Al la enhavo

Esperanto, ĉu interkomprenilo inter nacioj?

de Altebrilas, 2010-oktobro-15

Mesaĝoj: 67

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-oktobro-15 12:52:57

Saluton ge(mal) samideanoj!

Mi konstatis, legante tiun forumon, ke la partoprenantoj ofte adoptas -senkonscie- la vidpunkton de sia lando, kaj eniras en polemikojn pro tio.

Mi kredas, ke mi ne estas escepto pri tio, sed tio ĉagrenigas min.malgajo.gif

Ni ne solvos la mondajn problemojn en tiu forumo. Do, ne gravas kiu pravas, ne estas la celo de nia lingvo. Kio gravas, estas kompreni kial la alia persono ne opinias kiel mi, kio estas malsama en liaj tradicioj, en lia kulturo kaj en la organizado de lia lando kiu igas lin opinii, ke li pravas.

Iu rimedo estas "ne fari ondojn", eviti la problemajn temojn, sed por mi, tio estas la malo de komunikado.senkulpa.gif

Mi ŝatus do scii, ĉu mi estas sola je senti tiun mankon aŭ ĉu estas aliaj samideanoj (pri esperanto se ne pri aliaj temoj) kiuj opinias same. sal.gif

Miland (Montri la profilon) 2010-oktobro-15 14:26:03

Interretaj debatoj verdire ne estas seriozaj aferoj, kiuj povas grave efiki la mondon. Ili povas efiki nur la partoprenantojn!

Tamen, miaopinie vi pravas kiam temas pri diplomatio, ĉar en tiu kampo gravas ke nacioj aŭ komunumoj komprenu la vidpunkton de la alia, por ebligi progreson.

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-oktobro-15 14:50:52

Kompreneble, iuj esperantistoj ne havas la ŝancon vivi en demokratio, kaj povas havi problemojn se ili esprimas opiniojn, kiuj estas kontraŭ ilia regitraro. Ankaŭ devas esti diplomatio tiukampe.

Tiuj ankaŭ povas partopreni al tiaj debatoj (almenaŭ mi esperas), nur prezentante la oficialan vidpunkton de sia lando.

Esperantaj revuoj plejofte funkcias tiumaniere, kiam ne eblas libere sin esprimi.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-oktobro-15 15:49:23

Saluton Altebrilas!
Mia vidpunkto estas ke ĝi bonas
“fari ondojn”, ankaŭ se oni opinias kontraŭe.

Se oni ne faras ondojn la komunikado per esperanto fariĝus teda kaj senenhava.
Pri kia oni diskutadus? Nur pri gramatiko?

Krome, per ondoj oni lernas bone!

dobri (Montri la profilon) 2010-oktobro-15 16:15:35

Altebrilas:Kompreneble, iuj esperantistoj ne havas la ŝancon vivi en demokratio, kaj povas havi problemojn se ili esprimas opiniojn, kiuj estas kontraŭ ilia regitraro. Ankaŭ devas esti diplomatio tiukampe.

Tiuj ankaŭ povas partopreni al tiaj debatoj (almenaŭ mi esperas), nur prezentante la oficialan vidpunkton de sia lando.

Esperantaj revuoj plejofte funkcias tiumaniere, kiam ne eblas libere sin esprimi.
Jam 20 jaroj mi ne havas problemojn pro mia opinio. Antaŭ tiu tempo mi skribis singardeme, ĉar mi ne sciis, ĉu iu ŝtata ofico ne kontrolas leterojn al eksterlando. Nun mi povas skribi libere, tamen en kelkaj landoj (ekz. Ĉinio) oni daŭre devas esti diplomataj diskutante pri tiklaj aferoj. Rimarku, ke ĉinoj en la forumo diskutas malmulte. Ekzemple ili nur raportas pri E-renkontiĝo.

maratonisto (Montri la profilon) 2010-oktobro-15 17:11:18

dobri:Nun mi povas skribi libere, tamen en kelkaj landoj (ekz. Ĉinio) oni daŭre devas esti diplomataj diskutante pri tiklaj aferoj. Rimarku, ke ĉinoj en la forumo diskutas malmulte. Ekzemple ili nur raportas pri E-renkontiĝo.
Mi skribis al ĉina esperantisto retleteron al retadreso publikita en tiu ĉi forumo. Li ne respondis kaj mi eĉ ne scias, ĉu li ricevis mian leteron.

palaman (Montri la profilon) 2010-oktobro-15 18:41:40

Altebrilas:Ni ne solvos la mondajn problemojn en tiu forumo. Do, ne gravas kiu pravas, ne estas la celo de nia lingvo. Kio gravas, estas kompreni kial la alia persono ne opinias kiel mi, kio estas malsama en liaj tradicioj, en lia kulturo kaj en la organizado de lia lando kiu igas lin opinii, ke li pravas.
Mi opinias, ke vera celo de komunikado estas kompreni la alian. Mi kredas, ke tiu kompreno nepre rezultas amon, ĉar ĉiu homo interne estas simila al la alia. Diferencas niaj cirkumstancoj, rezulte diferencas la opinioj.
Ne eblas malamikeco tie, kie estas reciproka kompreno. Malgraŭ tio, ke oni povas konservi propran opinion: ĉar la diferenco de cirkumstancoj ne malaperas rezulte de reciproka kompreno.

Ekzemple, kredanto kaj nekredanto vivas fakte en tute diferencaj kondiĉoj, ĉar ili havas diferencan sperton - do unu ne povas akcepti la opinion de la alia. Tamen reciproka kompreno eblas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-oktobro-15 20:51:40

Oni povas interkonsenti pri religio, eĉ se oni ne havas la saman, ĉar funde, religioj diras la saman: faru la bonon, eltenu la malbonon. Sinceraj homoj de diversaj religioj kaj eĉ sinceraj nedikredantuloj povas interkonsenti pri la samaj valoroj: respekto de aliulo, de la vivaj estaĵoj, de la naturo, de sia propra korpo. Amo de la proksimulo kaj de la malproksimulo, ktp.

Estas pli malfacile interkonsentigi homojn, kiuj kredas ke ili devas obei laŭlitere al libroj (aŭ pli ekzakte al "laŭlitera" interpretado kiun faras IUJ homoj pri tiuj libroj) ĉar ili estas ofte netoleremaj.

Eĉ iuj ateistoj povas esti netoleremaj. demando.gif

manu_fr (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 15:17:51

legu sube

manu_fr (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 15:38:57

Saluton,
(tre interesa temo kaj reaĝojn)
De mia flanko, mi havas alian vidpunkton.
Tio ne ĝenas min legi pri opinioj de esperantistoj, kiuj defendas vidpunktojn rilate al iliaj naciaj devenoj.
Ni ĉiuj havas ankoraŭ nacian devenon, kulturon, vivmanieron kompreneble.
Verdire estas male tio, kio mi la plej ŝatas en la forumo : legi pri aliaj kulturoj. Kompreneble permesas kompreni la kialojn, kial iaj eventoj tiamaniere okazas en aliaj landoj, kiel ili certe ne okazus same en mia propra lando.
Sed, Altebrilas pravas diri, ke oni kiel esperantistoj, post kiam oni la 'nacian' vidpunkton klarigas pri iu ajn temon, devas superigi la debaton kaj proponi internaciajn solvojn.
Miland, kial diri ke la forumoj ne estus utilaj al la solvo de iu ajn problemo ? Male ! Kaj ni esperantistoj havas grandan respondecon pro tio, ke ni havas eblecon interkomuniki facile kaj neŭtrale inter ni. Kaj tre rapide dank'al la reto ! Certe gravas neŭtraleco por trovi solvojn, ĉu vi ne trovas ? Ni havas kulturon de neŭtraleco en esperantujo, dank'al la ideoj de Zamenhof, kiu disvastigis la ideon de supera neŭtrala lingvo inter ni.
Palaman diris :
"Ne eblas malamikeco tie, kie estas reciproka kompreno vidpunkto".
Laŭ mi, vi tute komprenis neceson de nia kara internacia lingvo en la nuntempa mondo.
Mi diru, ke mi eĉ proponas debati multe pli serioze pri temoj, kiuj gravas al homaro, kies celoj estus paco kaj amikeco inter popoloj.
Kaj kial ne uzi modernan kanalon 'Chatonic' por tio ?
Eblus debati vivvoĉe, de multaj landoj, kompari vidpunktojn, ktp... Oni decidu daton, pripensus argumentojn antaŭ la rendevuoj.
Kion vi pensas pri tiu ideo ? Kaj poste, oni raportus rezultojn ĉi tie, skribante klare pri niaj debatoj, skribus ĵurnalon, ktp...estus interesa kaj utila por la aliaj, ĉu ne ?
Kion vi pensas pri la ideo ? (kiu certe ne estas nova fakte ?)
Mi ne vola tedi en esperantujo, ĉu vi ? Esperanto certe estas interkomprenilo inter nacioj, kaj certe inter la plej modernaj ! Ni iĝu pacilojn de futura mondo.
Amike
Emmanuel

Reen al la supro