Esperanto, ĉu interkomprenilo inter nacioj?
de Altebrilas, 2010-oktobro-15
Mesaĝoj: 67
Lingvo: Esperanto
dobri (Montri la profilon) 2010-oktobro-19 15:15:42
Kelkaj naivuloj emas "plibonigi" la lingvon, kelkaj malkovras novajn manierojn por reklami la lingvon (kiuj kutime jam estis multfoje uzitaj), sed la ĉiuj volas konservi pacon.
Preskaŭ tuta homaro malŝatas militon, tamen senĉese oni ie batalas. Ĉu kulpas nur malgranda tavolo de la regantoj?
Altebrilas (Montri la profilon) 2010-oktobro-19 22:03:52
Kutime, kiam ekas milito, ambaŭ flankoj estas certaj esti pravaj.
Do tiuj situacioj estas nepre evitindaj por eviti ke ni iru iom post iom al milito.
Altebrilas (Montri la profilon) 2010-oktobro-21 17:02:07
Dialogigi esperantistojn de landoj en konflikto, tion mi proponas en tiu-ĉi fadeno.
Kaj eĉ sen atendi ke ili konfliktos. Kiam mi konstatas, ke esperantistoj pli malpli adoptis la valoroj kaj vidpunkton de sia propra lando, tio iom ĝenas min.
Elzemple, ni konstruas EU-n. La francaj, britaj kaj germanaj pensmanieroj ŝajnas malfacile akordigeblaj. Sociala protektado por la unuaj, libermerkato por la duaj, stablieco de la mono por la triaj. Estus interese, ke esperantistoj diskutu pri tio kaj provu imagi kune mondon, kie ĉiu trovus sian lokon.
Kompreneble, la rezulto, pro la miskvalito de la informoj, kiujn la amaskomunikiloj donas al ni, eble estos naivaj, sed almenaŭ, se ni sukcesos, tio pruvus ke la metodo povas funkcii.
Miland (Montri la profilon) 2010-oktobro-21 20:46:46
zan:Eble mia vidpunkto dependas de mia lando. Sed samtempe mi pretas aŭdi opiniojn de alilanduloj. Mia fina celo estas kiel la mondon pacigi. Mia celo ne estas disvastigi oficialan opinion de mia lando.Eble vi trafis gravan celon de Esperanto - kompreni la vidpunkton de alilandanoj, kaj, kreskante tian internacian komprenadon, antaŭenigi mondpacon.
zan (Montri la profilon) 2010-oktobro-22 01:04:53
Elkore dankon, ke vi komprenis min.
Mi naive kredas, ke esperantistoj kapablas aŭskulti opiniojn de alilanduloj pli paceme ol aliaj siaj samlandanoj. Mi naive kredas, ke ni neniam perforte batalos pro politika disputo, dum aliuloj facile atakas "malamikojn".
Mi naive kredas tion nur pro tio, ke ni estas stranguloj, kiuj lernas la strangan saman lingvon. Mi eĉ kredas, ke esperantistoj povos esti plej taŭgaj homoj por racie diskuti pri internacia problemo. Se ni evitas politikan diskuton pro timo aŭ deco, ni eble estos vera-sence senutilaj.
dobri (Montri la profilon) 2010-oktobro-22 15:13:43
Plu ekzemple mi fieras, ke mi povas legi opiniojn el malproksimaj landoj sen uzado de la angla lingvo ( kiu faras malfacilaĵojn al mi pro malfacila komprenemo).
Kompreneble mi neniam batalos kontraŭ alilandanoj. Almenaŭ mi supozas tion. Probable ne venos tempo, kiam necesus defendi mian landon. Eĉ tiam mi hezitus, ĉu mi militos. Laŭ mia opinio la propra vivo estas pli grava ol iu patriotismo.
manu_fr (Montri la profilon) 2010-oktobro-22 19:17:55
zan:Mi pardonpetas, ke vi miskomprenis min pro malbona klarigo de mia penso.
Por paco esperantistoj devas iri al militanta regiono kaj batali? Mi ne volas. Tro danĝere.
Esperantistoj konvinku batalantajn homojn? Verŝajne ili ne komprenas esperanton.
.
Mi defendas ekzakte la kontraŭan ideon : esperantistoj ne nepre batalu ! Esperantistoj ne nepre diskutu kun batalantoj !
Mi nur proponas al esperantistaro montri sin al batalkampoj, kaj utili kiel mediistoj.
Ili parolus efike kun aliaj esperantistoj : tiuj kiuj guste devenas de la nacioj, kiuj batalas. La celo estas disvastigi ideon, ke eblas komuniki neŭtrale.
Tiuj esperantistoj, jen diskutu en nacia lingvo kun samlandanoj, kiuj estas batalemaj, por efiki al pacigo.
Jen la ideo.
Ĉu vi komprenis ?
Amike
Manu
Altebrilas (Montri la profilon) 2010-oktobro-22 22:33:26
Se ili ne kapablas interkonsenti, estos des pli malfacile interkonsentigi aliajn homojn.
zan (Montri la profilon) 2010-oktobro-23 09:11:48
manu_fr:Mi komprenis, ke esperantistoj ne batalu sed montru sin antaŭ batalantaj homoj. Ĉu mi komprenis vin?zan:Mi pardonpetas, ke vi miskomprenis min pro malbona klarigo de mia penso.
Por paco esperantistoj devas iri al militanta regiono kaj batali? Mi ne volas. Tro danĝere.
Esperantistoj konvinku batalantajn homojn? Verŝajne ili ne komprenas esperanton.
.
...
Mi nur proponas al esperantistaro montri sin al batalkampoj, kaj utili kiel mediistoj.
Ili parolus efike kun aliaj esperantistoj : tiuj kiuj guste devenas de la nacioj, kiuj batalas. ....
Ĉu vi komprenis ?
Se troviĝas esperantistoj el batalantaj nacioj, via ideo eblos.
Tamen mi antaŭvidas, ke tiaj estas tre malmultaj, aŭ ne toleros aŭskulti alian opinion. Mi opinias, ke esperantistoj, kiuj loĝas en ne-militaj landoj, interparolu pri la tuta mondo. Ĉar la probremon de la tuta mondo radike kaŭzas aŭ minimume helpas tiuj, kiuj loĝas en ne-militaj landoj(t.e. ni!). Milito ne okazas pro la malsaĝo de koncernaj homoj, ĉu ne?
Mi ne estas fakulo pri internacia politiko. Mi havas multon nesciatan de mi. Do, mi volas aŭdi opiniojn el aliaj landoj, kiujn mi ne povas aŭdi en mia lando.
manu_fr (Montri la profilon) 2010-oktobro-23 13:09:20
zan:Milito ne okazas pro la malsaĝo de koncernaj homoj, ĉu ne?Kiu scias?
Laŭ mi,propagando estas unu el la pli grandaj kaŭzoj.
Mi konstruis skemon (vidu sube)
Sed aliflanke, homoj ne estas ĉiam sufiĉe saĝaj kaj emas batali.