Tästä sisältöön

Sudamerika Unio

Miland :lta, 13. lokakuuta 2010

Viestejä: 16

Kieli: Esperanto

Miland (Näytä profiilli) 13. lokakuuta 2010 16.20.48

Ni legis multon pli Eŭropa Unio. Oni diskutas eble pri ekonomiaj ligoj inter Nord-Amerikaj landoj.

Sed kion pri Sud-Ameriko? Ĉu realigeblas ekonomia aŭ politika unuiĝo de la Amerikaj landoj sude de la ekvatoro? Kion vi opinias?

Demian (Näytä profiilli) 13. lokakuuta 2010 17.01.02

Miland:Ni legis multon pli Eŭropa Unio. Oni diskutas eble pri ekonomiaj ligoj inter Nord-Amerikaj landoj.

Sed kion pri Sud-Ameriko? Ĉu realigeblas ekonomia aŭ politika unuiĝo de la Amerikaj landoj sude de la ekvatoro? Kion vi opinias?
Brazilujo, mi pensas, estas tro granda kaj nebrazilanoj demandos malfacialajn demandojn.

Sed, mi estas pro UNIO DE NACIOJ SUDAMERIKAJ!

Miland (Näytä profiilli) 14. lokakuuta 2010 13.19.25

Senegaùlo:En sudameriko estas pluraj regionaj unioj..
Dankon pro ampleksa respondo! Ĉu vi opinias ke unio kiel UNASUR farindas?

Krome, mi ne tute komprenis la kartludan vorton "atuto" - ĉu temas pli konkreta ago kiel ekonomia aŭ politika traktato?

Miland (Näytä profiilli) 14. lokakuuta 2010 15.26.17

Senegaùlo:Usono (kiu kredas ke proprietas la kontinenton, ĉefe interesiĝas al Amazonio...).
Mi scia ke Usono helpis la ribelon kontraŭ Allende de Pinochet, dum la malvarma milito. Tamen mi ne scias ke Usono volas la kapdoloron regi grandegan landon kiel Brazilon - sufiĉos por ili, miaopinie, se Sudamerkiaj landoj estas amikemaj al ili.

Senegaùlo:"Atuto" signifas io pozitiva kion vi jam posedas rilate projekto aŭ farota tasko...
Tio aspektas simila al "atingaĵo". Mi ne vidis tian signifon en aŭ PIV 2005 aŭ miaj anglalingvaj vortaroj. Ĉu Sudamerikaj lingvoj ekz la hispana aŭ la portugala uzas "atuto" idiotisme por diri "atingaĵo"?

Miland (Näytä profiilli) 14. lokakuuta 2010 21.48.52

Eble mi komprenas. Ĉu vi uzas "atuto" por "gajnilo" en pli larĝa senso, ekz. dum la dua mondmilito, Usono evoluis la plej grandan "atuton" - la atombombon?

Miland (Näytä profiilli) 15. lokakuuta 2010 8.55.11

Senegaùlo:Pridemandu la viktimojn kion ili "gajnis" per tio...
Laŭ mia kompreno, pli da homoj mortus, sen la atombombo. Jen terura fakto pri terura mondmilito. Mi bedaŭras ke Sovetunio ricevis atombombon pro perfido de Usonaj komunismuloj. Sen Komunismo Nord-Koreianoj ne nun havus mizeran vivon!

La koncentrejoj ne estis kreita por judoj de judoj, do miaopinie ili ne klasifikindas kiel "atutoj" eĉ se la terura fakto de la holokaŭsto helpis Israelon gajni subtenon.

Sed ni revenu al la temo! Laŭ vi, ĉu la lingvoj la hispana kaj la portugala mem estas atutoj por unuiĝi Sud-Amerikon?

Altebrilas (Näytä profiilli) 15. lokakuuta 2010 15.06.01

Tio dependas kian sudamerikan union oni faras. Ĝi ne devas havi la malkvalitajn de EU.

G'i ne devos esti burokrata, thatcherisma kaj usoneca unio.

G'i devas ankaŭ esti politika, sociala kaj kultura.

En EU, ne estas komunikiloj vere eŭropecaj. Ĉiu lando havas siajn, kontrolataj de la financaj grupoj kaj de la registraro.

La politikaj partioj en la parlamento reprezentas nenion, krom sian relativan pozicion en la diversaj landoj:
ekz: Jacques Chirac estis pli maldekstrula ol Tony Blair, sed iliaj partioj estas respektive en la destra kaj maldekstra grupo de la EU parlamento.

Altebrilas (Näytä profiilli) 15. lokakuuta 2010 20.27.25

Ĉu estas pli da enloĝantoj en Brazilio ol en ĉiuj hispanlingvaj sudamerikaj landoj?

Altebrilas (Näytä profiilli) 18. lokakuuta 2010 11.55.13

Kaj ĉu Meksikio sentas sin pli proksima al latina Ameriko aŭ al norda Ameriko?

peteris92 (Näytä profiilli) 18. lokakuuta 2010 15.22.23

Eŭropa Unio ne estas tiel bela, kiel oni diras. Laŭ mi tio estas la unua paŝo por kontroli ĉiun kaj ĉiujn. Mi volus esti malplej riĉa, sed pli libera. Eŭropa Unio estas la dua komunismo, kaj ĉiu komunismo kaŭzas malriĉon kaj biurokratismon.

Paco, toleremo - jes, socialisma ekonomio - certe ne!

Takaisin ylös