前往目錄

Persona legitimilo

貼文者: dobri, 2010年10月25日

訊息: 14

語言: Esperanto

dobri (顯示個人資料) 2010年10月25日下午5:08:19

En mia lando ĉiu plenkreskulo devas porti ĉe si personan legitimilon kun foto por eventuala kontrolo flanke de policanoj. Eblas ankaŭ havi pasporton aŭ stirkarton.
Ie mi legis, ke ekzemple en Usono oni tute ne konas personajn legitimilojn. Do homo, kiu ne havas stirkarton nek pasporton, ne povas pruvi sian identecon. Kiamaniere estas la problemo solvita en via lando?

Altebrilas (顯示個人資料) 2010年10月25日下午7:51:35

Mi supozas, ke oni kunprenas lin al policejo por kontroli identecon.

Nikolaj73 (顯示個人資料) 2010年10月25日下午8:52:08

Ĉefa dokumento de civitano de Rusia Federacio estas civitana aŭ interna pasporto kun foto, permana subskribo, personaj donitaĵoj, indikilioj pri registriĝo je certa adreso, aparta stampo pri forstreko de registriĝo pro adresoŝanĝo, rilato al deviga militservo, familia stato- edz(in)iĝoj kaj divorcoj, donitaĵoj pri infanoj kaj aliaj necesaj rimarkoj ekz-e ricevo de eksterlanda pasporto. ĉiuj civitanoj de 14 jaraĝo devas ricevi ĝin kaj ŝanĝi je la aĝoj de 20 kaj 45 jaroj, poste - ĝisfine... virinoj ŝanĝas ĝin post edziniĝo. oni ne devas porti ĝin konstante sed multaj tion faras, ekz-e mi. La punkto pri nacieco- fifama 5-a punkto en Sovetunia pasporto- jam ne ekzistas.

Andreo Jankovskij (顯示個人資料) 2010年10月25日下午10:18:16

Mi neniam prenas iun legitimilon kiam mi iras ekster mia domo.

Nur por eniri en biblioteko de mia instetuto kaj uzi komputilon tie aŭ preni libron - mi bezonas studentan karton kun foto. Tamen se diri, ke vi iras ekzemple al japana centro en la 4-a etaĝo, gardisto permesos al vi eniri sen iu ajn legitimilo ridulo.gif

novatago (顯示個人資料) 2010年10月25日下午11:46:48

En Hispanujo, nacia identkarto estas deviga de kiam oni aĝas dekses. Oni devas havi kun si ĉiam. Ĝi estas nepra por preskaŭ ĉia afero en ŝtataj admisnitrejoj, bankoj, gasti en hoteloj, asocioj...

Ĝis, Novatago.

Greedn (顯示個人資料) 2010年10月26日上午5:55:40

novatago:En Hispanujo, nacia identkarto estas deviga de kiam oni aĝas dekses. Oni devas havi kun si ĉiam. Ĝi estas nepra por preskaŭ ĉia afero en ŝtataj admisnitrejoj, bankoj, gasti en hoteloj, asocioj...

Ĝis, Novatago.
do oni devas havi ĝin ĉe si ĉie eksterhejme aŭ oni ĝin preni por agi diversajn aferojn? alivorte, policanoj povus monpuni ulon senpasportan?

novatago (顯示個人資料) 2010年10月26日上午9:06:20

Greedn:do oni devas havi ĝin ĉe si ĉie eksterhejme aŭ oni ĝin preni por agi diversajn aferojn? alivorte, policanoj povus monpuni ulon senpasportan?
Nu, mi sploris iomete la aferon ĉar mi parolis iom senpense.

-Oni devas havi ĝin de kiam oni aĝas 14.
-Ne estas deviga kunporti ĝin sed ja rekomendinda (ne nur por policaj aferoj).
-Estas deviga identigi sin per identigilo (idnentkarto, stirpermesilo, pasporto...) aŭ minimume dirante la identkartan nombron se policano petas ĝin.
-Oni ne rajtas ne identigi sin se policano petas ĝin.
-Se policano opinias ke oni estas suspektinda, kaj oni ne havas identigilon, tiu rajtus porti vin al policejo por identigi vin. Do, se oni estas en malbona loko, en malbona momento, pli bone havi identigilon se oni ne povas doni fidindan eksplikon pri onia ĉeesto tie kaj tiam (pisi ne estos kutime bona espliko por tia kazo lango.gif).

Mi pensas ke tiu informo estas senerara.

Ĝis, Novatago.

dobri (顯示個人資料) 2010年10月26日下午4:00:43

Dankon al la samideanoj pro la klarigo. Plej profunde priskribis la aferon Nikolaj73 kaj Novatago. Bedaŭrinde iu usonano mankas.
Do ŝajnas, ke kutimoj en aliaj landoj estas similaj kiel en Ĉeĥio. En nia legitimilo nur mankas indikoj pri militservo, ĉar ĝi ne plu estas deviga. Antaŭe la oficoj stampis ĉiun novan adreson, nun post transloĝiĝo oni donas novan legitimilon. Same al edziniĝintaj edzinoj. Ĉio tio kostas iom da mono, sed ne tro. Kontraŭe monpuno (se mi ne havas ĉe si la legitimilon) povas esti eĉ 500 CZK (20EUR).
Mi mem ofte forgesis la legitimilon hejme, tamen mi neniam pagis monpunon pro tio.

Miland (顯示個人資料) 2010年10月26日下午4:16:32

Kunporti identigilon ne estas deviga en Britio, tamen por kelkaj celoj ekzemple dungiĝi en universitato, oni ofte devas montri pasporton.

horsto (顯示個人資料) 2010年10月26日下午8:18:58

Ankaŭ en Germanujo oni bezonas pasporton por identigi sin, sed oni ne pagas monpunon se oni ne kunportas la pasporton.
Ekde la venonta monato (novembro) oni eldonas la novan diĝitan pasporton en Germanujo, la plej ambicia projekto tiurilate en la mondo, laŭ miaj scioj. Mi ankoraŭ ne scias kion pensi pri tio.
Tiu nova pasporto enhavas la datenojn en diĝita formato, estas legebla sen kontakto per RFID kaj ebligas identigi sin en la interreto, ekzemple por aĉeti ion aŭ por oficialaj aferoj.

回到上端