Ujumbe: 14
Lugha: Esperanto
dobri (Wasifu wa mtumiaji) 25 Oktoba 2010 5:08:19 alasiri
Ie mi legis, ke ekzemple en Usono oni tute ne konas personajn legitimilojn. Do homo, kiu ne havas stirkarton nek pasporton, ne povas pruvi sian identecon. Kiamaniere estas la problemo solvita en via lando?
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 25 Oktoba 2010 7:51:35 alasiri
Nikolaj73 (Wasifu wa mtumiaji) 25 Oktoba 2010 8:52:08 alasiri
Andreo Jankovskij (Wasifu wa mtumiaji) 25 Oktoba 2010 10:18:16 alasiri
Nur por eniri en biblioteko de mia instetuto kaj uzi komputilon tie aŭ preni libron - mi bezonas studentan karton kun foto. Tamen se diri, ke vi iras ekzemple al japana centro en la 4-a etaĝo, gardisto permesos al vi eniri sen iu ajn legitimilo
novatago (Wasifu wa mtumiaji) 25 Oktoba 2010 11:46:48 alasiri
Ĝis, Novatago.
Greedn (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2010 5:55:40 asubuhi
novatago:En Hispanujo, nacia identkarto estas deviga de kiam oni aĝas dekses. Oni devas havi kun si ĉiam. Ĝi estas nepra por preskaŭ ĉia afero en ŝtataj admisnitrejoj, bankoj, gasti en hoteloj, asocioj...do oni devas havi ĝin ĉe si ĉie eksterhejme aŭ oni ĝin preni por agi diversajn aferojn? alivorte, policanoj povus monpuni ulon senpasportan?
Ĝis, Novatago.
novatago (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2010 9:06:20 asubuhi
Greedn:do oni devas havi ĝin ĉe si ĉie eksterhejme aŭ oni ĝin preni por agi diversajn aferojn? alivorte, policanoj povus monpuni ulon senpasportan?Nu, mi sploris iomete la aferon ĉar mi parolis iom senpense.
-Oni devas havi ĝin de kiam oni aĝas 14.
-Ne estas deviga kunporti ĝin sed ja rekomendinda (ne nur por policaj aferoj).
-Estas deviga identigi sin per identigilo (idnentkarto, stirpermesilo, pasporto...) aŭ minimume dirante la identkartan nombron se policano petas ĝin.
-Oni ne rajtas ne identigi sin se policano petas ĝin.
-Se policano opinias ke oni estas suspektinda, kaj oni ne havas identigilon, tiu rajtus porti vin al policejo por identigi vin. Do, se oni estas en malbona loko, en malbona momento, pli bone havi identigilon se oni ne povas doni fidindan eksplikon pri onia ĉeesto tie kaj tiam (pisi ne estos kutime bona espliko por tia kazo ).
Mi pensas ke tiu informo estas senerara.
Ĝis, Novatago.
dobri (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2010 4:00:43 alasiri
Do ŝajnas, ke kutimoj en aliaj landoj estas similaj kiel en Ĉeĥio. En nia legitimilo nur mankas indikoj pri militservo, ĉar ĝi ne plu estas deviga. Antaŭe la oficoj stampis ĉiun novan adreson, nun post transloĝiĝo oni donas novan legitimilon. Same al edziniĝintaj edzinoj. Ĉio tio kostas iom da mono, sed ne tro. Kontraŭe monpuno (se mi ne havas ĉe si la legitimilon) povas esti eĉ 500 CZK (20EUR).
Mi mem ofte forgesis la legitimilon hejme, tamen mi neniam pagis monpunon pro tio.
Miland (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2010 4:16:32 alasiri
horsto (Wasifu wa mtumiaji) 26 Oktoba 2010 8:18:58 alasiri
Ekde la venonta monato (novembro) oni eldonas la novan diĝitan pasporton en Germanujo, la plej ambicia projekto tiurilate en la mondo, laŭ miaj scioj. Mi ankoraŭ ne scias kion pensi pri tio.
Tiu nova pasporto enhavas la datenojn en diĝita formato, estas legebla sen kontakto per RFID kaj ebligas identigi sin en la interreto, ekzemple por aĉeti ion aŭ por oficialaj aferoj.