Aller au contenu

Sudamerika Unio

de Miland, 13 octobre 2010

Messages : 24

Langue: Esperanto

Miland (Voir le profil) 13 octobre 2010 16:20:48

Ni legis multon pli Eŭropa Unio. Oni diskutas eble pri ekonomiaj ligoj inter Nord-Amerikaj landoj.

Sed kion pri Sud-Ameriko? Ĉu realigeblas ekonomia aŭ politika unuiĝo de la Amerikaj landoj sude de la ekvatoro? Kion vi opinias?

Demian (Voir le profil) 13 octobre 2010 17:01:02

Miland:Ni legis multon pli Eŭropa Unio. Oni diskutas eble pri ekonomiaj ligoj inter Nord-Amerikaj landoj.

Sed kion pri Sud-Ameriko? Ĉu realigeblas ekonomia aŭ politika unuiĝo de la Amerikaj landoj sude de la ekvatoro? Kion vi opinias?
Brazilujo, mi pensas, estas tro granda kaj nebrazilanoj demandos malfacialajn demandojn.

Sed, mi estas pro UNIO DE NACIOJ SUDAMERIKAJ!

Senegaùlo (Voir le profil) 13 octobre 2010 21:49:59

En sudameriko estas pluraj regionaj unioj. La ĉefaj estas MERCOSUR/MERCOSUL (Brazilo. Argentinio, Paragvajo, Urugvajo kaj asociitoj), la PACTO ANDINO k.c., kiuj estas/is pleje ekonomiaj asocioj samkiel la Eŭropa Komuna Komununmo (Komuna Merkato)...

Sed de kelkaj jaroj naskisĝis la UNASUR/UNASUL (unio de la nacioj sudamerikaj) laŭ la modelo de Eŭropa Unio, kun malpli da eksperimento sed multe pli da atutoj! (komence:la du ĉeflingvoj ĝemelaj)

Ankaŭ estas la fanfarona politika unio de Venezuelo kon Kubo...

Estas unu interesa punkto pri la UNASUR, kiu estas ke malsame de MERCOSUR, ĝi koncernas la subkontinenton Sudameriko kaj ne la tuto de latinameriko...

Ĉiuj sudamerikaj ŝtatoj partoprenas:

1- Brazilo
2- Argentinio
3- Urugvajo
4- Paragvajo
5- Ĉilio
6- Bolivio
7- Peruo
8- Ekvatorio
9- Kolombio
10-Venezuelo
11-Gujano
12-Surinamo

Tio estas 12 landoj kies loĝantaro totalas preskaŭ 400 milionojn, sur terirorio kiu dufojas Eŭropon kaj enhavas multajn riĉojn, (ĉefe: akvon, petrolon, agrikulturon, industriojn, teknologion kaj maljunan populacion)

Miland (Voir le profil) 14 octobre 2010 13:19:25

Senegaùlo:En sudameriko estas pluraj regionaj unioj..
Dankon pro ampleksa respondo! Ĉu vi opinias ke unio kiel UNASUR farindas?

Krome, mi ne tute komprenis la kartludan vorton "atuto" - ĉu temas pli konkreta ago kiel ekonomia aŭ politika traktato?

Senegaùlo (Voir le profil) 14 octobre 2010 14:58:13

UNASUR jam faritas. Mi opinias ke ĝi baldaŭ iĝos ĉefa poluso en la mondo, sed ĝi bezonos rezisti al atakoj de Usono (kiu kredas ke proprietas la kontinenton, ĉefe interesiĝas al Amazonio...).

"Atuto" signifas io pozitiva kion vi jam posedas rilate projekto aŭ farota tasko...

Ĝis!

Miland (Voir le profil) 14 octobre 2010 15:26:17

Senegaùlo:Usono (kiu kredas ke proprietas la kontinenton, ĉefe interesiĝas al Amazonio...).
Mi scia ke Usono helpis la ribelon kontraŭ Allende de Pinochet, dum la malvarma milito. Tamen mi ne scias ke Usono volas la kapdoloron regi grandegan landon kiel Brazilon - sufiĉos por ili, miaopinie, se Sudamerkiaj landoj estas amikemaj al ili.

Senegaùlo:"Atuto" signifas io pozitiva kion vi jam posedas rilate projekto aŭ farota tasko...
Tio aspektas simila al "atingaĵo". Mi ne vidis tian signifon en aŭ PIV 2005 aŭ miaj anglalingvaj vortaroj. Ĉu Sudamerikaj lingvoj ekz la hispana aŭ la portugala uzas "atuto" idiotisme por diri "atingaĵo"?

Senegaùlo (Voir le profil) 14 octobre 2010 17:50:53

"Atuto" ne estas atingaĵo. Ĝi estas io kiu ebligas vin atingi...

Esperante: atuto

France : atout

Angle: trump

Portugale : coringa kaj trunfo

Miland (Voir le profil) 14 octobre 2010 21:48:52

Eble mi komprenas. Ĉu vi uzas "atuto" por "gajnilo" en pli larĝa senso, ekz. dum la dua mondmilito, Usono evoluis la plej grandan "atuton" - la atombombon?

Senegaùlo (Voir le profil) 15 octobre 2010 01:11:06

Pridemandu la viktimojn kion ili "gajnis" per tio... kaj ĉu vi dirus ke la koncentrejoj estis atuto por la kreo de la sionista ŝtato ?

Usono ne bezonis atombombon por venki ties malamikojn, sed Sovetunio ja, por ne esti ekstermata de ili... Tiukaze ja temis pri atuto...

Miland (Voir le profil) 15 octobre 2010 08:55:11

Senegaùlo:Pridemandu la viktimojn kion ili "gajnis" per tio...
Laŭ mia kompreno, pli da homoj mortus, sen la atombombo. Jen terura fakto pri terura mondmilito. Mi bedaŭras ke Sovetunio ricevis atombombon pro perfido de Usonaj komunismuloj. Sen Komunismo Nord-Koreianoj ne nun havus mizeran vivon!

La koncentrejoj ne estis kreita por judoj de judoj, do miaopinie ili ne klasifikindas kiel "atutoj" eĉ se la terura fakto de la holokaŭsto helpis Israelon gajni subtenon.

Sed ni revenu al la temo! Laŭ vi, ĉu la lingvoj la hispana kaj la portugala mem estas atutoj por unuiĝi Sud-Amerikon?

Retour au début