Al contingut

Polla Radio

de Belmiro, 20 d’octubre de 2010

Missatges: 6

Llengua: Esperanto

Belmiro (Mostra el perfil) 20 d’octubre de 2010 21.02.04

Karaj!

Mi estas (estis) regula aŭskultanto de la Polla Radio. Tiu ĉi ek de kelka tempo spertas problemojn. Nun, dum kelkaj tagoj mi provas eniri la esperanta “podcasto” kaj aperas la mesaĝo

“Brak podcastu”

Tute la paĝaro estas en la polla kaj mi ne komprenas la signifon de tiu ĉi frazo. Ĉu iu povas bv. klarigi al mi?
Krome : kio okazas al Polla Radio?

Amike
Belmiro

oxymor (Mostra el perfil) 22 d’octubre de 2010 8.25.45

Mi nenie trovas la mesaĝon "brak podcasto", ĉu ĝi malaparis? Mi povas aŭskulti la elsendojn.

P.S. : Pola, ne Polla

antoniomoya (Mostra el perfil) 22 d’octubre de 2010 10.00.27

Belmiro:Tute la paĝaro estas en la pola kaj mi ne komprenas la signifon de tiu ĉi frazo. Ĉu iu povas bv. klarigi al mi?
Krome : kio okazas al Pola Radio?
Belmiro
Kara Belmiro:

Provu tiun ĉi retpaĝon:

http://www2.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml

Ĝi funkcias perfekte.

Amike el Hispanalando.

le_chaz (Mostra el perfil) 22 d’octubre de 2010 13.25.48

Belmiro:Tute la paĝaro estas en la polla ...
*"La tuta paĝaro estas en la pola..."

Belmiro:“Brak podcastu”
Tio signifas pli malpli "forestas podkasto".

Mateo93 (Mostra el perfil) 22 d’octubre de 2010 17.44.50

le_chaz:
Belmiro:“Brak podcastu”
Tio signifas pli malpli "forestas podkasto".
Tio signifas "Mankas la podkasto".

fekaldemokratio (Mostra el perfil) 22 d’octubre de 2010 17.47.21

Mateo93:
le_chaz:
Belmiro:“Brak podcastu”
Tio signifas pli malpli "forestas podkasto".
Tio signifas "Mankas la podkasto".
Tio signifas precize "manko de podkasto".

Tornar a dalt