podkasto"?Ne, ĉar la vorto "elŝutaĵo" povas signifi ion ajn, kion eblas elŝuti - muziko, libroj, pdf-dosieroj, programoj ktp. Per tiu vorto oni certe ne komprenos, ke temas pri retaj radio-elsendoj, kiujn eblas sekvi per RSS-fluoj.
Andybolg (Profil megtekintése) 2007. május 4. 16:32:18
Jev:Se mi estus maljuna, sperta, fama kaj saĝa Esperantisto mi certe volus proponi pli bonan vorton. Sed mi nur estas juna, malsperta, malfama kaj eble eĉ malsaĝa EsperantistoAndybolg:La islanduloj ĉiam trovas novajn islandajn vortojn por nova teknologio. Mi pensas, ke ankaŭ Esperantistoj ĈIAM devas fari tion!Esperantistoj nenion devas. Sed vi rajtas fari vian proponon, eble ĝi estos tiel bona, ke ĉiuj ŝatos ĝin kaj komencos uzi. Kion vi proponas por la vorto "podkasto"?
Mi ankaŭ ne havas sufiĉajn anglajn konojn por tiel grandega tasko.
Terurĉjo (Profil megtekintése) 2007. július 30. 15:18:55
Terurĉjo (Profil megtekintése) 2007. július 30. 17:01:14