Al la enhavo

Polla Radio

de Belmiro, 2010-oktobro-20

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Belmiro (Montri la profilon) 2010-oktobro-20 21:02:04

Karaj!

Mi estas (estis) regula aŭskultanto de la Polla Radio. Tiu ĉi ek de kelka tempo spertas problemojn. Nun, dum kelkaj tagoj mi provas eniri la esperanta “podcasto” kaj aperas la mesaĝo

“Brak podcastu”

Tute la paĝaro estas en la polla kaj mi ne komprenas la signifon de tiu ĉi frazo. Ĉu iu povas bv. klarigi al mi?
Krome : kio okazas al Polla Radio?

Amike
Belmiro

oxymor (Montri la profilon) 2010-oktobro-22 08:25:45

Mi nenie trovas la mesaĝon "brak podcasto", ĉu ĝi malaparis? Mi povas aŭskulti la elsendojn.

P.S. : Pola, ne Polla

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-oktobro-22 10:00:27

Belmiro:Tute la paĝaro estas en la pola kaj mi ne komprenas la signifon de tiu ĉi frazo. Ĉu iu povas bv. klarigi al mi?
Krome : kio okazas al Pola Radio?
Belmiro
Kara Belmiro:

Provu tiun ĉi retpaĝon:

http://www2.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml

Ĝi funkcias perfekte.

Amike el Hispanalando.

le_chaz (Montri la profilon) 2010-oktobro-22 13:25:48

Belmiro:Tute la paĝaro estas en la polla ...
*"La tuta paĝaro estas en la pola..."

Belmiro:“Brak podcastu”
Tio signifas pli malpli "forestas podkasto".

Mateo93 (Montri la profilon) 2010-oktobro-22 17:44:50

le_chaz:
Belmiro:“Brak podcastu”
Tio signifas pli malpli "forestas podkasto".
Tio signifas "Mankas la podkasto".

fekaldemokratio (Montri la profilon) 2010-oktobro-22 17:47:21

Mateo93:
le_chaz:
Belmiro:“Brak podcastu”
Tio signifas pli malpli "forestas podkasto".
Tio signifas "Mankas la podkasto".
Tio signifas precize "manko de podkasto".

Reen al la supro