去目錄頁

Pri podkastoj en Esperanto

Jev, 2007年4月28日

讯息: 25

语言: Esperanto

Urho (显示个人资料) 2007年5月3日下午4:53:31

Jev:
Andybolg:La islanduloj ĉiam trovas novajn islandajn vortojn por nova teknologio. Mi pensas, ke ankaŭ Esperantistoj ĈIAM devas fari tion!
Esperantistoj nenion devas. Sed vi rajtas fari vian proponon, eble ĝi estos tiel bona, ke ĉiuj ŝatos ĝin kaj komencos uzi. Kion vi proponas por la vorto "podkasto"? rideto.gif
Ĉu la vorto "elŝutaĵo" (el/ŝut/aĵ/o < ŝut/i) eblas anstataŭ la vorto "podkasto"?

Jev (显示个人资料) 2007年5月3日下午4:59:56

Urho:Ĉu la vorto "elŝutaĵo" (el/ŝut/aĵ/o < ŝut/i) eblas anstataŭ la vorto "podkasto"?
Ne, ĉar la vorto "elŝutaĵo" povas signifi ion ajn, kion eblas elŝuti - muziko, libroj, pdf-dosieroj, programoj ktp. Per tiu vorto oni certe ne komprenos, ke temas pri retaj radio-elsendoj, kiujn eblas sekvi per RSS-fluoj.

Andybolg (显示个人资料) 2007年5月4日下午4:32:18

Jev:
Andybolg:La islanduloj ĉiam trovas novajn islandajn vortojn por nova teknologio. Mi pensas, ke ankaŭ Esperantistoj ĈIAM devas fari tion!
Esperantistoj nenion devas. Sed vi rajtas fari vian proponon, eble ĝi estos tiel bona, ke ĉiuj ŝatos ĝin kaj komencos uzi. Kion vi proponas por la vorto "podkasto"? rideto.gif
Se mi estus maljuna, sperta, fama kaj saĝa Esperantisto mi certe volus proponi pli bonan vorton. Sed mi nur estas juna, malsperta, malfama kaj eble eĉ malsaĝa Esperantisto lango.gif
Mi ankaŭ ne havas sufiĉajn anglajn konojn por tiel grandega tasko.

Terurĉjo (显示个人资料) 2007年7月30日下午3:18:55

Kio okazis kun "Radio Verda"? Mi ne povas trovi la paĝaron. Ĉu ĝi ŝanĝis la adreson?

Terurĉjo (显示个人资料) 2007年7月30日下午5:01:14

Ĝi denove funkcias.

回到上端