Al la enhavo

Tradukhelpo: Tomb Raider en Esperanto

de SuiKaze, 2010-oktobro-13

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

SuiKaze (Montri la profilon) 2010-oktobro-13 10:08:19

Saluton al ĉiu!

Mi estas SuiKaze-o kaj mi ŝatus traduki al Esperanto la videoludon "Tomb Raider" (Tomba Rabatakisto) rideto.gif

Mi tradukis la sub-nomojn de la unuan ses ludojn.

Angla (Originala):
------------------
Tomb Raider: The Atlantean Scion
Tomb Raider Gold: Unfinished Business
Tomb Raider II: The Dagger of Xian
Tomb Raider II Gold: The Golden Mask
Tomb Raider III: Adventures of Lara Croft
Tomb Raider III Gold: The Lost Artefact
Tomb Raider IV: The Last Revelation
Tomb Raider IV Gold: The Times Exclusive
Tomb Raider V: Chronicles
Tomb Raider VI: The Angel of Darkness

Esperanto:
----------
Tomb Raider: La Atlantida Skiono
Tomb Raider Gold: Senfinaj Laboroj
Tomb Raider II: La Ponardo de Ŝjiano
Tomb Raider II Gold: La Ora Masko
Tomb Raider III: Aventuroj de Lara Croft
Tomb Raider III Gold: La Perdata Artefakto
Tomb Raider IV: La Lasta Revelacio
Tomb Raider IV Gold: La Eskluzivo de la Timeso
Tomb Raider V: Kronikoj
Tomb Raider VI: La Anĝelo de la Mallumo

Kaj mi provas traduki "La Eskluzivo de la Timeso", ĝi estas senpaga "pruvludo" ("Demo" en la angla)

Sed iom post iom rideto.gif

Ĉu vi opinias tion estas bona ideo?

Ĝis la! rideto.gif

sudanglo (Montri la profilon) 2010-oktobro-13 12:20:15

The Lost Artefact should be La perdita artefakto

Perdata suggests it is constantly being lost.

SuiKaze (Montri la profilon) 2010-oktobro-13 14:40:42

Tre dankon sudanglo rideto.gif

Mi ne sciis se poni -it- aŭ -at-, num mi komprenas pli bona rideto.gif

Mi tradukis ankaŭ la nomojn de la niveloj. Mi aldonas la PFD-an dosieron kun la tekstoj rideto.gif

Eliminita Ligilo

Ĝis la! sal.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2010-oktobro-13 14:42:36

sudanglo:The Lost Artefact should be La perdita artefakto

Perdata suggests it is constantly being lost.
Ni estas en la Esperantlingva forumparto ...

sudanglo (Montri la profilon) 2010-oktobro-13 22:35:31

Pardonu min.

Foje oni ne tre konscias en kiu lingvo oni parolas.

Feliĉe La original afiŝanto min komprenis - pruvante ke ankaŭ la angla estas internacia lingvo.

Miland (Montri la profilon) 2010-oktobro-14 16:38:54

Mi sugestas ke vi ne Esperantigu la titolon de la konata Londona ĵurnalo "The Times". La traduko literume estas "la tempoj" kiu signifas "la tempo en kiu ni vivas".

Pk_JoA (Montri la profilon) 2010-oktobro-14 19:50:14

Tomb Raider Gold: Senfinaj Laboroj

Tio malbonas, ĉar mi kredas ke "senfinaj" estas tio, kio oni ne povas fini.

Eble "senfinitaj" pli bonas?

SuiKaze (Montri la profilon) 2010-oktobro-15 22:05:41

Dankon Miland kaj Pk_JoA rideto.gif

Miland: Mi ponas pli bone "La Eskluzivo de The Times", do. Mi kredis memori vidi "La Timeso" en ia loko... Sed mi ne memoras ĝin.

Pk_JoA: Ĝis estas vera, ĝi malbonas. Kun tio ĉi etaj aĵoj... Mi ne estas bona, mi debas atendi.

Do ĝi estas pli bone ke mi ne esperantigas la artefakto "scion", Ĉu ne?

Ĝis Baldaŭ! sal.gif

SuiKaze (Montri la profilon) 2010-oktobro-28 15:33:47

Saluton!

Mi havas iajn dubojn por traduki... De la angla lingvo.

Por la vorto "Medipack", mi pensis "Kuraca paketo", sed mi trovis en tio ĉi paĝo "Medicinŝranko". Ĉu "Medicinpaketo" estas bone? La objekto estas paketo por kuri en la ludo, ne ŝranketo en muro.

La ludo havas "Harpoon Gun"-n armon kaj "Flare"-n objekton, Ĉu ĝi povus esperantiĝis kiel "Harpunpistolo" kaj "Flagrilo"?

Laste, mi ne scias esperantiĝis la vortojn: "Clips"-n (de "Pistol Clips") kaj la "Uzis"-n armojn, mi havas "Submaŝinpafiletoj"-n por "Uzis" armoj, sed mi pensas ke ĝi malbonas...

Kaj la vorto "Boathouse" esperante estas "Ŝipdomo", "Ŝipgaraĝo"??? Ĝi estas loko por gardi ŝipojn, en la ludo, motorboato.

Por "Shotgun Shells", "Obusoj de Fusilo" estas bone, Ĉu ne?

Ĝis baldaŭ!

sudanglo (Montri la profilon) 2010-oktobro-29 13:28:54

Por Medi-pack, kial ne Medi-Pako? Ni ja havas jam en Esperanto 'Medikamento' kaj 'Medicino'.

Aŭ Harpunpistolo aŭ Harpunlanĉilo aŭ Harpunilo aŭ Harpunpafilo ŝajnas eblaj por Harpoon Gun.

Se la 'Flares' estas speco de raketoj, tiam 'Signalraketoj' au 'Lumraketoj' depende de la funkcio.

Por 'Boathouse', Boatejo, Boatkaŝejo. Boatŝirmejo depende de la funkcio. Atentu la diferencon inter ŝipo kaj boato.

En NPIV mi vidis ŝrotpafilo difinita ŝajne kiel 'shot gun'.

Ĉu 'Shells' ĉi tie estas kartoĉoj?

Reen al la supro