Contribuții/Mesaje: 16
Limbă: العربية
Altebrilas (Arată profil) 5 noiembrie 2010, 13:22:03
Cxu iu havas informojn pri la ordo de la literoj en la araba alfabeto. Gxi sxajnas esti la samaj serioj de literoj, kiel en la fenica aux la hebrea alfabeto (a,b,g..d; k,l,m,n...)sed en malsama ordo, kaj proksimigante la literojn kun simila formo.
Demian (Arată profil) 5 noiembrie 2010, 16:43:28
Altebrilas:Saluton!La nova ordo estas:
Cxu iu havas informojn pri la ordo de la literoj en la araba alfabeto. Gxi sxajnas esti la samaj serioj de literoj, kiel en la fenica aux la hebrea alfabeto (a,b,g..d; k,l,m,n...)sed en malsama ordo, kaj proksimigante la literojn kun simila formo.
ا = alifo (a)
ب = beo (b)
ت = teo (t)
ث = te kun tri punktoj (kiel la greka litero θ)
ج = ĝimo (ĝ)
ح = araba h
خ = ĥao (ĥ)
د = dalo (angla D )
ذ = dalo kun punkto (hispana D )
ر = reo (r)
ز = zeo (z)
س = sino (s)
ش = ŝino (ŝ)
ص = araba s
ض = araba d
ط = araba t
ظ = araba z
ع = araba a
غ = araba g
ف = fao (f)
ق = kafo (kiel q)
ك = kafo (k)
ل = lamo (l)
م = mimo (m)
ن = nuno (n)
ه = hao (h)
و = ŭaŭ (o aŭ ŭ aŭ u)
ي = jao (i aŭ j)
La malnova ordo de literoj ne estis tia. Ĝi estis simila al nuntempa hebera lingvo. Sube ĝi estas:
ا = alifo (a)
ب = beo (b)
ج = ĝimo (ĝ)
د = dalo (angla D )
ه = hao (h)
و = ŭaŭ (o aŭ ŭ aŭ u)
ز = zeo (z)
ح = araba h
ط = araba t
ي = jao (i aŭ j)
ك = kafo (k)
ل = lamo (l)
م = mimo (m)
ن = nuno (n)
س = sino (s)
ع = araba a
ف = fao (f)
ص = araba s
ق = kafo (kiel q)
ر = reo (r)
ش = ŝino (ŝ)
ت = teo (t)
ث = te kun tri punktoj (kiel la greka litero θ)
خ = ĥao (ĥ)
ذ = dalo kun punkto (hispana D )
ض = araba d
ظ = araba z
غ = araba g
Altebrilas (Arată profil) 5 noiembrie 2010, 23:57:40
Per tiu alfabeto oni ne soifas, cxar oni trovas en gxi kafo kaj teo
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Sed mi havas pli seriozan demandon: kiam kaj kial oni transiris de la malnova alfabeto al la nova?
Amike.
Demian (Arată profil) 6 noiembrie 2010, 06:19:01
Altebrilas:Kiam?
...Sed mi havas pli seriozan demandon: kiam kaj kial oni transiris de la malnova alfabeto al la nova?
Amike.
La arabaj gramatikistoj ŝanĝigis la ordon de la alfabetoj arabaj post la ekapero de la islamismo en la landoj arabaj.
Historiistoj kredas ke la ŝanĝo okazis dum la daŭro de la sekvanta jarcento post la ekapero de la kredo.
Kial?
La kialo estis faciligi la lernado de la lingvo araba.
Altebrilas (Arată profil) 6 noiembrie 2010, 23:24:46
Demian (Arată profil) 7 noiembrie 2010, 03:38:15
Altebrilas:Kio estas stranga, estas ke la kromaj literoj (t.e. tiuj, kiuj ne havas korespondan literon en la fenic-hebrea alfabeto) en la fino de la malnova alfabeto estas en la ordo, kiun ili havas en la nova.Mi ne tute komprenis vian demandon. Kiuj estas la malnovaj literoj, pri kiuj vi paroals?
Ĉu vi parolas pri la ordo de literoj ك (K), ل (L), م (M), ن (N) ?
Altebrilas (Arată profil) 7 noiembrie 2010, 23:13:37
ث = te kun tri punktoj (kiel la greka litero θ)
خ = ĥao (ĥ)
ذ = dalo kun punkto (hispana D )
ض = araba d
ظ = araba z
غ = araba g
Ili ne havas ekvivalenton en la hebrea alfabeto, kaj estas supozeble faritaj aldonante 1 aux 2 punktojn al ekzistantaj literoj.
Oni povas atendi, ke tiuj literoj estu en la sama ordo kiel la senpunktaj literoj en la sama alfabeto, tiel:
ذ = dalo kun punkto (hispana D )
خ = ĥao (ĥ)
ظ = araba z
غ = araba g
ض = araba d
ث = te kun tri punktoj
Sed ili estas laux la ordo de tiuj en la ALIA kaj POSTA alfabeto.
Paulinho (Arată profil) 13 noiembrie 2010, 19:20:04
Demian (Arată profil) 14 noiembrie 2010, 11:56:10
Paulinho:Mi parolas iometon da araban lingvon sed ne sukcesas distingi خ de ح. k.t.p.خ = ĥ
ح = h
la ĥ estas pli malpli kiel la esperanta ĥ sed zorgu pri la araba h .
Se vi trovas gin malfacila, vi povas elparoli gin kiel esperanta h.
Paulinho (Arată profil) 14 noiembrie 2010, 21:35:33