\"La\" lingvo
Altebrilas-tól, 2010. október 18.
Hozzászólások: 14
Nyelv: Esperanto
Altebrilas (Profil megtekintése) 2010. október 18. 12:13:32
Amiko demandas al li:
- Ĉu vi ne havis problemojn pri la lingvo?
- Mi, tute ne... Sed la francoj jes!
Continuum (Profil megtekintése) 2010. október 18. 12:19:15
sergejm (Profil megtekintése) 2010. október 18. 13:02:35
Ili envenas sian ĉambron en hotelo kaj vidas muson.
\"Ĉu vi scias kiel estas \'muso\' anglalingve?\' demandas unu la alian.
\"Mi ne scias,\" respondas tiu.
La unua telefonas al \'reception\'(akceptejo):
\"Do you know(Ĉu vi scias) \'Tom and Jerry\'?\"
\"Yes, I do (Jes, mi scias),\" respondas la akceptisto.
\"Jerry is here (Jerry estas ĉi tie)!\"
maratonisto (Profil megtekintése) 2010. október 18. 17:36:48
- I'm searching the Marshall street.
- Mi ne komprenas.
- Where is the Marshall street?
- Pardonu, mi ne komprenas (indikas kun fingro sin mem). Ma-de in Ukra-ina.
Ironchef (Profil megtekintése) 2010. október 18. 18:17:54
La junulo pensis kaj finfine diris "Mi movus ĝin en Aleksander-straton."
"Kial vi farus tion?" diris la ĉefo, iom konfuzita.
"Ĉar mi ne povas literumi Macinnisfailachean!"
Eddycgn (Profil megtekintése) 2010. október 18. 20:50:33
“Mi estas berlinano! (Ich bin ein Berliner!)
Tio vere okasis (Berliner = berlinano sed ankaŭ fritkuko)
Post multaj da jaroj Klinton venis al Kolonjo kaj diris al la popolo:
„Ich bin ein Koelsch!“
Li volis diri: mi estas kolonjano!
Sed li diris: mi estas glaso de kolonja biero!
Koelner = kolonjano
Koelsch = glaso de kolonja biero
Nikolaj73 (Profil megtekintése) 2010. október 18. 21:35:51
-Ah another russian student! (ankoraŭ unu rusa studento!)- diras al si St. Petro.
glig (Profil megtekintése) 2010. október 18. 22:01:24
sergejm:Du rusaj turistoj vojaĝas al New York.Hahaha; ĉi tia versio ankaŭ ekzistas en Kroatio, sed anstataŭ du Rusojn ni havas Mujo-n kaj Haso-n.
Ili envenas sian ĉambron en hotelo kaj vidas muson.
"Ĉu vi scias kiel estas 'muso' anglalingve?' demandas unu la alian.
"Mi ne scias," respondas tiu.
La unua telefonas al 'reception'(akceptejo):
"Do you know(Ĉu vi scias) 'Tom and Jerry'?"
"Yes, I do (Jes, mi scias)," respondas la akceptisto.
"Jerry is here (Jerry estas ĉi tie)!"
sergejm (Profil megtekintése) 2010. október 19. 4:56:12
Nikolaj73:-Ah another russian student! (ankoraŭ unu rusa studento!)- diras al si St. Petro.Renkontiĝas du viroj en Londono.
La unua:
- Which watch?
La dua (rigardinte sian "watch" - brakhorloĝon):
- Sixth watch.
(Tio signifas: Kotoryj ĉas? Ŝestoj ĉas. = Kioma horo? Sesa horo.)
La unua respondas ruse:
- Ĉu ankaŭ vi estis studento de MGIMO? (soveta universitato por ontaj diplomatoj)
sergejm (Profil megtekintése) 2010. október 19. 5:17:35
Eddycgn:Koelner = kolonjanoRuse:
Koelsch = glaso de kolonja biero
'Panamka' estas ne panamanino, sed ĉapelo.
'Kitajka' estas ne ĉinino, sed pomujo.
'Korejka' estas ne koreino, sed viando.
'Vengerka' estas ne hungarino, sed elasta ŝnuro
'Bolgarka' estas ne bulgarino, sed elektra segilo.
'Ispanka' estas ne hispanino, sed malsano.
'Indejka' estas ne indianino, sed birdo.
'Finka' estas ne finnino, sed tranĉilo.
k.t.p.
... kaj nur 'moskviĉka' estas homo (moskvanino), sed 'Moskviĉ' (marko de soveta aŭto) estas aro da fero.