본문으로

Silvestra!

글쓴이: Haratta, 2010년 10월 18일

글: 11

언어: Esperanto

Haratta (프로필 보기) 2010년 10월 18일 오후 8:26:05

Kio signifas la vorto silvestra en la Angla? rideto.gif

Pk_JoA (프로필 보기) 2010년 10월 18일 오후 9:57:24

http://www.reta-vortaro.de/cgi-bin/serĉu.pl?serĉata=silvestra&kadroj=1

tradukoj
anglaj
~o: Sylvester, New Year's Eve.

ridulo.gif

RiotNrrd (프로필 보기) 2010년 10월 19일 오전 2:46:08

Mi neniam antaŭe aŭdis la vorton.

sudanglo (프로필 보기) 2010년 10월 19일 오전 11:02:15

Kiam mi estis juna, Riot, mi tre ĝuis la Silvestrajn Balojn kadre de la IS'oj en Germanujo.

maratonisto (프로필 보기) 2010년 10월 21일 오전 9:46:47

Sylvester estas vespero antaŭ Nova Jaro. Oni kutime festadas dum silvester.

hef_ab (프로필 보기) 2010년 10월 21일 오전 11:03:42

En Hispanujo homoj celebras la tagon per silvestraj karieroj dum vespero.

le_chaz (프로필 보기) 2010년 10월 21일 오후 12:19:51

hef_ab:...per silvestraj karieroj...
Per... ? demando.gif

Miland (프로필 보기) 2010년 11월 8일 오전 9:55:51

Ĉu la kunteksto temas pri floroj aŭ plantoj? "Silvestre" estas hispana vorto, kiu signifas "sovaĝa" kiel en "sovaĝa floro", aŭ "wild" en la angla, kiel en "wild flower"; Flor Silvestre, "Wild Flower" estas konata hispanlingva filmo. Tamen la vorto "silvestra" ne estas en PIV 2005, do eble oni rigardu ĝin kiel neologismon.

crescence (프로필 보기) 2010년 11월 8일 오후 12:09:45

En la franca, "sylvestre" signifas "de la arbaro". Povas esti, ke la vorto "silvestra" havas saman signifon.

sudanglo (프로필 보기) 2010년 11월 8일 오후 12:30:46

Miland, 'Silvestro' (majuskla 'S') ja estas en NPIV 2005 kun Zamenhofa citaĵo. Cetere mi ĉestis Silvestran Balon en Esperantujo jam en 1961

다시 위로