前往目錄

Esperanto, ĉu interkomprenilo inter nacioj?

貼文者: Altebrilas, 2010年10月15日

訊息: 67

語言: Esperanto

dobri (顯示個人資料) 2010年10月19日下午3:15:42

Mi ĉiam atenteme legas aliajn opiniojn. Dume ŝajnas al mi, ke krom religio ni ĉiuj havas preskaŭ la saman opinion.
Kelkaj naivuloj emas "plibonigi" la lingvon, kelkaj malkovras novajn manierojn por reklami la lingvon (kiuj kutime jam estis multfoje uzitaj), sed la ĉiuj volas konservi pacon.
Preskaŭ tuta homaro malŝatas militon, tamen senĉese oni ie batalas. Ĉu kulpas nur malgranda tavolo de la regantoj?

Altebrilas (顯示個人資料) 2010年10月19日下午10:03:52

La tuta homaro malŝatas militon, sed nur kondiĉe, ke ili ne sentas sin malfavoritaj, ke ili ne havas la impreson ricevi pli malgrandan parton ol tiun kiun ili rajtas.

Kutime, kiam ekas milito, ambaŭ flankoj estas certaj esti pravaj.

Do tiuj situacioj estas nepre evitindaj por eviti ke ni iru iom post iom al milito.

Altebrilas (顯示個人資料) 2010年10月21日下午5:02:07

(traduko de mesaĝo el la franca forumero)

Dialogigi esperantistojn de landoj en konflikto, tion mi proponas en tiu-ĉi fadeno.

Kaj eĉ sen atendi ke ili konfliktos. Kiam mi konstatas, ke esperantistoj pli malpli adoptis la valoroj kaj vidpunkton de sia propra lando, tio iom ĝenas min.

Elzemple, ni konstruas EU-n. La francaj, britaj kaj germanaj pensmanieroj ŝajnas malfacile akordigeblaj. Sociala protektado por la unuaj, libermerkato por la duaj, stablieco de la mono por la triaj. Estus interese, ke esperantistoj diskutu pri tio kaj provu imagi kune mondon, kie ĉiu trovus sian lokon.

Kompreneble, la rezulto, pro la miskvalito de la informoj, kiujn la amaskomunikiloj donas al ni, eble estos naivaj, sed almenaŭ, se ni sukcesos, tio pruvus ke la metodo povas funkcii. sal.gif

Miland (顯示個人資料) 2010年10月21日下午8:46:46

zan:Eble mia vidpunkto dependas de mia lando. Sed samtempe mi pretas aŭdi opiniojn de alilanduloj. Mia fina celo estas kiel la mondon pacigi. Mia celo ne estas disvastigi oficialan opinion de mia lando.
Eble vi trafis gravan celon de Esperanto - kompreni la vidpunkton de alilandanoj, kaj, kreskante tian internacian komprenadon, antaŭenigi mondpacon.

zan (顯示個人資料) 2010年10月22日上午1:04:53

@Miland
Elkore dankon, ke vi komprenis min.
Mi naive kredas, ke esperantistoj kapablas aŭskulti opiniojn de alilanduloj pli paceme ol aliaj siaj samlandanoj. Mi naive kredas, ke ni neniam perforte batalos pro politika disputo, dum aliuloj facile atakas "malamikojn".
Mi naive kredas tion nur pro tio, ke ni estas stranguloj, kiuj lernas la strangan saman lingvon. Mi eĉ kredas, ke esperantistoj povos esti plej taŭgaj homoj por racie diskuti pri internacia problemo. Se ni evitas politikan diskuton pro timo aŭ deco, ni eble estos vera-sence senutilaj.

dobri (顯示個人資料) 2010年10月22日下午3:13:43

Laŭ mia opinio vi ne kredas naive, sed prave! Krom kelkaj esceptoj la ĉiuj samideanoj atenteme legas la opiniojn de eksterlandanoj. Unue tial, ĉar ni estas scivolemaj, kion fakte opinias ordinara homo. Ĉu via opinio estas simila, kiel opinio de iu via politikisto aŭ ĉu ĝi estas tute alia?
Plu ekzemple mi fieras, ke mi povas legi opiniojn el malproksimaj landoj sen uzado de la angla lingvo ( kiu faras malfacilaĵojn al mi pro malfacila komprenemo).
Kompreneble mi neniam batalos kontraŭ alilandanoj. Almenaŭ mi supozas tion. Probable ne venos tempo, kiam necesus defendi mian landon. Eĉ tiam mi hezitus, ĉu mi militos. Laŭ mia opinio la propra vivo estas pli grava ol iu patriotismo.

manu_fr (顯示個人資料) 2010年10月22日下午7:17:55

zan:
Por paco esperantistoj devas iri al militanta regiono kaj batali? Mi ne volas. Tro danĝere.
Esperantistoj konvinku batalantajn homojn? Verŝajne ili ne komprenas esperanton.
.
Mi pardonpetas, ke vi miskomprenis min pro malbona klarigo de mia penso.
Mi defendas ekzakte la kontraŭan ideon : esperantistoj ne nepre batalu ! Esperantistoj ne nepre diskutu kun batalantoj !
Mi nur proponas al esperantistaro montri sin al batalkampoj, kaj utili kiel mediistoj.
Ili parolus efike kun aliaj esperantistoj : tiuj kiuj guste devenas de la nacioj, kiuj batalas. La celo estas disvastigi ideon, ke eblas komuniki neŭtrale.
Tiuj esperantistoj, jen diskutu en nacia lingvo kun samlandanoj, kiuj estas batalemaj, por efiki al pacigo.
Jen la ideo.
Ĉu vi komprenis ?
Amike
Manu

Altebrilas (顯示個人資料) 2010年10月22日下午10:33:26

Por tio esperantistoj devas esti kapablaj akordiĝi inter si mem pri la ĉefaj problemoj de nia mondo.

Se ili ne kapablas interkonsenti, estos des pli malfacile interkonsentigi aliajn homojn.

zan (顯示個人資料) 2010年10月23日上午9:11:48

manu_fr:
zan:
Por paco esperantistoj devas iri al militanta regiono kaj batali? Mi ne volas. Tro danĝere.
Esperantistoj konvinku batalantajn homojn? Verŝajne ili ne komprenas esperanton.
.
Mi pardonpetas, ke vi miskomprenis min pro malbona klarigo de mia penso.
...
Mi nur proponas al esperantistaro montri sin al batalkampoj, kaj utili kiel mediistoj.
Ili parolus efike kun aliaj esperantistoj : tiuj kiuj guste devenas de la nacioj, kiuj batalas. ....

Ĉu vi komprenis ?
Mi komprenis, ke esperantistoj ne batalu sed montru sin antaŭ batalantaj homoj. Ĉu mi komprenis vin?

Se troviĝas esperantistoj el batalantaj nacioj, via ideo eblos.
Tamen mi antaŭvidas, ke tiaj estas tre malmultaj, aŭ ne toleros aŭskulti alian opinion. Mi opinias, ke esperantistoj, kiuj loĝas en ne-militaj landoj, interparolu pri la tuta mondo. Ĉar la probremon de la tuta mondo radike kaŭzas aŭ minimume helpas tiuj, kiuj loĝas en ne-militaj landoj(t.e. ni!). Milito ne okazas pro la malsaĝo de koncernaj homoj, ĉu ne?

Mi ne estas fakulo pri internacia politiko. Mi havas multon nesciatan de mi. Do, mi volas aŭdi opiniojn el aliaj landoj, kiujn mi ne povas aŭdi en mia lando.

manu_fr (顯示個人資料) 2010年10月23日下午1:09:20

zan:Milito ne okazas pro la malsaĝo de koncernaj homoj, ĉu ne?
Kiu scias?
Laŭ mi,propagando estas unu el la pli grandaj kaŭzoj.
Mi konstruis skemon (vidu sube)
Sed aliflanke, homoj ne estas ĉiam sufiĉe saĝaj kaj emas batali.

回到上端