Mesaĝoj: 67
Lingvo: Esperanto
Altebrilas (Montri la profilon) 2010-oktobro-23 23:17:07
Oni devas aldoni, ke esperantistoj ankaŭ subias nacian propagandon. Kaj foje, ne temas pripropagando, sed nur ideoj kiuj nature fontas el la kulturo, la historio, la vivmaniero kaj la organizo de la koncerna lando.
zan (Montri la profilon) 2010-oktobro-24 07:07:22
manu_fr:Mi konstruis skemon (vidu sube)Mi samopinias al vi pri la supra duono de via skemo. Tio estas ke nacilinvga esperantismo efikas al nacilingvaj batalantoj.
Sed aliflanke, homoj ne estas ĉiam sufiĉe saĝaj kaj emas batali.
Tamen la malsupra duono de via skemo ne konvinkas min. Kian opinion havas la 'mondskala neŭtrala esperantistaro'? Ĉu tiu opinio estas komuna por ĉiu esperantisto?
Altebrilas:Por tio esperantistoj devas esti kapablaj akordiĝi inter si mem pri la ĉefaj problemoj de nia mondo.Laŭ mi, ke ĉiuj esperantistoj interkonsentos, tio ne eblos.
Se ili ne kapablas interkonsenti, estos des pli malfacile interkonsentigi aliajn homojn.
Altebrilas:Oni devas aldoni, ke esperantistoj ankaŭ subias nacian propagandon. Kaj foje, ne temas pripropagando, sed nur ideoj kiuj nature fontas el la kulturo, la historio, la vivmaniero kaj la organizo de la koncerna lando.Mi konsentas. Eĉ esperantistoj influiĝas de sia kulturo, historio, vivmaniero, registara oficiala opinio, amaskomunikiloj de sia lando.
Ni devas scii, ke ni mem ne estas sufiĉe saĝaj. Mi opinias, ke ni uzu Esperanton antaŭ ĉio por pli saĝigi nin mem.
manu_fr (Montri la profilon) 2010-oktobro-24 09:31:25
zan: Kian opinion havas la 'mondskala neŭtrala esperantistaro'? Ĉu tiu opinio estas komuna por ĉiu esperantisto?Kiel individuoj, esperantistoj prave havas nacian devenon, kulturon, ktp. Mi scias.
Sed, laŭ skemo, flanke de esperantisma vidpunkto, ili senprobleme povas transdoni tutneŭtralajn mesaĝojn, ambaŭparte de la frontmilito:
Ekzemplojn ?
Malfermi okulojn pri nacia senkonscia propagando
Venĝo ne ŝanĝas nenion
En nenia kazo mortigi homon
Ne aĉeti armilojn
Ĉesi alkoholon kaj drogojn
Ne paroli hajne
Ne trajni infanojn al milito
...
Laŭ mi, ni esperantismemaj esperantistoj ebliĝos packomunikadon inter malamikaj partoprenantoj mem.
Ili ekhavos propran opinion, ke milito ne nepre necesas.
Tio nuligas la problemojn, laŭ kiuj, esperantistaro devas akordigi tutmonde pri mondaj problemoj.
Ili nur efike malpermesas militojn inter partoprenantoj, kiuj ĝenerale eĉ ne pli scias kialon, kial ili malamikas propran najbaron.
zan:Ni devas scii, ke ni mem ne estas sufiĉe saĝaj. Mi opinias, ke ni uzu Esperanton antaŭ ĉio por pli saĝigi nin mem.Mi esperas, ke jam estas la kazo.

Sed nuntempe, esperantistaro devas aĝi pri realaj problemoj en la mondo. Rapide. Efike. Simple.
Kiom kostas provi ?
Estas proverbo, kiun mi ŝatas :
"Kiu savas unu homon, savas la mondon".
amike
Manu
Altebrilas (Montri la profilon) 2010-oktobro-24 23:04:32
Laŭ mi, ke ĉiuj esperantistoj interkonsentos, tio ne eblos.Ili povas interkonsenti pri minimuma bazo: deziro de paco, de homa frateco, de senlima komunikado, ktp.

La problemo estas kion meti malantaŭ tiujn vortojn.
Malfermi okulojn pri nacia senkonscia propagandoIuj aferoj estas interkonsentitaj de ĉiuj popoloj ekz. malpermesi malmildajn drogojn - krom se ilia kultivado estas nepra por la pluvivo de la koncerna lando. Pri mildaj kaj alkoholo, tio dependas de la lando.
Venĝo ne ŝanĝas nenion
En nenia kazo mortigi homon
Ne aĉeti armilojn
Ĉesi alkoholon kaj drogojn
Ne paroli hajne
Ne trajni infanojn al milito
Se ni devus trovi komunan pozicion pri tio, ni diru:
1. malpermesi malmildajn drogojn ek de kiam la ekonomia situacio de la lando ebligas tion
2. por la mildaj kaj alkoholo, respekti la lokajn leĝojn
3. helpi la landojn kies ekonomio dependas de la drogo liberiĝi pri ĝi plej frue eble.
Sed mi ne scias, ĉu tia propono estus akceptebla de ĉiuj.(ĉu almenaŭ de vi???)

Kaj ankaŭ devas esti enkalkulita la situacion de:
- tiuj, kiuj estas narkodependaj
- tiuj, kiuj ne povas fari alian laboron ol trafiki ĝin
- tiuj, kiuj uzas la monon de la trafiko por helpi aferojn kiuj ŝajnas al ili justaj (sendependenco, ktp.)
Kompreneble, mi tute ne aprobas ilin, sed ili povas malhelpi la solvon de la problemo, kaj oni ne povas fari tutsimple kiel se ili ne ekzistus.
Oni povas diri ion similan pri aliajn punktojn.
manu_fr (Montri la profilon) 2010-oktobro-25 07:16:27
Mi klarigas mian vidpunkton, ĉar denove ne temas pri interkonsento de esperantistaro, pri kiel solvi ĝeneralajn problemojn, kiel drogo en mondo.
Do, tio, kion mi celis diri, estas simple, ke plej ofte militistoj nur kapablas batali sub influo de iu drogo.
Se vi memoras militon al Sarajevo, ĉiuj partoprenantoj nur kapablis murdigi homojn, post kiam ili malbonan botelon da alkoholo trinkis.
Facile ni povus demandi : " kial vi nur kapablas militi sub influo de alkoholo ? Ĉu helpas vin nekonscii, ke vi mortigas proprajn fratojn ?"
Same en multaj aliaj konfliktoj : en Freetown, oni drogas eĉ infanojn, kiuj jen farigas pli teruraj batalantoj ol adultoj mem...
Jen...pardonon por miskompreno, denove !
Vere estas simpla, tio, kion mi celas fari !
Amike
Manu
PS : tamen via respondo estas interesa, ne necesas iri pli for, mi pensas.
zan (Montri la profilon) 2010-oktobro-25 08:00:50
manu_fr:Via mesaĝo probable estas akceptebla por tutmondaj pacemuloj inkluzive de ne-esperantistoj. Se temas pri detaloj, same kiel mencii Altebrilas, diversaj aranĝoj necesos laŭ landoj. Tamen mi nun ne mencias pri tiaj detaloj.zan: Kian opinion havas la 'mondskala neŭtrala esperantistaro'? Ĉu tiu opinio estas komuna por ĉiu esperantisto?Kiel individuoj, esperantistoj prave havas nacian devenon, kulturon, ktp. Mi scias.
Sed, laŭ skemo, flanke de esperantisma vidpunkto, ili senprobleme povas transdoni tutneŭtralajn mesaĝojn, ambaŭparte de la frontmilito:
Ekzemplojn ?
Malfermi okulojn pri nacia senkonscia propagando
Venĝo ne ŝanĝas nenion
En nenia kazo mortigi homon
Ne aĉeti armilojn
Ĉesi alkoholon kaj drogojn
Ne paroli hajne
Ne trajni infanojn al milito
...
Sen detaloj via mesaĝo estas konsiderata por pacigi la homaron. Mi konsentas tion. Sed mi opinias, ke tio ne estas sufiĉa.
Eĉ se ĉesus milito, ĉu estus bone, ke la loĝantaro estas subpremita de aliaj landoj ekonomie, politike, religie, edukade ktp? Oni bezonas solvon de kompleksaj problemoj. Via mesaĝo estas moralo. Mi opinias, ke moralo sole ne estas sufiĉa.
Aldone: Mi havas lingvan demandon.
Mi ne komprenis la signifon de la frazo 'Ne paroli hajne'. Mi nur nun supozis, ke tio estas simila afero kiel la aliaj.
manu_fr (Montri la profilon) 2010-oktobro-25 08:08:51
zan:Aldone: Mi havas lingvan demandon.estas mia kulpo, mi uzis francan vorton, pensante ke ĝi estus sama en esperanto/
Mi ne komprenis la signifon de la frazo 'Ne paroli hajne'. Mi nur nun supozis, ke tio estas simila afero kiel la aliaj.
komprenu hajne =malame
pardonon.
Manu
manu_fr (Montri la profilon) 2010-oktobro-25 08:15:07
zan:Sen detaloj via mesaĝo estas konsiderata por pacigi la homaron. Mi konsentas tion. Sed mi opinias, ke tio ne estas sufiĉa.Mi ne celas solvi mondon unufoje.
Ĝenerale jes, la detajloj, kiujn mi menciis, estas morale akceptitaj kiel normalaj en pacaj landoj.
Konsiderante la militantaj, estas tu'alia afero !
Re-memorigi tiujn detajlojn tago post tago dum krizo, certe helpus militantajn homojn plipacigi krizon.
Kaj poste vi diru ? Jam, ni vidu tion. Se ĉion vi volas fari samtempe, nenion vi neniam faros (laŭ mia vidpunkto)
Amike,
Manu
zan (Montri la profilon) 2010-oktobro-25 08:45:54
Mi ne calas solvi ĉion samtempe. Male mi dubas, ke mi ion ajn solvos.
Pri tia moralo ankaŭ nacilingvanoj povas elpensi. Eble iuj jam agas. Sed nenio solviĝis nun.
Mi pensas, ke io estos, kion ankoraŭ neniu faras. Tion faru esperantistoj. Mi opinias, ke oni bezonas pilitikan solvon. Ĝin ne lasu nur politikistoj. Ili ĉiam agas laŭ sia avideco. Esperantistoj povas diskuti pri politiko sen avideco kaj sen milito. Ni interparolu pri politiko. Eble unue ni diros simplan oficialan opinion de sia lando. Sed ni povas interŝanĝi opiniojn el diversaj landoj koncernaj kaj ne-koncernaj. Sekve de tio ni povos akiri novan opinion, kiun nacilingvanoj ne akiris. Poste ni trandonu la rezulton al siaj samlandanoj. Tiel mi esperas, ke io ŝanĝiĝos.
manu_fr (Montri la profilon) 2010-oktobro-25 10:12:52
Sed neniu uzas tiun forton por plipacigi mondon...

Amike
manu